Hugenotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugenoto, france Huguenots, estas la nomo de la francaj protestantoj ekde la dua duono de la 16-a jarcento. La kalvinismo disvastiĝis ĉefe en la sudfranciaj urboj, kie jam havis radikojn de la kontraŭfeŭdaj, herezaj movadoj (kataroj, valdenanoj). Post kiam la hugenotoj persekutiĝis en la laŭ feŭdismaj regantoj katolikaj regionoj de suda Francio kaj norda Italio, multaj el ili fuĝis nordorienten al iuj germanlingvaj feŭdismaj ŝtatoj, kies regantoj decidiĝis favore al protestantismo, havis plejparte luteranajn civitanojn, sed emis ankaŭ doni azilon al aliaj protestantismaj fuĝintoj. Ekzemple la regnoj Prusio en la nordoriento de nuna Germanio, Virtembergo kaj Hesio-Darmstadt en la centra sudokcidento de la nuna lando akceptis multajn hugenotojn - multaj setlis en la prusiaj urboj Berlino kaj Potsdamo, en la prusiaj urboj Mannheim kaj Pforzheim, kaj en la hesiaj urboj borde kaj sude de la rivero Majno, precipe en Offenbach kaj Hanau (la e-lingvaj artikoloj pri la hesiaj komunumoj Neu-Isenburg kaj Ober-Ramstadt donas pliajn detalojn pri la historio de la lokaj valdenanoj kaj hugenotoj).

Etimologio

La vorto devenas origine de la germana Eidgenosse, sinomimo por civitano de la Svisa Konfederacio (kiu fondiĝis per ĵuro = Eid de ĉiu kunveninta (samland)ano, kamarado = Genosse), kie Kalvino povis libere propagandi sian ismon.

daŭrigota / daŭriginda


Eksteraj ligiloj

greke http://www.hugenotten.de greke http://web.archive.org/20011108162729/www.geocities.com/hugenoteblad/indexa.htm greke http://www.hugenoot.za.org/begin-a.htm greke http://museedudesert.com Ŝablono:LigoElstara