Huberto Rohden

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Huberto ROHDEN (Naskiĝis en la 30-a de decembro 1893 en Tubarão, Brazilo; mortis en la 7-a de oktobro 1981), estis diplomito pri scienco, filozofio kaj teologio en la universitatoj de Innsbruck, Valkenburg kaj Napolo kaj verkinto de multaj filozofiaj verkoj.

Rohden fondis kaj direktis la Brazilan tutlandan movadon Alvorada (Tagiĝo), kun sidejo en San-Paŭlo kaj filioj en Rio-de-Ĵanejro, Porto Alegro kaj Goiânia.

En la jaroj 1945 kaj 1946 li ĉeestis magistran kurson ĉe Universitato Princeton, en Usono, kie li kunvivis kun Albert Einstein kaj starigis la fundamenton por la Universa Filozofio, prenante kiel bazon de l' homaj penso kaj vivo la konsisto mem de l' Universo.

La Amerika Universitato de Vaŝingtono invitis lin instrui sian Universan Filozofion kaj Komparajn Religiojn, kion li plenumis dum 5 jaroj. Li faris vojaĝon en 1960 por spiritsutado kaj esplorado tra Palestino, Egiptio, Hindio kaj Nepalo, kaj li partoprenis kunsidojn kun joganoj.

Pli ol 50 librojn li verkis pri filozofio, scienco kaj religio el kiuj ok eldonitaj en Esperanto.

Eksteraj ligiloj