Howard Hawks

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Howard Hawks (n. la 30-an de majo 1896 en Goshen, Indiano – m. la 26-an de decembro 1977 en Palm Springs, Kalifornio) estis usona reĝisoro, verkisto kaj filmproduktoro.

En lia ampleksa filmaro, kiu inkluzivas, inter aliaj, nigran kinon, vakerajn filmojn kaj komediojn, troviĝas pluraj premiitaj filmoj kun la Oskar-premio, kaj aliaj premioj. Tamen, li nur ricevis nomumon kaj honoran Oskaron en 1975. Entute li okupiĝis pri 47 filmoj kaj produktis 21.