Rabano Maŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hrabano Maŭro)
Rabano Maŭro
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 780
en Majenco
Morto 4-an de februaro 856 (0856-02-04)
en Majenco
Tombo St. Alban's Abbey vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Karolida Imperio vd
Profesio
Okupo teologo • verkistofilozofo • katolika sacerdoto • entomologo • romkatolika diakono vd
Verkado
Verkoj enciklopedio "De universo" ❦
De laudibus sanctae crucis ❦
De institutione clericorum vd
Abato de Fulda
Dum 822–842
Antaŭulo Eigil
Sekvanto Hatto
Ĉefepiskopo de Majenco
Dum 847–856
Antaŭulo Otgar
Sekvanto Karlo de Akvitanio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
maldekstre Hrabano Maŭro

Hrabano (aŭ RhabanoRabano) Maŭro (ĉirkaŭ 780 – 4 februaro 856) estis unu el la plej grandaj erudiciuloj de la Frua Mezepoko.

Li devenis el Franka nobela familio kaj ĉirkaŭ dek-jaraĝa li estis konfidita al la zorgoj de monaĥejo en la urbo Fulda. Tie kiel monaĥo Benediktana li estis edukita en la Anglosaksa tradicio de Sankta Bonifacio. Kiam en 801 Hrabano fariĝis diakono, la abato Ratgar sendis lin al Tours por studi tie ĉe Alkvino.

Post unu jaro li revenis al Fulda kie li ekinstruis. Pli poste li fariĝis ĉefo de la monaĥeja lernejo. Li kolektis grandan kvanton de manuskriptoj kaj lia famo rapide disvastiĝis tra okcidenta Eŭropo. Inter liaj lernintoj estas Walahfrid Strabo kaj Lupus de Ferrières - kaj en 814 li estis ordinita pastro. En 822 li fariĝis abato.

Hrabano trafiĝis en politikan konflikton, kiam li subtenis imperiestron Lotaro kontraŭ ties fratoj. Kiam Lotaro estis venkita de lia frato Ludoviko la Germana, Hrabano fuĝis sed en 847 post interpaciga interparolo kun Ludoviko, li fariĝis episkopo de Mainz.

Hrabano estis aŭtoro multflanka. Li verkis poemojn, predikojn, hagiografiaĵojn kaj komentariojn pri preskaŭ ĉiuj verkoj el la biblio.

Troviĝas en la verkoj de Hrabano Laŭro amplekso da temoj kaj modeloj kiuj kutime studuloj resumas tiel: "Elstaras en Hrabano eksterordinara konscio pri la neceso kuntreni, en la kredsperto, ne nur la menson kaj koron, sed ankaŭ la sensojn pere de aliaj inklinoj de la estetika gusto kaj homa sentemo, kiuj kondukas la homon ĝui la veron per tuta sia memo, nome spirito, animo kaj korpo. La kredo estas ne nur penso, sed tuŝas tutan nian memon. Ĉar Dio enkarniĝis karne kaj oste, do eniris nian senseblan mondon, kredanto devas per ĉiuj dimensioj de sia realo serĉi kaj renkonti Dion. Tiel la realo de Dio, per la kredo, penetras en nian memon kaj ĝin transformas. Ĉio tio malkovreblas el la Hrabana gravega prizorgo pri la liturgio kaj el liaj "Carmina" (poemoj), proponitaj precipe por esti ĝuitaj en la preĝado" [1][rompita ligilo] (Itallingva moderna komentario pri la pensado de Hrabano Maŭro).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

In Honorem Sanctae Crucis, 13th century, Biblioteca Medicea Laurenziana, Florence
  • De videndo Deo
  • De modo penitentiae
  • De clericorum institutione
  • Liber de computo
  • De universo
  • De ecclesiastica disciplina
  • De sacris ordinibus, sacramentis divinis et vestimentis sacerdotalibus
  • De anima
  • Allegoriæ
  • Pœnitentium liber
  • Pœnentiale
  • De magicis artibus
  • De oblatione puerorum
  • De vitiis et virtutibus
  • De rerum naturis

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]