Hubejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubejo
Norma ĉine : 湖北
Húbĕi
Mallongigo: 鄂 (è)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Hubejo montrata
Ĉinio kun Hubejo montrata
Ĉinio kun Hubejo montrata
Signifo de nomo norde de la lago
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Vuhano
Plejgranda urbo
Provincestro
Areo 187 500 km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (fine de 2001)
 - Ĉirkaŭ 60 280 000
 - Loĝdenso /km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
vdr

Hubejo (ĉine 湖北, pinjine: Húběi, «norde de la lago») estas provinco de Ĉinio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hubejo situas en la granda Nord-Ĉinia Altebenaĵo. La provincon trafluas la riverego Jangzio, la plej longa rivero de Azio. Sian nomon la provinco havas pro sia situo norde de la laga regiono lime al la regiono Hunan, kiu troveblas laŭlonge de la rivero Ĉangĝiang.

La provinca ĉefurbo estas Vuhano. Politika centro krom la ĉefurbo estas ankaŭ Jingzhou, ekonomiaj centroj krom la ĉefurbo ankaŭ Shiyan kaj Xiangfan.

La klimato estas subtropika, la unuopaj sezonoj klare diferencigeblas kaj la averaĝa jara temperaturo estas inter 15 kaj 17 . La vintro estas seka, la temperaturoj dum januaro atingas 3 ĝis 4 celsiusajn gradojn, dum la someroj varmas kaj humidas kun juliaj temperaturoj de 27 ĝis 29 . La jara kvanto de pluvo estas 600 ĝis 1.600 mm, el kiuj ĝis 50 procentoj pluviĝas inter junio kaj aŭgusto. La apud-riveraj regionoj ofte inundiĝas.

La evoluon de la provinco influis, ke Hubejo - kvankam sen mara haveno - havas bonajn riverajn konektojn kun la apudmaraj regionoj kaj la eksterlando. Vuhano post Ŝanhajo havas la duan plej grandan havenon borde de la rivero Jangzio. La grava nord-suda fervoja linio de Vuhano gvidas norden al Pekino (Beijing) kaj suden al Kantono.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La provinco sur regiona nivelo konsistas el 12 eksterdistriktaj urboj, kiuj fakte estas grandaj regionoj kaj multe pli ol "urbo", kaj el 1 aŭtonoma regiono. Aldoniĝas 3 urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado. En la unuopaj regionoj (la 12 eksterdistriktaj urboj) sur distrikta nivelo aldoniĝas 12 urbaj distriktoj, 37 distriktoj, 2 aŭtonomaj distriktoj, 1 arbara areo, kaj sur la komunuma nivelo 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj.

La ekster-distriktaj urboj estas

Urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado:

  • urbo Xiantao (仙桃市);
  • urbo Qianjiang (潜江市);
  • urbo Tianmen (天门市);
  • Krome rekte de la provinco administriĝas la arbara areo Shennongjia (神农架林区).

Partnera regiono[redakti | redakti fonton]

La provinco havas partnerajn rilatojn kun

Vidu[redakti | redakti fonton]