Huambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Huambo estas grandurbo en Angolo, en Provinco Huambo. ĝi estas provinca ĉefurbo kaj ankaŭ diocezo. La historia loknomo estis Nova Lisboa ("Nova Lisbono").

Loko de Huambo en Angolo
Preĝejo de Huambo
Domo en Huambo
Domoj en Huambo

Bazaj informoj

Geografio

Huambo situas sur altebenaĵo en la centra sekcio de la lando. Benguela troviĝas 220, Luando 600 km.

Historio

Huambo estis fondita en la 15-a jarcento, kiel parto de loka regno. En 1912 la portugaloj konstruis fervojon kaj tiam ili refondis la urbon. La fervojo iĝis ekonomia motoro. En 1928 Huambo estis renomita Nova Lisboa, sed post la sendependiĝo de 1975 la urbo denove estis nomita Huambo. La Angola Interna Milito (1975-2002) haltis la evoluon de Huambo, detruante grandan parton de la infrastrukturo. En 1975 oni deklaris tie apartan respublikon, sed tio ne vivis longe. En 1992 batalo daŭris 55 tagojn. Nur en 2002 komenciĝis la pacaj jaroj.

Trafiko

Huambo havas flughavenon. En la urbo trairas trajno Lobito-Kolwezi.

Klimato

Huambo havas subtropikan kaj altebenaĵan klimaton. Jare pluvas po 1488 mm. Inter oktobro-aprilo ofte pluvas, sed inter junio-aŭgusto neniam.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Angla kaj franca Vikipedioj