Hue de Rotelande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hue de Rotelande
Persona informo
Hue de Rotelande
Naskiĝo 1-an de januaro 1150 (1150-01-01)
en Denbighshire
Morto 1-an de januaro 1190 (1190-01-01) (40-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Loĝloko Credenhill vd
Ŝtataneco FrancioKimrio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hue de ROTELANDE[1] estis grava kimra-normanda poeto verkanta en la Malnovfranca lingvo en la fino de la 12-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis kleriko kaj naskiĝinto de Rhuddlan. Li verkis en Credenhill, Herefordshire.[2] Gilbert de Monmouth Fitz Baderon, nepo de Gilbert Fitz Richard, estis lia patrono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estas Ipomedon kaj Protheselaus, du longaj metrikaj romancoj[3] el la 1180-aj jaroj de pli ol 10,000 linioj, en oksilaboj. La nomoj, fine, estis el la mez-jarcenta Le Roman de Thèbes; la romancoj estas lokitaj en Italio. Protheselaus estis konsiderita malbona pro ĝia manko de rakonto. La rakonto priskribas la vojaĝojn de la heroo post kiam li aŭdis, ke Medea forĵetis lin kiel admiranton. Li riskas morton, servas en la kortego de Medea kaj estas enkarcerita, sed li finfine estas rekunigita kun Medea kaj ili geedziĝas.[4]

Pluraj mez-anglalingvaj tradukoj (Ipomadon, citita kiel Ippomedon en The History of English Poetry de Thomas Warton) estis faritaj[5]

16-jarcenta traduko The Life of Ipomydon estis farita de Robert Copland kaj presita de Wynkyn de Worde.[6] [7]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo Hue de Rotelande de Keith Busby, p. 461 en Medieval France: An Encyclopedia, eldonis William Westcott Kibler
  • Eugen Kölbing (1889), Ipomedon, in drei Englischen Bearbeitungen
  • Franz Kluckow (1924), Hue de Rotelande: Protheselaus
  • A. J. Holden (1979), Ipomedon: poème de Hue de Rotelande, fin du XIIe siècle
  • A. J. Holden editor, Protheselaus by Hue de Rotelande (Anglo-Norman Text Society)
  • Rhiannon Purdie, editor (2001), Ipomadon

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hugues de Rotelande, Huon de Rotelande, Hugues de Rutland, Hugh de Rutland, Hugh of Rutland.
  2. William Calin, The Exaltation and Undermining of Romance: Ipomedon, in The Legacy of Chrétien de Troyes, edited by Norris J. Lacy, Douglas Kelly, Keith Busby.
  3. §7. Sources and Subjects. XIII. Metrical Romances, 1200–1500. Vol. 1. From the Beginnings to the Cycles of Romance. The Cambridge History of English and American Literature: An Encyclopedia in Eighteen Volumes. 1907–21
  4. R.M. Spensley (1974). “Form and Meaning in Hue De Rotelande's "Protheselaus", Modern Humanities Research Association”, The Modern Language Review 67 (4), p. pp. 763–774. doi:http://www.jstor.org/stable/3724495. 
  5. Jordi Sanchez-Marti,Reconstructing the Audiences of the Middle English Versions of Ipomedon, Studies in Philology - Volume 103, Number 2, Spring 2006, pp. 153-177.
  6. online text
  7. Jordi Sánchez Martí, Wynkyn De Worde's Editions Of Ipomydon: A Reassessment Of The Evidence, Neophilologus, Volume 89, Number 1, January, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]