Hovno
- Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa vorto signifanta merdon. Pri aliaj signifoj de merdo rigardu paĝon pri merdo (apartigilo).
Hovno (en Esperanto merdo) estas ĉeĥa (kaj en diversaj variantoj ĉioslava) vulgarismo de praslava deveno kaj diversa signifo (baza signifo estas ekskremento, tre disvastigita estas duaspeca signifo nenio, eliranta el tio, ke fekaĵo estas aĵo senvalora kaj neuzebla, la vorto estas ankaŭ uzata en diversaj fiksigoj de frazeologismoj, eblas uzi ĝin ankaŭ kiel memstaran onomatopeon en signifo de tre intensa neo. La vorto estas derivita de praslava radiko *gov-, kio signifas brutaron, devene la vorto markis fekaĵon de brutaro, la signifo estis transprenita nur tiam. En pli deca parolo la vorto estas iam anstataŭigata per vorto houby (houby signifas fungoj, sed ĉisignife neniom) en funkcio de tabua ŝanĝo aŭ etvorto hovínko (merdĉjo), kiu ne estas opiniata tiom vulgare.
Enhavo |
[redakti] Etimologio
La vorto havas analogiojn en ĉiuj slavaj lingvoj (ekzemple ruse kaj bulgare говно, pollingve gówno, serbokroate govno, ĉeĥe kaj slovake hovno). En la slavaj lingvoj ĝi evoluis el praslava *govьno (asterisko signifas, ke temas pri hipotetika, en la praktiko nepruvita formo), kio estas devene adjektiva derivaĵo verŝajne de la bazo *gov- en signifo brutaro, precipe bovo. La termino do devene markis eksplicite fekaĵon de la brutaro, pli poste la signifo estis tansprenita al ekskrementoj de pluaj bestoj kaj homoj.[1] Pli malnovaj etimologioj operacias kun deveno en sanskrita termino gúvati ("cacat")[2] aŭ góhanna / gúvana (t.e. besta sterko, ĉeĥo-germana vortaro de Jungmann[3]).
[redakti] Signifo
La vorto hovno havas krom la baza signifo ekskremento (kelkaj vortaroj[4] emfazas, ke kaj la fekaĵo homa kaj la besta) ankaŭ plian signifon, nome esprimon de tre intensa neo (nome kaj en la signifo de la neo mem, kaj en certa formo ankaŭ kiel fraza neo), kio havas analogion en vico da pliaj lingvoj.
En popola lingvaĵo ĝi ankaŭ servas al fiksitaj metaforoj kaj komparoj (ekzemple ofta vortkunigo to je na hovno - tio estas por merdo), en signifo de afero tute sensignifa kaj senvalora, eventuale rekte kiel sinonimo de vorto nenio (ekzemple vědět hovno - scii merdon, t.e. scii nenion), kaj en la tuta vico de aliaj frazeologismoj. Tiu ĉi signifo (nenio) povas esti senĉese emfazata kaj gradigata per kelkaj kunigoj (ekz. velký hovno - granda merdo, těžký hovno - peza hovno, kulový hovno - globa merdo), en kiuj parte refleksiĝas la devena signifo de la vorto. Ĉe aliaj gradigoj tiu ĉi devena signifo estas male kaŝita kaj kun la esprimo hovno laŭ la modelo de vorto nenio oni laboras kiel kun pronomo, kiu ne povas esti en la ĉeĥa kompletigita per adjektivo, sed per adverbo (lautr hovno - neniom). Sed precipe kelkaj frazeologismoj superas eĉ tiujn ĉi signifojn (ekz. házet hovny - ĵeti merdojn - blasfemi, paroli vulgare, kie la signifo de la vorto estas memreferenca - la vorto ligas al si mem).
