Hugo Preuß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hugo Preuß antaŭ 1925

Hugo PREUSS (naskiĝis la 28-an de oktobro 1860(nun 1860-10-28) en Berlino, Prusujo; mortis la 9-an de oktobro 1925 en Berlino, Vajmara Respubliko) estis germana politikisto kaj kunfondinto de la Germana Demokratia Partio (germanlingve Deutsche Demokratische Partei, DDP). Li ankaŭ kunskribis la konstitucion de la Vajmara Respubliko.

Politika vivo[redakti | redakti fonton]

Preuß estas ofte konsiderata kiel patro de la germana konstitucio de la Vajmara Respubliko (1919). Tamen li ne havis laŭvorte demokratian planon. Ekzemple li forte kontraŭis la ordonon de la Triopa Entento venkinta en la Unua Mondmilito, ke la germanlingva parto de Aŭstrujo ne apartenu al la germana ŝtato, kiel postulis la principo de la mem-determino de la popoloj formulita de la usona prezidento Woodrow Wilson.[1] Preuß estis ŝtata sekretario pri internaj aferoj dum la perrevolucie skuata kabineto de 1918 kaj 1919. Liaj ideoj pri la konstitucio estis influataj de la franca socia sciencisto Robert Redslob. En 1919 li iĝis ministro pri internaj aferoj.

Pro la juda deveno de Hugo Preuß la naziisma partio NSDAP uzis tiun originon kiel atakon kontraŭ la Vajmara Respubliko dirante, ke ĝi estis estrita de judo, kiu estis devene “ne-germana”. Preuß estas menciita nome en la propaganda filmo de la nazioj el la jaro 1940 nomata Der ewige Jude (esperante La eterna judo), kiu estis produktita de Fritz Hippler.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]