Hubertine Auclert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubertine Auclert en 1910
Hubertine Auclert en 1910

Hubertine Auclert, naskiĝita la 10-an de aprilo 1848 en Saint-Priest-en-Murat (departemento Allier) kaj mortinta la 4-an de aŭgusto 1914 en Parizo, estis franca feminisma batalantino por la virina balotrajto.

Biografio

Junaĝo

Ŝi naskiĝis en familio de la meza klaso. Post la morto de ŝia patro, ŝia patrino enirigis ŝin en monaĥinejon, tiam ŝi estis 13-jaraĝa. Ŝi pripensis iĝi religiulino sed 16-jaraĝa ŝi forlasis la monaĥinejon por vivi en la hejmo de sia onklo kun sia patrino. Je la morto de sia patrino, ŝi devis reveni en la monaĥinejon. En 1869, ŝi definitive foriris kaj iris en Parizon.

Feminisma engaĝiĝo

Tiam la regno-fino de Napoleono la 3-a kaj la instalado de la Tria Respubliko de Francio estis malfermanta la vojon al la aktivismo de la virinoj postulantaj ŝanĝojn en la Franca civila kodekso favore al la edukado, la ekonomia sendependo de la virinoj kaj la eksedziniĝo. Inspiriĝinta el la agoj de Maria Deraismes kaj Léon Richer, kies sekretariino ŝi poste iĝis, Hubertine Auclert engaĝiĝis en la movado por la virinaj rajtoj kaj iĝis la unua franca batalantino sin deklaranta feminisma. Aliflanke ŝia vivo en la monaĥinejo opone ŝanĝis sin al kontraŭklerikala batalantino, kiel tiam multe da respublikanaj feministinoj. Dum la franca feminisma movado plej multe direktis sian agadon al leĝaj ŝanĝoj, Hubertine Auclert postulis por la virinoj la rajton kandidatiĝi al la balotoj. Ŝi argumentis, ke la nejustaj leĝoj neniam estintus aprobitaj, se la voĉoj de leĝodonantaj virinoj estintus prenitaj en kalkulo. En 1876, ŝi fondis la asocion : « Le droit des femmes » (La rajto de la virinoj), kiu subtenis la voĉdon-rajton por la virinoj kaj iĝis en 1883 «  Le suffrage des femmes » (La voĉdono de la virinoj).

Proponoj

En 1878, la internacia Kongreso pri la rajtoj de la virinoj en Parizo ne subtenis la voĉdon-rajton de la virinoj malgraŭ la propono de Hubertine Auclert. En 1879, ŝi faris gravan prelegon en la sociala laborista Kongreso en Marsejlo[1]. Rezoluta, de 1880, ŝi lanĉis ribelon de impost-pagantoj, defendante la ideon, ke pro manko de leĝa reprezenteco, la virinoj ne devus esti imposteblaj. Unu el ŝiaj juristaj konsilistoj estis la avokado Antonin Lévrier, kiun ŝi edziniĝis poste. La 13-an de februaro 1881, ŝi lanĉis La Citoyenne (La Civitanino), ĵurnalon forte pledantan por la virina liberigado. Ŝi ricevis la subtenon de la elito el la virina movado kiel Séverine (Caroline Rémy) kaj de la mondumanino Marie Bashkirtseff, kiu verkis plurajn artikolojn por tiu ĵurnalo. En 1884, Hubertine Auclert diskonigis kiel maljusta la leĝon pri la eksedziĝo pro ĝia evidenta malfavorego al la virinoj. Tiu leĝo plu ne permesis al ili konservi ilian salajron. Ŝi proponis la tiam radikalan ideon de ekzidĝo-kontrakto inter geedzoj kun apartigo de havaĵoj.

Daŭrigo de la aktivismo

De 1888, ŝi loĝis kvar jarojn kun sia edzo en Alĝerio. Poste ŝi revenis en Francion. Devigite ĉesigi la provon de la ĵurnalo « La Citoyenne » pro financaj kaŭzoj, ŝi daŭrigis sian aktivismon. En 1894, ŝi kunlaboris en la ĵurnalo « La libre Parole » (La libera Parolo) de Edouard Drumont. En 1900, ŝi ĉeestis inter la kreintoj de la Nacia Konsilio de Francinoj, organizo por la francaj feminismaj grupoj subtenontaj la voĉdonon de la virinoj.

Defioj

En 1908, la francaj edziĝinitaj virinoj fine ricevis la regadon de siaj propraj salajroj, sed 60-jaraĝa Hubertine Auclert plu agis por plena rajtegaleco. Tiun jaron mem, ŝi publike simbole rompis urnon dum municipaj balotoj en Parizo. En 1910, konsentite kun Marguerite Durand, ŝi defiis la aŭtoritatojn prezentiĝante kiel kanditatino al la deputitaj elektadoj. Rigardite kiel centra persono en la movado-historio de la rajtoj de francaj virinoj, Hubertine Auclert daŭrigis sian aktivismon ĝis sia morto (1914). Ŝi estis entombigita en la tombejo Père-Lachaise en Parizo. La skulptaĵo sur ŝia tombo memorigas al la «Voĉdono de la Virinoj».

Referencoj

  1. france http://www.alternativelibertaire.org/spip.php?article3093

Fonto

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hubertine Auclert » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.