How the Grinch Stole Christmas!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
How the Grinch Stole Christmas!
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Theodor Seuss Geisel
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 24-a de novembro 1957
Eldonejo Random House
Ĝenro porinfana literaturo • Christmas fiction • fabelo
vdr

How the Grinch Stole Christmas! (esperante Kiel la Grinĉo ŝtelis Kristnaskon) estas Kristnaska bildolibro far d-ro Seuss, usona aŭtoro de infana literaturo. La bildolibro estis la bazo de usona desegnita televida programo kaj usona filmo.

D-ro Seuss skizas la Grinĉon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kiuj (angle Who), raso de fikciaj homosimilaj bestoj loĝis en Kiuurbo (angle Whoville). La Grinĉo, verda malbonhumora ogreto kiu loĝis en monta kaverno super la urbeto de Kiuurbo, malamis kaj la Kiujn kaj ĉiujn ke ili estimas. Ĉefe, li malamis la Kiuan bonhumoron, ĉar laŭ la libro, "lia koro estas du grandecoj tro malgranda." Precipe li malamis Kristnaskotagon ĉar la ferio kreas bonhumoran disponon inter la Kiuj. Sekve, li elpensis planon por forigi Kiuurbon de Kristnasko. Li faras kostumon kiun estas simila al la vestoj de Patro Kristnasko, kaj kaŝvestis lian hundon kiel boaco.

La Grinĉo malsupreniris sur la urbo kaj ŝtelis ĉiun aferon la Kiujj uzus por festi Kristnaskon. Li forigis ĉiujn urbetajn ornamaĵojn kaj eniris en ĉiun domon kaj prenas ĉiujn donaĵojn, ĉiujn Kristnaskajn arbojn, kaj ĉiujn manĝaĵojn.

Kiam lia filaboro kompletiĝis, li reiris ĉe lia kaverno por aŭdi la malĝojajn lamentojn de la Kiujn. Sed, en placo de lamentoj, li aŭdis ĝojan kanton. Subite li interpretis ke oni ne povas ŝteli Kristnaskon; kaj oni trovas Kristnaskon esti en sentoj kaj oni ne trovas ĝin en festaj ornamaĵoj aŭ donaĉoj.

Fine, li revenis al la urbeto por redoni ĉion kiun li ŝtelis.

La desegnita programo fidele rilatas la bildolibran historion. La filmo vastigas sur la baza historio, provizas la historion de la infanaĝo spertoj de la Grinĉo kaj kial li malamas la Kiujn, kaj evoluigas negravan karakteron, Sindi Lu-Hu (angle: Cindy Lou Hoo) en importantan subtan karaktero.

Kantoj de How the Grinch Stole Christmas![redakti | redakti fonton]

Kelkaj kantoj de la televida versio kaj la filmversio de How the Grinch Stole Christmas nune estas popularaj Kristnaskaj kantoj kiujn oni ofte aŭdis en Usono dum la Kristnaskaj ferioj. La plej popularaj estas:

  • "You're a Mean One Mr. Grinch" (esperante: Vi estas fiulo, S-ro Grinĉo)
  • "Welcome Christmas" (esperante : Bonvenon, Kristnasko)
  • "Where Are You Christmas?" (esperante : Kie estas vi Kristnasko ?)

Latinlingva traduko[redakti | redakti fonton]

Eble pro sia ĝena ritmo kaj la granda nombro de inventitaj vortoj, la libro ne estas ofte tradukita. Ekster anglalingvaj landoj la libro estas apenaŭ konata. Malgraŭ tio, la libro estis tradukita al la Latina lingvo fare de du usonanoj, Jennifer Morrish Tunberg kaj Terence O. Tunberg. La latina titolo estas Quomodo invidiosulus nomine Grinchus Christi natalem abrogaverit (esperante: "Kiel la malgranda envia ulo nomita Grinĉo ŝtelis la naskiĝtagon de Kristo"). Ili kreis la latinan tradukon kiel edukilon por lernantoj de la latina.

Ekzemploj de la traduko.

La angla versio
"Maybe Christmas," he thought, "doesn't come from a store."
"Maybe Christmas... perhaps... means a little bit more!"
La Latina versio
"Fortasse," inquit "Laetitia diei festi ex ipsis muneribus non proficiscitur..."
"Fortasse," inquit Grinchus, "Laetitia diei festi non est res empticia, non est res quaestuosa!"
La Esperanta versio
"Eble Kristnasko," li pensis, "ne venas de vendejo."
"Eble Kristnasko... povas... signifi iomete pli!"

Filmigo[redakti | redakti fonton]

La libro estis filmigita plurajn fojon. En 2000 oni faris filmon kun aktoroj kun Jim Carrey kiel ĉefrolulo, kaj en 2018 filmon per komputila animacio, kun la voĉo de Benedict Cumberbatch por la Grinĉo.