La esprimo hovno povas esti uzita kiel memstara fraza neo, memkompreneble per vulgara karaktero de la termino forte intensigita, do kiel ekvivalento de la memstara fraza respondo "Ne!" Sed ĝi estas uzata prefere kiel respondo al apelo (t.e. kiel ties rifuzo) ol kiel respondo al demando. Tiu ĉi uzo havas sian ekvivalenton ankaŭ en aliaj lingvoj, ekz. en la franca. (Komparu faman okazintaĵon pri batalo ĉe Waterloo, laŭ kiu al apelo de iu angla generalo, por ke lia taĉmento kapitulacu, la franca oficiro Cambrone respondis: "Merde!" - "Hovno!" /"Merdo!"/, post kio liaj soldatoj ĵetiĝis en batalon. Victor Hugo dum priskribo de tiu ĉi epizodo en romano Les Misérables (La mizeruloj) skribis, ke temas pri "la plej bela vorto, kiun iam franco diris".)
Ekzistas ankaŭ tuta vico de derivaĵoj de tiu ĉi esprimo, plimulto el ili nur derivas kaj disvastigas la bazan signifon de la vorto kaj ne alportas novajn signifojn. Ekzemple fama Šmírbuch jazyka českého de Patrik Ouředník indikas: hovnajs (uzata kiel sakro, temas pri traduko de franca neologismo merdre el teatra ludo Reĝo Ubu de Alfred Jarry), hovňajs, hovnáles (nenio), hovník, hovnovod - merdujo, merdodukto (anuso), hovnochcap (malkuraĝulo), hovnonosky, hovnošlapky - merdoportiloj (ŝuoj), hovnový - merda (senbezona, vana), hnát hovnovou holí - peli per merda bastono (deporti iun de ie).[5]
[redakti] Tabuaj ŝanĝoj
Rimarkinda estas uzado de "deca" aliteracia eŭfemismo houby (houbičky, houbičko, houbec, houbelec, houbeles kaj simile). Sed tiu ĉi eŭfemismo komune kun samtempa suma tabuigo de vulgarismoj estas perceptata iom arkaisme, preskaŭ naive. En kunteksto de la vulgarismoj ne temas pri nekutima aperaĵo, se en la ĉeĥa ekzistas ekzemple simila anstataŭigo kurňa anstataŭ kurva, en la angla efff anstataŭ fuck[6] aŭ gosh anstataŭ malbena God.
Kelkaj el la esprimoj derivitaj de la esprimo hovno, kiuj estas uzataj por markigo de diversaj fakoj, jam ne havas ekspresivan funkcion (ekz. hovnivál - skarabo, metanta ovojn en ekskrementon) aŭ ili lasas ĝin nur parte (čertí hovno – diabla merdo spicaĵo asa foetida,[7] medvědí hovno (ursa merdo) - instalita cemento surbaze de butilkaŭĉuko[8] hovnocuc (merdosuĉilo) - fekveturilo).
[redakti] Referencoj
- ↑ Jiří Rejzek (2001). Český etymologický slovník. Leda. ISBN 80-85927-85-3.
- ↑ Václav Machek (1968). Etymologický slovník jazyka českého. Academia.
- ↑ http://obrazky.slownjk.cz/jpgNK/JungmannSlovnik1dil_0767.jpg
- ↑ ekzemple Příruční slovník jazyka českého, alirebla rete:http://bara.ujc.cas.cz/psjc/search.php
- ↑ OUŘEDNÍK, Patrik. Šmírbuch jazyka českého. Praha : Paseka, 2005. Třetí, doplněné a rozšířené vydání. ISBN 80-7185-638-X
- ↑ Hughes, Geoffrey (1991). Swearing: A Social History of Foul Language, Oaths and Profanity in English. Cambridge, MA: Blackwell. ISBN 0-631-16593-2
- ↑ (1905) Dialektický slovník moravský, čásť I., Lecture notes in mathematics 1358. Česká akademie císaře Františka Josefa pro vědy, slovesnost a umění.
- ↑ Butylplast 5N. Triga – velkoobchod barvy laky. Elŝutita 2010-3-7.