Houston Person

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Houston Person

Houston Person (* 10-an de novembro en Florence 1934, Suda Karolino) estas usona tenorsaksofonisto de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Houston Person alkreskis en Florence kaj studis ĉe la tiea Ŝtata Altlernejo, poste ĉe la konservatorio en Hartford, Konektikuto. Dum sia militservo en Germanujo li ludis en la bando de la usona aerarmeo i.a. kun Don Ellis, Eddie Harris, Cedar Walton kaj Leo Wright. Kvankam Person ankaŭ faris multajn sonregistraĵojn laŭ la ĝenroj malmolbopo kaj svingo, li ĉefe fariĝis konata pro siaj surdiskigoj laŭ la stilo de soŭlĵazo, je lia albumo "Blue Odyssey" el la jaro 1968 lin akompanis Cedar Walton, Pepper Adams kaj Curtis Fuller. Meze de la 1960-aj jaroj li ludis en la bando de Johnny "Hammond" Smith kaj en la akompanbando de kantistino Etta Jones; la kunlaboro kun ŝi estis daŭronta ĝis en la 19990-aj jaroj. Person verkis dumpase de sia kariero pli ol 75 albumojn je propra nomo por Prestige, Mercury, Savoy, Muse kaj poste por High Note Records. En 1999 li verkis duope kun Ron Carter la albumon "Something in Common" por diskeldonejo Soul Note. Krome li laboris kiel sondisko-produktisto kaj kunlaboris je surdiskigoj same kiel je koncertvojaĝoj de Lorez Alexandria, Ran Blake, Charles Brown, Charles Earland, Lena Horne, Joey DeFrancesco, Richard Holmes, Junior Mance, Lou Rawls, Horace Silver, Dakota Staton kaj Billy Butler.

Lia saksofonludo laŭ Richard Cook kaj Brian Morton memoras al Coleman Hawkins, stile al Gene Ammons.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Person ricevis en 1982 la Ĵaz-Premion Eubie Blake, en 2003 kune kun Etta Jones la Ĵazan Premion de la kalifornia KCSM-Radio. Lia albumo Why Not (1990) ricevis la premion Sendependa Ĵaz-Registraĵo de la Jaro. La albumo My Buddy: Etta Jones Sings the Songs of Buddy Johnston kaj Etta Jones Sings Lady Day produktitaj de li kandidatiĝis en 1999 kja 2000 por la premio Grammy.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Trust in Me (1967, Prestige) kun Cedar Walton, Alan Dawson, Bob Cranshaw, Paul Chambers
  • Blue Odyssey (1968, Prestige) kun Curtis Fuller, Pepper Adams, Cedar Walton,
  • Goodness! (1969, Prestige) kun Sonny Phillips (org), Billy Butler (g)
  • The Truth (1970, Prestige)
  • The Big Horn (1976, Muse)
  • Very Personal (1980, Muse)
  • The Party (1989, Muse)
  • Why Not! (1990, Muse) kun Ron Carter,
  • Person-ified (1996, High Note) kun Richard Wynands, Ray Drummond, Kenny Washington
  • My Romance (1998, High Note) dto.
  • The Opening Round (Savant, 1997) kun Joey DeFrancesco
  • Soft Lights (High Note, 1998) kun R. Wynands, Russell Malone, Ray Drummond, Grady Tate
  • To Etta with Love (High Note, 2004) kun Stan Hope, Paul Bollenback, Per-Ola Gadd
  • All Soul (High Not, 2005) kun Stan Hope, Randy Jonston

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]