Hrádek (Ŝluknova montetaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrádek
germane: Worbs Berg
restoracio
Ekskursa restoracio sur Hrádek. La objekto akiris premion Fasado de la jaro 2005.
Oficiala nomo: Hrádek
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Komunumo Varnsdorf
Historia regiono Bohemio
Parto de Varnsdorf
Montaro Ŝluknova montetaro
Akvokolektejo Luzacia Niso
Situo Hrádek
 - alteco 429 m s. m.
 - koordinatoj 50° 55′ 22″ N 14° 36′ 47″ O / 50.92278 °N, 14.61306 °O / 50.92278; 14.61306 (mapo)
Geologia konsisto Fonolito
Stilo romantismo
Konstruado 1904
 - rekonstruita 1967
 - rekonstruita 2005
Plej facila aliro Varnsdorf
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrádek Restaurant (Varnsdorf)
Retpaĝo: hradek.sluknovsko.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Eksursa restoracio

Hrádek (germane Worbs Berg) estas fonolita monteto kun supermara alteco 429 metroj, norde de Ĉeĥio, en distrikto Děčín, en Ŝluknova montetaro, rekte sur ŝtatlimo kun Germanio, en la norda rando de Varnsdorf.

Montopinto[redakti | redakti fonton]

Spite al la nomo Hrádek (ĉeĥe ĝi signifas malgranda burgo) ĉi tie neniam estis burgo. Sur la montopinto, sur la ĉeĥa teritorio estis en la jaro 1904 konstruita ekskursa restoracio. La konstruaĵo estis en historiiganta arkitekturo de romantisma stilo, kun 20 metroj alta belvedera turo. El pinto de la turo estas elvido al Luzacia montaro kaj al la germana Luzacio.

La konstruaĵo de restoracio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis eluzata eĉ post la dua mondmilito; en la jaro 1967 estis farita rekonstruo.

En la jaro 1989 ĝi estis privatigita, sed danke al neintereso de posedanto ĝi dum kelke da jaroj ŝanĝiĝis en ruinon, restis nur perimetraj muroj.

En la jaro 2000 estis fondita Nadacia fonduso Hrádek - Burgsberg, danke al kiu oni sukcesis akiri rimedojn por savi lakonstruaĵon kaj la 18-an de julio 2003 estis alirebligita la belvedera turo kaj en la jaro 2005 estis rekonstruita la tuta konstruaĵo.