Hu Yaobang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

HU Jaobang (en la ĉina: 胡耀邦, en pinjina skribo: Hú Yàobāng; nask. en novembro de 1915 en Liu-yang, provinco Hunan, Ĉinio – mortis la 15-an de aprilo 1989, Pekino) estis la ĉefsekretario de la Ĉina Komunista Partio inter 1981 kaj 1987.

Li naskiĝis en malriĉa kamparana familio, kaj en aĝo de 14 forlasis la hejmon kaj aliĝis al la komunistoj. Li iĝis ano de la Komunista partio en 1933.

Post la Longa marŝo (1934–35), li iĝis proksima kunlaboranto de la pli posta partia gvidanto Deng Xiaoping. En 1952, Hu sekvis Deng-on al Pekino, kie li iĝis gvidanto de la Komunista Junulara Asocio (1952–66).

Post la eko de la kultura revolucio, li kaj Deng estis dufoje forigitaj el la gvidantaro, sed ambaŭfoje ili estis rehabilititaj. Post la dua fojo en 1977 li iĝis gvidanto de la struktura sekcio de la partio, poste ano de la Politika Komitato kaj propaganda ĉefo.

Hu iĝis ĉefsekretario de la ĉina Komunista partio en februaro de 1980 kaj samtempe konstanta ano de la Politika Komitato. En junio de 1981 li plupaŝis: li iĝis partia prezidanto. Lia graviĝo estis dankebla al Deng Xiaoping.

Dum lia gvido estis akceptata la nova ekonomia gvidlinio, kiu preferas pragmatismon kontraŭ ideologismo.

Komence de 1987 oni abdikigis lin pro politikaj eraroj (permeso de longtempa manifestado de studentoj).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li volis enkonduki la forkon kaj kuleron anstataŭ la tradiciaj manĝobastonoj, sed tio fiaskis.