Hubble-a profunda kampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubble-a profunda kampo

Hubble-a profunda kampo (HPK), angle: Hubble Deep Field (HDF), estas la bildo de malgranda parto de la ĉielo, kiu estis fotita dum decembro 1995 per la kosmoteleskopo Hubble.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Por tiu esplorprojekto oni elektis areon de la ĉielo, kiu ne enhavu brilajn stelojn aŭ influon de aliaj lumfontoj. Tial estis prenita areo en la konstelacio Granda Ursino kiu aspektas preskaŭ tute malplena. Tiu areo larĝas 144 arkominutojn.

La bildo estas kunmetaĵo de 342 unuopaj bildoj, kiuj estis fotitaj dum 10 tagoj inter 1995-12-18 kaj 28.

La areo estas tiom malgranda eltranĉo de la ĉielo, ke en ĝi troviĝas nur malmultaj steloj de nia galaksio, do proksimaj. Ĉiuj aliaj objektoj, estas galaksioj. Inter ili estas la plej malproksimaj galaksioj, kiujn oni ĝis nun fotis. Ilia lumo venas el tre malnovaj tempoj, tial tio, kion ni nun vidas, venas el tempoj, kiam tiuj galaksioj ankoraŭ estis junaj. En la bildo troviĝas ĉirkaŭ 3000 galaksioj.

Ĉar tiom multaj tre "junaj" galaksioj estis trovitaj, la HPK estas kilometroŝtono (antaŭe nomita mejloŝtono) en la esplorado de la frua universo. Ĝi fariĝis fonto de almenaŭ 400 sciencaj artikoloj. Juna signifas: la lumo de ili, kiu nun atingas nin por la foto, jam estis elsendita antaŭ miliardoj da jaroj, en tempo kiam tiuj galaksioj estis ankoraŭ junaj. Nun tiuj galaksioj fakte estas multe pli aĝaj, miliardojn da jaroj pli aĝaj.

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Tri jarojn post la HPK en la norda ĉielo, oni elektis areon en la suda ĉielo kaj analizis ĝin same. Tiu bildo ricevis la nomon Hubble-a profunda kampo suda. El la komunaj eroj de ambaŭ regionoj oni konkludis, ke la universo estas homogena kaj izotropa kaj ke nia Tero troviĝas en ne speciala parto de la universo.

Dum dek unu tagoj en 2004 oni fotis alian bildon, kiu denove pli profunde rigardas en la universon. Ĝia nomo estas Hubble-a Ultra-Profunda Kampo, angle: Hubble Ultra Deep Field.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]