Hrabovčík
Hrabovčík, hungare Gyertyánpatak [djertjAnpatak] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Hrabovčík | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Svidník | |
| Poŝtkodo | 090 41 | |
| Aŭtokodo | SK | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-54-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 334 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°16′54″N 21°33′25″O / 49.28167°N, 21.55694°OKoordinatoj: 49°16′54″N 21°33′25″O / 49.28167°N, 21.55694°O | |
| Alto | 264 m s.m. | |
| Areo | 7 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Hrabovčík situas en valo, laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 3 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1548 en formo "Hrabochyk". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 299 loĝantoj vivis en 52 domoj, en 1828 475 vilaĝanoj en 63 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hrabovcsik, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gyertyánpatak 349 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Felsővízköz, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hrabovčík 329 homoj, (279 slovakoj, 29 rutenoj, 19 ukrainoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1812
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio