Hubert Ferez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubert Ferez
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1896 (1896-03-15)
Morto 31-an de aŭgusto 1977 (1977-08-31) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hubert FEREZ (ferez) (naskiĝis la 15-an de marto 1896 en Voyenne, apud Laon - mortis meze de septembro 1977 en Nico, Francio), estis franca instruisto, unu el la plej viglaj propagandistoj de Esperanto en Francio.

Li starigis kaj prezidis dum 10 jaroj la Orientfrancan Federacion. Loĝante en Strasbourg, li faris sian tutan eblon por komprenigi al la germanlingvuloj la animon kaj kulturon de Francujo, kaj tiamaniere labori por la paco, per interpenetrado de tiuj ambaŭ civilizacioj. Li Kreis la plej gravan Esperantan propagando-gazeton, en granda formato: La Tribune Espérantiste, redaktita en franca lingvo (20.000 ekzempleroj). Li laboris por ke en ĉiu nacio stariĝu simila organo nacilingva grandformata. Li kreis la Asocion Groupement Espérantiste de l' Enseignement kaj Les Légions Espérantistes, kaj fondis la organizon de tiuj Asocioj sur nova fundamento: neniam okazas balotoj; estas nur direktantoj, kiuj administras, kaj anoj, kiuj subtenas ilian agadon; neniuj statutoj; neniuj diskutoj.

Li laboris por la fondo de similaj lingvaj gazetoj ankaŭ en aliaj landoj. Multan energion li dediĉis al la proksimigo de germanaj kaj francaj rondoj en Strasburgo, kie li antaŭe vivis. Ferez ankaŭ multe instruis la Internacian Lingvon, i.a. en popol-universitatoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cours d' Esperanto (Paris: Association Française des Cheminots Esperantistes, 1958)
  • Beethoven, Ludwig van: Himno al paco (muziko de Beethoven. Paroloj de Hubert Ferez. (Trad. en Esp. de Lucien Thévenin)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Virk, Bernard: Noel des enfants sages (paroles de Jean Rioseco. Esperanta trad. de H. Ferez. Musique de Virk)