Hubert Jedin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubert Jedin
Persona informo
Hubert Jedin
Naskiĝo 17-an de junio 1900 (1900-06-17)
en Brzeziny, Nysa County
Morto 16-an de julio 1980 (1980-07-16) (80-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Poppelsdorfer Friedhof vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de Vroclavo vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • historiisto de kristanismo • universitata instruisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hubert JEDIN (17-a de junio 1900 - 16-a de julio 1980) estis germana historiisto de la Katolika Eklezio kaj fakulo pri Ekumenaj Koncilioj, aparte pri la Koncilio de Trento. Rilate tiun lastan verkon li ĝin ekpublikigis de 1951 ĝis 1976 en volumoj ampleksantaj 2400 paĝojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hubert Jedin naskiĝis en Silezio, naŭa de dek gefiloj, kaj studis teologion en Vroclavo, Munkeno kaj Freiburg. [1], kaj estis ordinita sacerdoto en 1924. En 1927 li venis al Romo por perfektigi siajn studojn kaj intertempe kompilis la biografion de Girolamo Seripando; poste translokiĝis al Germanio (1930) por profesori ĉe la fakultato de historio pri la Katolika Eklezio ĉe la universitato de Breslau [2]. Ĉar lia patrino estis juddevena, li estis taksata duonjudo ĉe la nacisocialista komisiono, kaj do senigita je ĉiuj akademiaj titoloj kun malpermeso oficiiĝi en publikaj instancoj en Germanio. Tiam Jedin decidis reveni al Romo kaj okupiĝi ĉe Görres-societo[3].

Ekde 1936 ĝis 1939 Jedin pastre agadis en sia diocezo de Vroclavo; sed devis decidi reveni al Romo por forfuĝi el ĉasado far nazioj, ĵus okupintaj kun rusoj Pollandon, kontraŭ judoj: apenaŭ li sukcesis eviti la envagonarigon al la direkto de la koncentrejo de Buchenwald, kien ĉi-okaze finiĝis aliaj samsortanoj. [4].

Historio pri la Koncilio de Trento[redakti | redakti fonton]

En Romo li loĝis en la komplekso de Tombejo de Germanoj kaj Flandroj, sidejo-renkontiĝejo, en Vatikano, de germanoj ĉeestantaj sub la protektado de Pio la 12-a, aparte kiam la germana armeo okupis Romon (septembro 1943). Estis tiu la tempo de trudita senlaboro por komenci la enprofundiĝon en la preparo kaj kompilado de la kolosa Historio de la Koncilio de Trento (Geschichte des Konzils von Trient), per kiu famiĝis kaj samtempe igis pli komprenebla tiun historian eventon kiu tiom influis la vivon kaj la kulturon de la kristanaro. [5]. Jen la plano de la verko:

  • The History of the Council of Trent, The Fight for a Council [6]
  • The History of the Council of Trent The First Sessions in Trent 1545-1547 ([7]
  • The History of the Council of Trent Sessions in Bologna 1547-1548 and Trent 1551-1552 [8]
  • The History of the Council of Trent Third Period and Conclusion [9].

En Romo ĉe la Dua Vatikana Koncilio[redakti | redakti fonton]

Postmilite li povis reveni al Germanio kie akceptis profesori ĉe la universitato de Bonn (1948), kie restis ĝis kiam papo Johano la 23-a (1960) lin petis kunlabori en la preparo de la Dua Vatikana Koncilio: Lia kunlaborado pludaŭris ankaŭ dum la sama koncilio, ĝis 1965, kiel konsultfonto pri teologiaj temoj pridiskutataj en la diversaj komisionoj kaj subkomisionoj.[10]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie ne estas listigitaj la kontribuojn de Jedin per artikoloj kaj kunlaboraĵojn en enciklopedioj kaj teologiaj vortaroj kaj leksikonoj. [11].

  • Hubert Jedin, Kleine Konziliengeschichte, Herder Freiburg, 1960.
  • Hubert Jedin, in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon Band 3 (Jedin–Kleinschmidt), Herzberg 1992, ISBN 3-88309-035-2.

Des Joh. Cochlaeus Streitschrift De libero arbitrio hominis (1525), Bu 1927.

Geschichte des Konzils von Trient, 4 sv., Freiburg/Br. 1949-1976.

Die deutsche Romfahrt von Bonifatius bis Winckelmann, 1950.

Malé dějiny koncilů, Praha 1990.

Zur Aufgabe des Kirchengeschichtsschreibers: Trierer Theologische Zeitschrift 70 (1961) 65-78.

Der Quellenapparat der Konzilsgeschichte Pallavicinos. Pontificia Università Gregoriana, 1940.

Kirche des Glaubens - Kirche der Geschichte, Freiburg 1966 (sebrané články).

Il matrimonio. Una ricerca storica e teologica. Reinhardt Klaus a Morcelliana, 1981.

Kirchengeschichtler aus Schlesien in der Ferne: Archiv f. schles. Kirchengeschichte XI (1953) 243-247.

Reformationsgeschichtliche Studien und Texte 84, 1959n.

Conciliorum Oecumenicorum Decreta, 1962

Handbuch der Kirchengeschichte, 1963-1979

Atlas zur Kirchengeschichte, 1970

Rivista di storia della chiesa in Italia (od r. 1947)

Saeculum (od r. 1952)

  • Verkoj tradukitaj itallingven [1]

Pri Jedin[redakti | redakti fonton]

  • Lebensbericht. Mit einem Dokumentenanhang, hrsg. Konrad Repgen (= Veröffentlichungen der Kommission für Zeitgeschichte, Mainz 1984, ISBN 3-7867-1086-4
  • Heribert Smolinsky (Hrsg.): Die Erforschung der Kirchengeschichte. Leben, Werk und Bedeutung von Hubert Jedin (1900-1980) (= Katholisches Leben und Kirchenreform im Zeitalter der Glaubensspaltung, Bd. 61), Aschendorff, Münster 2001, ISBN 3-402-02982-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konziliengeschichte 145
  2. Konziliengeschichte 145
  3. Konziliengeschichte 145
  4. Hubert Jedin in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon
  5. Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon
  6. ( Vol I, 1951) Herder Verlag, Freiburg im Breisgau
  7. Vol II,1957 )<Herder Verlag, Freiburg im Breisgau
  8. (Vol III 1970, 1998) Herder Verlag, Freiburg im Breisgau
  9. (Vol IV 1976 Herder Verlag, Freiburg im Breisgau
  10. Hubert Jedin in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon
  11. Hubert Jedin in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon