Hugo Ball

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugo BALL [hugo bal] (* la 22an de februaro 1886 en Pirmasens, Germanio, † la 14-an de septembro 1927 en Sant'Abbondio, Svislando) estis germana verkisto.

Post studado en Munkeno kaj Heidelberg li laboris ĉefe kiel reĝisoro kaj dramaturgo en diversaj teatroj. La spertoj dum la Unua mondmilito faris el li konvinkitan pacifiston, kaj en la jaro 1915 li elmigris kune kun sia estonta edzino, la verkistino Emmy Ball-Hennings, al la neŭtrala Svislando. En Zuriko li kunfondis la kabaredojn Cabaret Voltaire kaj la Galerie Dada. De 1917 ĝis 1920 li laboris en Berno por la gazeto Freie Zeitung. En 1920 li fariĝis katoliko. Ĝismorte li vivis en Svislando kaj en Italio.

La verkaro de Hugo Ball konsistas el dramoj, poemoj, romanoj, eseoj kaj biografioj. Ĝis 1917 li estis grava reprezentanto de la dadaismo, poste li forlasis tiun ĉi movadon, ĉar ĝi laŭ li estis arte elĉerpita. Pri sia amiko de Hermann Hesse li verkis biografion.

Listo de verkoj

  • Der Henker von Brescia (dramo, 1914)
  • Flametti oder vom Dandysmus der Armen (romano, 1918)
  • Zur Kritik der deutschen Intelligenz (eseo, 1919)
  • Byzantinisches Christentum (eseoj, 1923)
  • Hermann Hesse (biografio, 1927)
  • Mein Weg aus der Zeit (membiografio, 1927)
  • Tenderenda oder Der Phantast (romano, eld. 1967)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.lib.uiowa.edu/dada/ball.html greke http://www.peak.org/~dadaist/English/Graphics/ball.html greke http://en.wikisource.org/wiki/Dada_Manifesto_%281916%2C_Hugo_Ball%29 greke http://www.britannica.com/eb/article-9011980