Hron
El Vikipedio
| Hron | |
| germane: Gran, hungare: Garam, latine: Granus | |
| rivero | |
|
Rivero Hron ĉe Starý Tekov
|
|
| Lando | |
|---|---|
| Regionoj | Regiono Banská Bystrica, Regiono Nitra |
| Alfluantoj | |
| - maldekstraj alfluantoj |
11
|
| - dekstraj alfluantoj |
11
|
| Elektitaj municipoj |
15
|
| Fontrivero | |
| - situo | Kráľova hoľa proksime de Telgárt, Malaltaj Tatroj, Regiono Banská Bystrica |
| - alteco | 980,0 m |
| Enfluejo | Danubo |
| - situo | Kamenica nad Hronom, Regiono Nitra |
| - alteco | 112 m |
| Longo | 298 km |
| Akvokolektejo | 5 453 km² (545 300 ha) |
| Trafluo | |
| - mezproksima | 53,7 m³/s |
| - maksimuma | 1 050 m³/s |
| - minimuma | 7,6 m³/s |
Hron (hungare Garam, germane: Gran, latine: Granus ) estas rivero, maldekstra alfluanto de Danubo en Slovakio. Ĝi longas 289 km kaj havas la akvokolektan areon de 5465 km2 (minima trafluo: 7.6 m³/s , maxima trafluo: 1,050 m³/s).
Ĝi fontas en alto de 960 m, en la Malaltaj Tatroj, sur sudorienta deklivo de Kráľova hoľa (Reĝ-monto) en Nacia parko Malaltaj tatroj 3 km oriente de vilaĝo Telgárt. Post tio ĝi fluas al okcidenta direkto, al Banská Bystrica, ekde tie al sudo. Ĝi trarompas super Levice la vulkanan montaron kaj atingas tiel la ebenaĵon. Ĝi alfluas la Danubon kontraŭe al hungara urbo Esztergom.
Enbuŝo de rivero Hron en Danubo ĉe Esztergom
Akvonivelaj indikiloj: Polomka, Kamenín.
Apudriveraj komunumoj [redakti]
Geomorfologiaj tutecoj [redakti]
Hron trafluas sinsekve tiujn geomorfologiajn tutecojn(13):
- Nízke Tatry
- Spišsko-gemerský kras
- Horehronské podolie
- Veporské vrchy
- Zvolenská kotlina
- Javorie
- Pliešovská kotlina
- Kremnické vrchy
- Štiavnické vrchy
- Žiarska kotlina
- Vtáčnik
- Pohronský Inovec
- Podunajská pahorkatina