Aodh Mór Ó Néill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hugh O'Neill)
Aodh Mór Ó Néill
Persona informo
Aodh Mór Ó Néill
Hugh O'Neill
Naskiĝo 1-an de januaro 1540 (1540-01-01)
en County Tyrone
Morto 20-an de julio 1616 (1616-07-20) (76-jaraĝa)
en Romo
Tombo San Pietro in Montorio vd
Ŝtataneco Reĝlando Irlando vd
Familio
Dinastio O'Neill dynasty vd
Patro Matthew O'Neill vd
Patrino Joan Maguire vd
Gefratoj Art MacBaron O'Neill • Brian O'Neill • Cormac MacBaron O'Neill vd
Edz(in)o Catherine O'Neill, Countess of Tyrone • unknown daughter O'Neill • Joan O'Neill • Siobhan O'Donnell • Mabel Bagenal vd
Infanoj Ellis MacDonnell • Shane O'Neill • unknown daughter O'Neill • Catherine O'Neil • Margaret O'Neill • Sarah O'Neill • Hugh O'Neill, 4th Baron of Dungannon • Henry O'Neill • Conn O'Neill • Brian O'Neill vd
Profesio
Okupo militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kronado de Ó Néill (bildo farita ĉ. 1616, Rome)

Aodh Mór Ó Néill (angle Hugh O'Neill, Earl of Tyrone) naskiĝis en Irlando ĉirkaŭ 1540 kaj mortis en Romo 20-an de julio 1616. Kun sia aliancano, Aodh Rua Ó Dónaill (angle Red Hugh O'Donnell, Earl of Tyrconnell) , li estis la ĉefo de la irlandanoj dum la 9-jara milito, de 1594 ĝis 1603, kiu preskaŭ liberigis Irlandon de la anglaj koloniistoj.

La 14-an de aŭgusto 1598, li venkis anglan armeon de 4,000 en la batalo de Béal an Átha Buí, angle Battle of the Yellow Ford, la plej granda venko de la irlandanoj super la angloj dum la tuta 800 jaroj de la angla koloniado de Irlando. Post tiu venko la Papo kaj la Reĝo de Hispanio sendis mesaĝojn al li kiel "reĝo de Irlando", kaj dum tri jaroj estis li kiu regis la landon. La fino venis en 1601. Ó Néill ricevis hispanan helpon de 4,000 soldatoj, sed ili venis al la ekstrema sudo de Irlando, kaj la irlanda armeo devis piediri 350 kilometrojn meze de vintro 1601, ĝis Cionn tSáile/Kinsale. La angloj venkis en tiu batalo, kaj kelkajn jarojn poste, en 1607, Ó Néill kaj preskaŭ la tuta gaela nobelaro de Irlando forlasis la landon, en la tiel-nomata Imeacht na nIarlaÍ/Flight of the Earls, kaj iris al Romo, ĉar pro la tiama paco kun Anglio la hispana reĝo opiniis ke estus tro danĝere havi ilin en Madrido.

Li estas entombigita en la preĝejo de San Pietro en Montorio, Romo, 1616.

Bibliografio

  • Pádraig de Barra/Tomás Ó Fiaich, Imeacht na nIarlaí,(Dublino, FNT, 1972).
  • Seán Ó Faoláin, The Great O'Neill. (Dublino, Mercier Press, 1942).
  • Micheline Kearney Walsh, "Destruction by Peace" - Hugh O Neill after Kinsale. (Armagh, Cumann Seanchais Ard Mhacha, 1986).
  • Richard Berleth, The Twilight Lords. (New York, Barnes and Noble, 1978).
  • Richard Bagwell, Ireland under the Tudors 3 vols. (London, 1885–1890).
  • John O'Donovan (ed.) Annals of Ireland by the Four Masters (1851).
  • Calendar of State Papers: Carew MSS. 6 vols (London, 1867-1873).
  • Calendar of State Papers: Ireland (London)
  • Colm Lennon Sixteenth Century Ireland — The Incomplete Conquest (Dublin, 1995) ISBN 0-312-12462-7.
  • Nicholas P. Canny The Elizabethan Conquest of Ireland: A Pattern Established, 1565–76 (London, 1976) ISBN 0-85527-034-9.
  • Nicholas P. Canny Making Ireland British, 1580–1650 (Oxford University Press, 2001) ISBN 0-19-820091-9.
  • Steven G. Ellis Tudor Ireland (London, 1985) ISBN 0-582-49341-2.
  • Hiram Morgan Tyrone's Rebellion (1995).
  • Standish O'Grady (ed.) "Pacata Hibernia" 2 vols. (London, 1896).
  • Cyril Falls Elizabeth's Irish Wars (1950; reprint London, 1996) ISBN 0-09-477220-7.
  • Gerard Anthony Hayes McCoy Irish Battles (Belfast, 1989) ISBN 0-86281-212-7.
  • John J.Silke Kinsale:the Spanish intervention in Ireland at the end of Elizabethan Wars (New York, 1970) ISBN 0-8232-0865-6