Hugo Verriest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Verriest
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1840 (1840-11-25)
en Deerlijk
Morto 27-an de oktobro 1922 (1922-10-27) (81-jaraĝa)
en Ingooigem
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Klein Seminarie Roeselare vd
Familio
Patro Petrus Johannes Verriest vd
Patrino Caroline Florentina Vanackere vd
Gefratoj Gustaaf Verriest • Adolf Verriest vd
Parencoj Joséphine Mathilde Boonen • Maria Joseph Coleta Antone Francisca Verriest vd
Profesio
Alia nomo Claer • Die Goedendach • Gildeman • Scerpschuttere • Claer/Die Goedendach/Gildeman/Scerpschuttere vd
Okupo poeto • verkisto • direktoro • katolika sacerdoto • parson • lerneja majstro • lernejestro vd
Aktiva en BruĝoRoeselare • Heule • Ipro • Wakken • Ingooigem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hugo Verriest antaŭ la poŝtoficejo de Roeselare
La familio Verriest en 1861.

Hugo Nestor VERRIEST (naskiĝis en Deerlijk la 25-an de novembro 1840, mortis en Ingooigem la 27-an de oktobro 1922) estis flandra sacerdoto, verkisto kaj oratoro.

Kiel studento en la Malgranda Seminario de Roeselare li en 1857 ricevis kursojn dum naŭ monatoj de Guido Gezelle. En 1864 li iĝis pastro.

Inter 1864 kaj 1867 li estis instruisto en Bruĝo kaj de 1867 ĝis 1877 li instruis mem en la Malgranda Seminario de Roeselare. Unu el liaj studentoj tie estis Albrecht Rodenbach. En 1877 li iĝis direktoro de abatinejo en Heule, en 1878 ĉefo de la koelgio en Ieper, en 1888 pastoro de Wakken kaj en 1895 en Ingooigem.

Verriest havas multe pli fortan politikan temperamenton kaj pli grandan politikan talenton ol lia introvertita instruisto Gezelle. Li forte pledis ke junuloj el Flandrio povu lerni kaj studi en la gepatra lingvo. Inter 1877 kaj 1881 li estis redaktoro de la ĵurnalo De Vlaamsche Vlagge (La flandra flago).

En 1906 li rajtis membriĝi en la Koninklijke Vlaamse Academie voor Taal- en Letterkunde (Reĝa Flandra Akademio pri Lingvo kaj Literaturo). Li ricevis la honortitolon Doctor honoris causa de la universitato de Loveno.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1899: Regenboog (Ĉielarko)
  • 1900: Drie geestelijke voordrachten (Tri spiritaj prelegoj)
  • 1901: Twintig Vlaamsche koppen (Dudek flandraj kapoj)
  • 1903: Op wandel (Promenanta)
  • 1904: Voordrachten (Prelegoj)

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]