Hugo Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hugo Wolf

Hugo WOLF (n. 13-an de marto 1860 en Windischgrätz (slovene: Slovenj Gradec); m. 22-an de februaro 1903 en Vieno) estis aŭstra-slovena komponisto kaj muzikkritikisto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wolf naskiĝis kiel filo de slovenlingva patrino kaj germanlingva patro. Lia familio ŝanĝis la familian nomon de slovena Volk el la germanan ekvivalenton Wolf. De sia patro, ledokomercisto, kiu samtempe estis pasia muzikisto, Wolf lernis piano- kaj violonludadojn. Post finigo de malmulte feliĉa lerneja tempo en Graz kaj en la monaĥeja gimnazio St. Paul en Lavanttal, dum kiu li krom por muziko pruviĝis kiel talenta por preskaŭ nenio alia, li eniris en 1875 la konservatorion en Vieno (i.a. al Robert Fuchs), kie Gustav Mahler estis lia kunlernanto. Verŝajne li tie lernis nur malmultege, kaj en 1877 oni foririgis lin pro ŝerco en formo de minaca letero al la rektoro, en kiu li eble ne estis implikita. Ekde la aĝo de dek sep li mem responsis por sia muzika edukado. De la pianoinstruado kaj danke al malregulaj subvencioj deflanke de sia patro li povis vivi kelkajn jarojn en Vieno. En 1881 li ektenis postenon kiel vickapelestro ĉe la urba teatro de Salcburgo, sed jam post tri monatoj li estis maldungita kaj almenaŭ kiel muzikisto neniam plu daŭre dungita.

En 1884 Wolf fariĝis muzikkritikisto de la Viena bulvardogazeto Salonblatt kaj akiris per senkompromise morda kaj sarkasma stilo ioman famecon, kiu tamen por lia posta sukceso estis plie malhelpa. Lia arda adoro por Wagner sin ligis kun rigida rifuzado de Brahms, kies verkaron li dumvive malestimis. Brahms tamen ĝue laŭtegis la atakojn de Wolfs en Salonblatt en amika rondo. Ne pro siaj pasiaj kritikoj Wolf estis dungita de ĉi tiu gazeto, sed ĉar unu el liaj mezenatoj transdonis lian honorarion en formo de anonckomisioj al la gazeto.[1]

En 1887 li publikigis dek du el siaj lidoj, maldungiĝis je sia posteno ĉe Salonblatt kaj ekdediĉis sin nure al la komponado. La sekvaj jaroj fondis lian famon kiel komponisto: ili estis stampitaj de periodoj kun intensa kreoforto alternante kun tiuj de mensa kaj fizika elĉerpiĝo,en kiuj li foje eĉ ne eltenis iun ajn muzikon.

Honortombo sur la centra tombejo de Vieno

Septembre de 1897 la efikoj de la sifiliso kaptita en la aĝo de dek ok jaroj necesigis lian sendadon en nervosanigejon, el kiu li revenis sekvajanuare. Kelkajn monatojn poste, post provo de memmortigo en la Traun-lago, li reeniris propravole en la sanigejon. Post kvar suferplenaj jaroj li mortis la 22-an de februaro 1903. Lia honortombo, konceptita de Edmund Hellmer, troviĝas sur la centra tombejo de Vieno.

Wolf dum la tuta vivo suferis de ekstrema malriĉeco, kio estis, por lia malforta sanstato kaj lia fiera, sentema kaj nervoza karaktero, malfacile eltenebla. Lian profesian sukceson vojbaris precipe lia sensiva kaj komplika temperamento. Siajn enspezojn li dankis preskaŭ nure al la daŭraj klopodoj de malgranda grupo da amikoj, muzikkritikistoj kaj kantistoj, famigi liajn lidojn, al la subteno de la Viena akademia Wagner-asocio kaj al la fondado de Hugo-Wolf-asocioj, ekz. en 1887 deflanke de Michael Haberlandt en Vieno. Eĉ la publikigo de liaj lidoj fare de la muzikeldonejo Schott en 1891 ja alportis al li prestiĝon, tamen eĉ post kvin jaroj nure 85 markojn kaj 35 pfenigojn. Konforme al tio Wolf vivis plejofte en simplaj tranoktejoj, ĝis kiam la grandanimeco de liaj amikoj en 1896 havigis al li propran restadejon, en kiu li povis vivi unu jaron.

Hugo-Wolf-Parko ĉ. 1920

Muzikhistoria valoro[redakti | redakti fonton]

Inter tiuj komponistoj de la malfrua romantismo, kiuj defendis la vidpunkton, ke oni devas rezigni la tradiciitajn regulojn de beleco kaj formo, se ili kontraŭstaras pli ekzaktan aŭ viglan realigon de drameca aŭ emocia esprimado, Wolf tenas specialan lokon ne nur pro la aŭdacega originaleco de siaj metodoj kaj rimarkindaj trajtoj de sia persona stilo, sed ĉar tiuj ĉi estas rekta konsekvenco de profundega poezia kompreno kaj imagopovo.

La ofteco de lidoj, en kiuj Wolf konstruas la akompanadon ekde ununura muzika frazo – iaspeca gvidmotivo – sekvigis al la erariga aserto, ke lia verko estas nenio alia ol transigaĵo de la principoj de Wagner sur lidojn. En realo la formo de liaj lidoj varias samamplekse kiel la formo de la poemoj, kiujn li muzikigis. Same rimarkindas la granda kvanto de muzikaj stiloj, kiujn Wolf regis. Tamen ĉe Wolf formo kaj stilo estas tiel malvaste interligitaj kun poeziaj ideoj, kiujn ili enkorpigas, tiel ke oni preskaŭ neniel povas analizi sendepende de la teksto.

Sian lokon inter la plej grandaj lidkomponistoj li dankas al la vereco kaj originaleco de siaj verkoj kaj al la vigla esprimforto, per kiu li prezentas tiujn. Tiuj ĉi rezultaĵoj ne nur estas rezulto de eksterordinara muzika talento, sed ankaŭ de eksterordinare kritika kompreno de liriko. Neniu alia komponisto sentis tian skrupulan respekton por la poemoj, kiujn li muzikigis. Mismeti unuopan akcenton por li estis same abomena sakrilegio kiel la misinterpretado de ideo aŭ la preterirado de esenca aludo en la teksto.

La subtileco de la deklamado nenie atingis pli altan gradon ol en la lidoj de Wolf. Emfazendas ankaŭ la objektiva kaj drameca sinteno de lia animo. Li preferis fari sin sontubo de la poezio anstataŭ eluzi sian arton por la esprimo de sia propra personeco, pro kio li ankaŭ ne muzikigis tekstoj de verkistoj, kiujn li malestime nomis »mio-poetoj«. Tial homoj, kiujn li karakterizas en siaj lidoj, staras kiel vivantaj antaŭ la aŭskultanto kaj formas iaspecan galerion de portretoj, kiuj ja estas nedubeble la verko el sia mano, tamen ja ĉiuj ankaŭ konservas sian apartan individuecon. Tiuj ĉi asertoj verigeblas kaj konsidere de la pli simplaj kaj melodiaj lidoj kaj ankaŭ konsidere de tiuj, kiuj estas ekstreme komplikaj ka malfacilaj. Inter la unuaj oni povus mencii Das verlassene Mägdlein kaj Der Gärtner (Mörike), Verschwiegene Liebe kaj Der Musikant (Eichendorff), Anakreons Grab (Goethe), Alle gingen, Herz, zur Ruh (Spanisches Liederbuch) kaj la numerojn 1 kaj 4 de la Italienisches Liederbuch. Inter la lastaj estas An eine Äolsharfe kaj Der Feuerreiter (Mörike) kaj Ganymed kaj Prometheus (Goethe).

La komponiston Joseph Marx el Graz, kiu famiĝis per siaj lidoj ekestintaj mallonge post la morto de Hugo Wolf, oni ĝenerale rigardas kiel muzika heredanto de la lidotradicio de Hugo Wolfs. Per sia malfrua romantismo, karakterizita de impresionisma sonpentrado, Marx rekte sin ligas al la melodia stilo de Wolf kaj aldonis tiel al la aŭstra lido pluan sonriĉan faceton.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Teatra muziko[redakti | redakti fonton]

  • Bühnenmusik por Das Fest auf Solhaug de Ibsen, 1890/91
  • Der Corregidor, opero je kvar aktoj, en 1896 sukcese prezentita unuan fojon en Mannheim
  • Manuel Venegas, operfragmento, 1897

Voĉkantaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lidoj

  • Liederstrauß. Sep poemoj el la Buch der Lieder de Heinrich Heine (1878, publikigita postpostmorte en 1927)
    Sie haben heut Abend Gesellschaft, Ich stand in dunkeln Träumen, Das ist ein Brausen und Heulen, Aus meinen großen Schmerzen, Mir träumte von einem Königskind, Mein Liebchen wir saßen beisammen, Es blasen die blauen Husaren
  • Poemoj de Eduard Mörike (1888)
    Der Genesene an die Hoffnung, Der Knabe und das Immlein, Ein Stündlein wohl vor Tag, Jägerlied, Der Tambour, Er ist's*, Das verlassene Mägdlein, Begegnung, Nimmersatte Liebe, Fussreise, An eine Aeolsharfe, Verborgenheit, Im Frühling, Agnes, Auf einer Wanderung, Elfenlied, Der Gärtner, Citronenfalter im April, Um Mitternacht, Auf eine Christblume 1, Auf eine Christblume 2, Seufzer*, Auf ein altes Bild*, In der Frühe*, Schlafendes Jesuskind*, Karwoche*, Zum neuen Jahr, Gebet*, An den Schlaf*, Neue Liebe*, Wo find' ich Trost*, An die Geliebte, Peregrina 1, Peregrina 2, Frage und Antwort, Lebe wohl, Heimweh, Lied vom Winde, Denk' es, o Seele*, Der Jäger, Rat einer Alten, Erstes Liebeslied eines Mädchens, Lied eines Verliebten, Der Feuerreiter, Nixe Binsefuß, Gesang Weyla's*, Die Geister am Mummelsee, Storchenbotschaft, Zur Warnung, Auftrag, Bei einer Trauung, Selbstgeständnis, Abschied
    * ankaŭ kun orkestro
  • Poemoj de Joseph von Eichendorff (1887/88)
    Der Freund, Der Musikant, Verschwiegene Liebe, Das Ständchen, Der Soldat 1, Der Soldat 2, Die Zigeunerin, Nachtzauber, Der Schreckenberger, Der Glücksritter, Lieber alles, Heimweh, Der Scholar, Der verzweifelte Liebhaber, Unfall, Liebesglück, Seemanns Abschied, Erwartung, Die Nacht, Waldmädchen
  • Poemoj de Johann Wolfgang von Goethe (1888/89)
    Harfenspieler 1*, Harfenspieler 2*, Harfenspieler III*, Spottlied aus Wilhelm Meister, Mignon 1, Mignon 2, Mignon 3, Philine, Mignon*, Der Sänger, Der Rattenfänger*, Ritter Kurts Brautfahrt, Gutmann und Gutweib, Cophtisches Lied 1, Cophtisches Lied 2, Frech und froh 1, Frech und froh 2, Beherzigung, Prometheus*, Ganymed, Grenzen der Menschheit, Epiphanias, Nepomuks Vorabend, Genialisch Treiben, Der Schäfer, Der neue Amadis, Blumengruß, Gleich und Gleich, Die Spröde, Die Bekehrte, Frühling über's Jahr, Anakreons Grab*, Dank des Paria, Königlich Gebet
    Westöstlicher Divan (Aus dem »Buch des Sängers«): Phänomen, Erschaffen und Beleben
    Westöstlicher Divan (Aus dem »Schenkenbuch«): Ob der Koran von Ewigkeit sei?, Trunken müssen wir alle sein!, So lang man nüchtern ist, Sie haben wegen der Trunkenheit, Was in der Schenke waren heute
    Westöstlicher Divan (Aus dem »Buch Suleika«): Nicht Gelegenheit macht Diebe, Hoch beglückt in deiner Liebe, Als ich auf dem Euphrat schiffte, Dies zu deuten bin erbötig, Hätt ich irgend wohl Bedenken, Komm, Liebchen, komm, Wie sollt ich heiter bleiben, Wenn ich dein gedenke, Locken, haltet mich umfangen, Nimmer will ich dich verlieren
    * ankaŭ kun orkestro
  • Spanisches Liederbuch laŭ Paul Heyse kaj Emanuel Geibel (1889/90)
    Sakralaj lidoj: Nun bin ich dein, Die du Gott gebarst, du Reine, Nun wandre, Maria, Die ihr schwebet, Führ mich, Kind nach Bethlehem, Ach, des Knaben Augen, Müh'voll komm' ich und beladen, Ach, wie lang die Seele schlummert!, Herr, was trägt der Boden hier, Wunden trägst du mein Geliebter
    Profanaj lidoj: Klinge, klinge, mein Pandero, In dem Schatten meiner Locken*, Seltsam ist Juanas Weise, Treibe nur mit Lieben Spott, Auf dem grünen Balkon, Wenn du zu den Blumen gehst*, Wer sein holdes Lieb verloren*, Ich fuhr über Meer, Blindes Schauen, dunkle Leuchte, Eide, so die Liebe schwur, Herz, verzage nicht geschwind*, Sagt, seid Ihr es, feiner Herr, Mögen alle bösen Zungen, Köpfchen, Köpfchen, nicht gewimmert, Sagt ihm, daß er zu mir komme, Bitt' ihn, o Mutter, Liebe mir im Busen zündet, Schmerzliche Wonnen, Trau' nicht der Liebe, Ach, im Maien war's, Alle gingen, Herz, zur Ruh, Dereinst, dereinst, Gedanke mein, Tief im Herzen trag' ich Pein, Komm, o Tod, von Nacht umgeben, Ob auch finstre Blicke glitten, Bedeckt mich mit Blumen, Und schläfst du, mein Mädchen, Sie blasen zum Abmarsch, Weint nicht, ihr Äuglein!, Wer tat deinem Füsslein weh?, Deine Mutter, süsses Kind, Da nur Leid und Leidenschaft, Wehe der, die mir verstrickte meinen Geliebten!, Geh', Geliebter, geh' jetzt!
    * ankaŭ kun orkestro
  • Alte Weisen. Ses poemoj de Gottfried Keller por unu invoĉo kaj piano (1890)
    Tretet ein, hoher Krieger, Singt mein Schatz wie ein Fink, Du milchjunger Knabe, Wandl' ich in dem Morgentau, Das Köhlerweib ist trunken, Wie glänzt der helle Mond
  • Italienisches Liederbuch laŭ Paul Heyse (Teil I 1890/91, parto 2 1896)
    Parto 1: Mir ward gesagt, du reisest in die Ferne, Ihr seid die Allerschönste, Gesegnet sei, durch den die Welt entstund, Selig ihr Blinden, Wer rief dich denn?, Der Mond hat eine schwere Klag' erhoben, Nun laß uns Frieden schließen, Daß doch gemalt all' deine Reize wären, Du denkst, mit einem Fädchen mich zu fangen, Mein Liebster ist so klein, Und willst du deinen Liebsten sterben sehen, Wie lange schon war immer mein Verlangen, Geselle, woll'n wir uns in Kutten hüllen, Nein, junger Herr!, Hoffärtig seid ihr, schönes Kind, Auch kleine Dinge können uns entzücken, Ein Ständchen Euch zu bringen, Ihr jungen Leute, Mein Liebster singt, Heb' auf dein blondes Haupt, Wir haben beide lange Zeit geschiegen, Man sagt mir, deine Mutter woll' es nicht
    Parto 2: Ich esse nun mein Brot nicht trocken mehr, Mein Liebster hat zu Tische mich geladen, Ich ließ mir sagen, Schon streckt' ich aus im Bett die müden Glieder, Du sagst mir, daß ich keine Fürstin sei, Laß sie nur gehn!, Wie viele Zeit verlor ich, Und steht Ihr früh am Morgen auf vom Bette, Wohl kenn' ich Euern Stand, Wie soll ich fröhlich sein?, O wär' dein Haus durchsichtig wie ein Glas, Sterb' ich, so hüllt in Blumen meine Glieder, Gesegnet sei das Grün!, Wenn du mich mit den Augen streifst, Was soll der Zorn, mein Schatz?, Benedeit die sel'ge Mutter, Schweig einmal still!, Nicht länger kann ich singen, Wenn du, mein Liebster, steigst zum Himmel auf, Ich hab' in Penna einen Liebsten wohnen, Heut' Nacht erhob ich mich, O wüßtest du, wieviel ich deinetwegen, Verschling' der Abgrund meines Liebsten Hütte, Was für ein Lied soll dir gesungen werden?
  • Tri poemoj de Michelangelo fpor basvoĉo kaj piano (März 1897)
    Wohl denk' ich oft, Alles endet, was entstehet, Fühlt meine Seele
  • Multaj pliaj muzikigoj, funecaj kantoj, dumvive malpulbikitaj pri tekstoj de Byron, Eichendorff, Goethe, Hebbel, Heine, Fallersleben, Ibsen, Kerner, Lenau, Mörike, Reinick, Rückert, Scheffel, Shakespeare k.a.

