Hugo Steinhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Steinhaus

Hugo Dyonizy STEINHAUS (naskiĝis la 14-an de januaro 1887 en Jasło, mortis la 25-an de februaro 1972 en Wrocław) – pola matematikisto apartenanta al tiel nomata lvova skolo matematika. Konata kiel aforisto.

Juneco

Naskiĝis en la familio de Bogusław, direktoro de kredita kooperativo, kaj Ewelina Lipschitz. Li estis nepo de Józef, urba konsilanto (enterigita en la loka juda tombejo) kaj pranepo de Ĥaim ha Kohen Steinhaus (alnomo ”ha Kohen” signifas, ke la viraj reprezentantoj de la gento devenas rektlinie de la biblia ĉefsacerdoto Arono). En 1905 abiturientiĝis en la klasika gimnazio en Jasło. Sekve komencis studi matematikon kaj filozofion ĉe la Filozofia Fakultato de Lvova Universitato.

Post unu jaro ŝanĝis la altlernejon; en la jaroj 1906-1911 daŭrigis la studadon en Gottingen subgvide de David Hilbert kaj Feliks Klein. En 1911 akiris gradon de doktoro pri filozofio summa cum laude surbaze de la laboraĵo Neue Anwendungen des Dirichlet'schen Prinzips. En la jaroj 1911-1914 estis en Jasło, en tiu ĉi periodo publikigis ok laboraĵojn. En 1915 partoprenis en la unua mondmilito. Venontjare eklaboris en Krakovo en Centrejo de Rekonstruo de la Lando. En 1917 habilitiĝis en Lvovo surbaze de disertaĵo pri certaj propraĵoj de la serioj de Fourier. Dum jaro estis asistanto pri matematiko ĉe Lvova Universitato.

Populariganto de scienco

Li estis aŭtoro de unika, populariganta matematikon Kalejdoskop matematyczny (Matematika kalejdoskopo; eldonita en 1938 pole kaj angle, tradukita al 10 lingvoj) kaj kelke da aliaj popular-sciencaj libroj. Postmorte oni eldonis Wspomnienia i zapiski (Rememoroj kaj notoj; Wrocław, 2002, 1-a eldono Aneks, Londono, 1992).

Li estis eksterordinara humuristo, konata de spritaj kaj akraj eldiroj. En 1980 oni eldonis lian Słownik racjonalny (Racia vortaro).

Verkaro

  • Czym jest, a czym nie jest matematyka (Kio estas kaj kio ne estas matematiko, 1923).
  • Sur le principe de la condensation de la singularités (kun Banach, 1927)
  • Theorie der Orthogonalreihen (kun Stefan Kaczmarz, 1935).
  • Kalejdoskop matematyczny (Matematika kalejdoskopo, 1938).
  • Mathematical Snapshots (1939).
  • Taksonomia wrocławska (Vroclava taksonomio; kun aliaj, 1951).
  • Sur la liaison et la division des points d'un ensemble fini (kun aliaj, 1951).
  • Sto zadań (Cent taskoj, 1958).
  • Orzeł czy reszka (Heads or Tails, 1961).
  • One Hundred Problems In Elementary Mathematics (1964).
  • Słownik racjonalny (Racia vortaro, 1980).

Li fondis kun Stefan Banach Studia Mathematica (1929) kaj Zastosowania matematyki (Aplikoj de matematiko, 1953).

Fontoj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda