Hugh Blair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugh BLAIR
Persona informo
Hugh Blair
Naskiĝo 7-an de aprilo 1718
en Edinburgo, Skotlando
Morto 27-an de decembro 1800
en Edinburgo, Skotlando
Tombo Greyfriars Kirkyard vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Edinburgo
Profesio
Okupo Aŭtoro
Aktiva en Edinburgo vd
Verkado
Verkoj Lectures on Rhetoric and Belles Lettres
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugh BLAIR (naskiĝis la 7-an de aprilo 1718, mortis la 27-an de decembro 1800), estis skota verkisto taksita inter la unuaj grandaj teoristoj de la retoriko. Li estis presbiteriana predikanto kaj okupis la katedron de Retoriko kaj Beletroj ĉe la Universitato de Edinburgo.

Li havis grandan influon kaj en la religia kaj en la sekulara kampo. Plej bone konata pro siaj Sermons (Predikoj), kvinvoluma pravigo de praktika kristana etiko kaj Lectures on Rhetoric and Belles Lettres, (Prelegoj pri Retoriko kaj Beletroj) preskriba gvidlibro al verkado. Blair estis valora kontribuanto al la skota klerismo.

La libro pri retoriko, Lectures on Rhetoric and Belles Lettres estis unue eldonita en 1783. Ĝi aperis en pli ol 100 versioj in Britujo kaj Usono. Ĝia traduko en aliaj eŭropaj lingvoj havis la plej grandan efikon en Francujo, Italujo, kaj Hispanujo.

La hispana versio estis tradukita de José Luis Munárriz kun la titolo Lecciones sobre la Retórica y las Bellas Letras (1798-1801). En la hispana traduko la teksto estis adaptita, forlasante multajn ekzemplojn el la angla literaturo kaj anstataŭante ekzemplojn de la riĉa hispana literaturo. José Luis Munárroz eldonis ĝin en kvar volumoj inter 1798 kaj 1801 kun re-eldonoj en 1804, kaj 1816-1817. En la hispana literaturo Hugh Blair estas konata kiel Hugo Blair.