Hrdobec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hrdobec estas filme popularigita erara formo de vorto hrdobce, neologismo uzita en pluralo fare de Jan Neruda en poemo Jak lvové bijem o mříže el poemaro Písně kosmické (1878). Hrdobce ĉi tie markas fieran homon, Hrdobec en erara klarigo de filmaj figuroj de studentoj devis esti sistema biologia nomo de geotrupidedaj skaraboj.

Citaĵo de la poemo: (en la ĉeĥa)

Nám zdá se, z hvězd že vane hlas:
„Nuž pojďte, páni, blíže,
jen trochu blíže, hrdobci,
jimž hrouda nohy víže!“

Marečku, podejte mi pero![redakti | redakti fonton]

La vorto fariĝis vaste konata dank' al ĉeĥa komedia filmo Marečku, podejte mi pero! de Ladislav Smoljak kaj Zdeněk Svěrák. Kolegoj de ĉefheroo Jiří Kroupa pli aĝa en la filmo venos en diskuto pri la poemo al konkludo, ke hrdobec estas skarabo, kiu knedas antaŭ si globeton el ekskrementoj.

Citaĵo el la filmo:

  • Hora, kolego de Kroupa: "Hrdobec? Hrdobec... tio estas tia skarabo. Tio estas tia skarabo, kiu rotaciigas antaŭ si tiun... globeton... el ekskremento."
  • Kroupa: "Jes, ĉu vi pensas ekskrementskarabon?"
  • Hora, kolego de Kroupa: „Nu, ekskrementskarabon, sed en naturscienco ĝi nomiĝas hrdobec.

Jiří Kroupa pli aĝa tiun ĉi konkludon prezentas en leciono de literaturo ĉe profesoro Hrbolek, sed tiu ne konsentas: "Do unue, ni ne diras hrdobec, sed hrdobce. Kaj poste, tiu via klarigo de tiu ĉi vorto estas, estas tre specifa."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]