Hugo Sperrle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Sperrle
Naskiĝo 7-a de februaro 1885
en Ludwigsburg, Germana Imperiestra Regno
Morto 2-a de aprilo 1953
en Munkeno, FRG
Soldata kariero
Persona informo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo militistopiloto
vdr

Hugo SPERRLE (naskiĝis la 7-an de februaro 1885 en Ludwigsburg, mortis la 2-an de aprilo 1953 en Munkeno) estis germana feldmarŝalo de Luftwaffe dum la Dua Mondmilito.

Li naskiĝis en familio de bierfaristoj en la germania urbo Ludwigsburg. En 1903 li aliĝis la armeon kiel oficiro de infanterio. Dum la unua mondmilito li estis movita al aerarmeo, kie li servis dum kvar jaroj, interalie en Feldflieger-Abteilung n-ro 4.

Post la milito li aliĝis al dekstreca Freikorps. La aerarmeon li aliĝis denove, kiam Hermann Göring anoncis kreon de la nova formaĵo Luftwaffe (rompante la decidojn de la versajla traktato). Sperrle iĝis ĝeneralo majoro.

En 1936 li forveturis al Hispanio kiel estro de la Legio Condor. Lia stabestro estis posta feldmarŝalo Wolfram von Richthofen, kuzo de la germana aviada heroo el la unua mondmilito – Manfred von Richthofen.

En oktobro 1937 li revenis al Nazia Germanio kaj iĝis estro de la 3-a aerfloto. Sperrle ludis signifan rolon en la germana fulmomilito dum la okcidenta kampanjo, kaj en majo 1940 li estis nomumita feldmarŝalo.

Post la franca kampanjo li restis en Francio, kie li iĝis estro de la okcidentaj fortoj de Luftwaffe. Tamen li ne sukcesis haltigi surbordiĝon de la aliancanoj en Normandio en junio 1944, pro kio du monatojn post la evento li estis eksigita el la posteno.

Post la milito li estis akuzita pri militkrimoj en la proceso en Nurenbergo. Oni senkulpigis lin de ĉiuj akuzoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Hümmelchen: Generalfeldmarschall Hugo Sperrle, Gerd R. Ueberschär (Hrsg.): Hitlers militärische Elite. Von den Anfängen des Regimes bis Kriegsbeginn p. 1, Primus Verlag, Darmstadt 1998, ISBN 3-89678-083-2, p. 234-239
  • Malcolm McGregor, Gordon Williamson, German commanders of World War II.: Waffen-SS, Luftwaffe & Navy, Osprey Publishing, Oxford 2006, p. 44-46, ISBN 184176597X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]