Hünenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Huenenberg)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Hünenberg Chämleten (stacidomo) kaj Hünenberg Zythus (stacidomo).
Hünenberg
Blazono de Hünenberg
Rigardo al Rotkreuz, Hünenberg, Ĥamo kaj Lago de Zugo
komunumo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47° 10′ 35″ N 8° 25′ 35″ O / 47.17639 °N, 8.42639 °O / 47.17639; 8.42639 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 35″ N 8° 25′ 35″ O / 47.17639 °N, 8.42639 °O / 47.17639; 8.42639 (mapo)
Areo 18,70 km²
Alteco 444 m super marnivelo
Poŝtkodo 6331
Komunumkodo 1703
Mapo de Hünenberg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hünenberg estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 8263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hünenberg situas inter la rivero Reuss, Lorze kaj la Lago de Zugo. La najbaraj komunumoj de Hünenberg estas okcidente kaj sude en Kantono Zugo la urbo Ĥamo kaj la komunumo Risch al kiu apartenas la urbo Rotkreuz. En sudokcidento en Kantono Zuriko aliflanke de Lorze ĝi limas al Maschwanden. En oriento Hünenberg limas la argoviaj komunumoj Sins, Mühlau kaj Merenschwand.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Hünenberg Zythus ekzistas stacidomo sur la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zugo al Lucerno, kiu estas servita de la urba trajno de la Zugerland Verkehrsbetriebe, kiu servas la komunumon ankaŭ per loka busreto. Hünenberg havas ankaŭ aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hünenberg datiĝas el la jaro 1185 kiel Hunoberg. Dokumento, kiu portas daton de 1173 evidentiĝis laŭ la Historia Leksiko de Svislando kiel falsigo. Sur la teritorio de Hünenberg estis trovita apud la Lago de Zugo setlejo el la Junŝtonepoko. Apud la bieno Marlachen troviĝas alemana tombejkampo, kion implicas la nomo: Hünenberge estas en la germana tombejmontetoj de la tiel nomitaj Hünen, tio estas grandstaturaj alemanoj, kiuj setlis en alemana Svislando inter la 4-a kaj 7-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]