Hugo Haas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Haas
Persona informo
Hugo Haas
Naskiĝo 18-a de februaro 1901
en Brno, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 1-a de decembro 1968
en Ŝablono:Flagicon Vieno, Aŭstrio
enterigita en Ŝablono:Flagicon Brno, Ĉeĥoslovakio
Mortis per astmokormalsano vd
Tombo Jewish cemetery in Brno vd
Religio judismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥaanglagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater Brno Conservatory vd
Familio
Gefratoj Pavel Haas vd
Parencoj Olga Haasová vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoropedagogoscenaristo • filmaktoro • filmproduktoro • reĝisoro • teatra aktoro • televida reĝisoro vd
Aktiva en BrnoOstrava vd
Aktiva dum 1926 - 1962
Aktorado
Pluaj premioj Nomumita por Premio de Verkista Gildo de Usono por plej bone verkita usona malalta budĝeto por filmo Pickup komune kun Arnold Phillips.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugo HAAS (legu tiel, kiel estas skribita) (18-a de februaro 19011-a de decembro1968) estis ĉeĥa aktoro, kiu foje asertis, ke „en la vivo estas forto. Ĉiam, kiam io estas okazinta, tiam estas okazantaj mirakloj.“ Tiujn ĉi vortojn li proklamis en la jaro 1942 en Usono, en la tempo, kiam li perdis siajn plej proksimajn, li mem devis fuĝi antaŭ faŝismo, troviĝinte post multaj neimageble senesperaj monatoj kaj danĝera vojaĝado tra Parizo kaj Lisbono en Usono.

Sed Bohemio estis lia hejmo. En Prago li komencis en la jaro 1925, kiam li forlasis Brnon, sian naskurbon. Li rolis jam en muta erao de filmo, sed nur en sonfilmo, kiu ebligis al li plene validigi lian aktoran virtuozecon, li fariĝis elserĉata filma aktoro.

Poste li prezentis la plej diversajn popoltipojn en komedioj Domo en periferio, La vivo estas hundo, Strateto en paradizoKamelo tra kudril-orelo. Li kapablis estis nepraktika intelektualo (Fenestreto), hejma tirano (La lasta viro) kaj ankaŭ ruza almozulo (La mondo, kie oni almozpetas). Li estis vera majstro de diversaj maskoj, preskaŭ en ĉiu filmo li aperis en alia aspekto. El kunulinoj la plej proksima estis por li eble Adina Mandlová (La vivo estas hundo, Dorlotito, Vivu mortinto, Bonmoroj super ĉio), sed amgeopon li kreis ankaŭ kun Věra Ferbasová (Anjo gajnis) kaj kelkfoje ankaŭ kun Lída Baarová. En filmo Dekunua dekalogo li estis edzo de Jiřina Štěpničková, en filmo Domo en periferio li rolis nekuraĝan amindumanton de Hana Vítová... Kiel tragediaktoro li eminentiĝis pro staturo de d-ro Galeno en La blanka malsano verkita de Karel Čapek.

Post La blanka malsano ekfuriozis kontraŭ Haas rasisma incitkampanjo, li estis maldungita el Nacia teatro kaj fine li devis fuĝi, por ke li savu sian vivon. Sed li sukcesis eĉ en Usono, kiel scenlibristo, aktoro kaj reĝisoro. Li rolis en teatro en Chicago por ĉeĥa minoritato, li sukcesis en Broadway kaj en Hollywood.

Malgraŭ tio, ke li estis sukcesa, li nostalgiis pro Eŭropo, pro proksimeco de la hejmo. En la jaro 1960 li transloĝiĝis en Vienon kaj de tie li nur unufoje denove vizitis Pragon kaj siajn antaŭajn geamikojn – en la jaro 1963 okaze de la 80-a datreveno de la fondo de Nacia teatro.

Hugo Haas, tiu ĉi majstro de vorto, inteligenta komikulo kaj granda karaktera aktoro, mortis la 1-an de decembro de 1968 en Vieno. Enterigita li estas en sia naskiĝa urbo Brno.