Ĥorkomponaĵoj

  • Ses sakralaj kantoj por miksita ĥoro akapela (Eichendorff) (1881)
    Aufblick, Einklang, Letzte Bitte, Resignation, Ergebung, Erhebung
  • Christnacht (August von Platen) por soloistoj, miksita ĥoro kaj granda orkestro (1886-89)
  • Elfenlied (Shakespeare, tradukaĵo de August Wilhelm Schlegel) por soprano, inĥoro kaj orkestro (1889-91)
  • Der Feuerreiter (Mörike) por miksita ĥoro kaj orkestro (1892)
  • Dem Vaterland (Reinick) por virĥoro kaj orkestro (1890-98)
  • Morgenhymnus (Reinick) por miksita ĥoro kaj orkestro (1897)
  • Frühlingschor el Manuel Venegas (Moritz Hoernes) por miksita ĥoro kaj orkestro (1897/98)

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Skerco g-minora kaj finalo Bb-maĵora por orkestro, postrestaĵoj el la planoj de Wolf pri simfonio, 1876/77
  • Penthesilea, simfonia poemo por orkestro laŭ Heinrich von Kleist, 1883–1885
  • Itala serenado G-maĵora, versio por orkestro, 1892

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Konĉerto por violono kjaj piano op. 6, nekomleta, 1875
  • Pianosonato G-maĵora op. 8, 1876
  • Pianosonato g-minora op. 14, nur unua movimento konserviĝis, 1876
  • Arĉkvarteto d-minora, 1879–1884
  • Intermezo Eb-maĵora por arĉkvarteto, 1886
  • Itala serenado G-maĵora por arĉkvarteto, 1887

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietrich Fischer-Dieskau: Hugo Wolf. Leben und Werk. Henschel, Berlin 2002, 558 S., 44 s/w-Abbildungen, 34 Notenbeispiele, E 39,90, ISBN 3-89487-432-5
  • Andreas Dorschel: Hugo Wolf mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. rororo, Reinbek bei Hamburg 1985, ISBN 3-499-50344-1
  • Heinrich Poos: Hugo Wolf. Edition Text+Kritik, Musik-Konzepte Band 75, München 1992, ISBN 3-88377-411-1
  • Kurt Honolka: Hugo Wolf – sein Leben, sein Werk, seine Zeit. DVA, Stuttgart 1988, ISBN 3-421-06477-6
  • Hugo Wolf, Vom Sinn der Töne. Briefe und Kritiken, hrsg. v. Dietmar Langberg, Reclam, Leipzig 1991, ISBN 3-379-00612-2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Große Österreicher, Ueberreuter, Hrsg. Thomas Chorherr, Autor Dr.Franz Edler

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]