Hove (Sussex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flora horloĝo ĉe Hove

Hove estas urbo de Sussex, Anglio, tuj okcidente de Brajtono. Ĝi enhavas pli ol 91 mil loĝantojn.

La loko esis loĝata dum la bronzepoko, kaj en 1852 laboristoj elfosis sukcenan pokalon kaj aliajn bronzepokajn restaĵojn.

Hove multe pligrandiĝis dum la malfrua 18-a kaj la 19-a jarcentoj, post kiam populariĝis marbanado. Proksime al la plaĝo troveblas grandaj domoj de la frua 19-a jarcento.

Ekde 1997 Hove kaj Brajtono havas unuigitan lokan registaron.