Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
H. Kvitka-Osnovjanenko

Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko ukraine Григорій Квітка-Основ'яненко (1778-1843) — prozisto, dramverkisto, ĵurnalisto. Hrihorij Kvitka naskiĝis en vilaĝo Osnova (nun — teritorio de urbego Ĥarkivo), de kie originas lia pseŭdonimo Hriscjko Osnovjanenko. Estis ege aktiva en soci-publika vivo, kunfondis: profesian teatron en Ĥarkivo (1812) kaj estis ĝia direktoro; la unuan ukraina revuon "Ukraina heroldo" (1816-1817); urban bibliotekon (1838). Estas konsiderata fondinto de la ukraina literatura prozo. Inter liaj verkoj estas dramoj, rakontoj, noveloj ("Marusja", "Konotopa sorĉistino"). Lia verkaro estas tradukita en multajn lingvojn.

Por Ukraina Antologio fragmenton de "Konotopa sorĉistino" esperantigis Ihor Drul (Lucko).