Hugo Grotius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hugo de Groot)
Hugo Grotius
Persona informo
Naskonomo Hugo Grocio, Hugo Grotius eller Hugo de Groot
Naskiĝo 10-an de aprilo 1583 (1583-04-10)
en Delft
Morto 28-an de aŭgusto 1645 (1645-08-28) (62-jaraĝa)
en Rostock,  Sveda Pomerio
Tombo Nova Preĝejo en Delft
Lingvoj latinanederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojNederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Subskribo Hugo Grotius
Familio
Patro Jan Cornets de Groot
Patrino Aeltje van Overschie
Edz(in)o Maria van Reigersberch
Infanoj Cornelis de Groot • Pieter de Groot
Okupo
Okupo poeto • dramaturgo • international law scholar • politikistodiplomatohistoriistofilozofo • teologo • advokato • universitata instruisto • verkisto • jurfilozofo • jurosciencisto • juristo
vdr

Hugo GROTIUS (nederlande HuighHugo de Groot) (naskiĝis la 10-an de aprilo 1583 en Delft (Nederlando); mortis la 28-an de aŭgusto 1645 en Rostock) estis politika filozofo, teologo kaj juristo, sed ankaŭ dramaturgo kaj poeto, kiu verkis en la tiama Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, la nuntempa Nederlando.

Grotius estas rigardata kiel unu el la intelektaj spiritoj de la ideo de nacia suvereneco, de la doktrino de natura juro kaj de publika internacia juro. Li estas rekonita por lia politika kaj teologia okupiteco kun la temo de libera elekto spite al antaŭdestino. Tio disponigis la ideologian infrastrukturon por arminianismaj movadoj kiuj ekestos poste, kiel ekzemple Metodismo kaj Pentekostismo, kaj li ankaŭ estas rekonita kiel signifa figuro en la disputo inter la kalvinistoj kaj la arminianoj. En la filozofio li estas arda subtenanto de kontraktismo.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Grotius kreis la bazon de la moderna internacia (interŝtata) juro per sia libro De jure belli ac pacis („La juro de milito kaj paco“). La libro aperis en 1625 en Parizo kaj estas rigardata kiel la majstra verko de Grotius. Multfoje ĝi estis reeldonita en la 17-a kaj 18-a jarcentoj[1].

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Annotationes ad Vetus Testamentum, 1732
  • Adamus exul (La ekziligita Adamo; tragedio) - Den Haag, 1601
  • De republica emendanda (La plibonigo de la respubliko; Hs. 1601) - publikigita Den Haag, 1984
  • Parallelon rerumpublicarum (Komparo de konstitucioj; Hs. 1601-02) - publikigita Haarlem 1801-03
  • De Indis (Pri ambaŭ Hindioj; Hs. 1604-05) - publikigita 1868 kiel De Jure Praedae
Commentary on the Law of Prize and Booty, ed. Martine Julia van Ittersum (Liberty Fund, 2006).
  • Christus patiens (La suferado de Kristo; tragedio) - Leiden, 1608
  • Mare Liberum (La libera maro; el ĉapitroj 12 de De Indis) - Leiden, 1609
The Free Sea, ed. David Armitage (Liberty Fund, 2004).
  • De antiquitate reipublicae Batavicae (La aĝo de la Batava Respubliko) - Leiden, 1610
The Antiquity of the Batavian Republic, ed. Jan Waszink k.a. (van Gorcum, 2000).
  • Meletius (Hs. 1611) - publikigita Leiden, 1988
Meletius, ed. G.H.M. Posthumus Meyjes (Brill, 1988).
The Annals and History of the Low-Countrey-warrs, ed. Thomas Manley (London, 1665).
Ordinum Hollandiae ac Westfrisiae pietas, ed. Edwin Rabbie (Brill, 1995).
  • De imperio summarum potestatum circa sacra (La povo de regantoj en religiaj aferoj; Hs. 1614-17) - publikigita Parizo, 1647
De imperio summarum potestatum circa sacra, ed. Harm-Jan van Dam (Brill, 2001).
  • De satisfactione Christi adversus Faustum Socinum (Über das Sühneopfer Christi gegen Faustus Socinus, Pri la pekliberigo de Kristo kontraŭ Faustus Socinus) - Leiden, 1617
Defensio fidei catholicae de satisfactione Christi, ed. Edwin Rabbie (van Gorcum, 1990).
  • Inleydinge tot de Hollantsche rechtsgeleertheit (Enkonduko en la holanda jurscienco; verkita en Loevenstein) - publikigita Den Haag, 1631
The Jurisprudence of Holland, ed. R.W. Lee (Oxford, 1926).
  • Bewijs van den waaren godsdienst (Pruvo de la ĝusta religio; didakta poemo) - Rotterdam, 1622
  • Apologeticus (Defendo de agoj, kiuj kaŭzis lian areston) - Parizo, 1922
  • De jure belli ac pacis (La juro de la milito kaj paco) - Parizo, 1625 (2-a eld. Amsterdamo 1631)
The Rights of War and Peace, ed. Richard Tuck (Liberty Fund, 2005).
  • De veritate religionis Christianae (La vereco de la kristana religio) - Parizo, 1627
The Truth of the Christian Religion, ed. John Clarke (Edinburgh, 1819).
  • Sophompaneas (über Joseph und seine Brüder; Tragödie) - Amsterdam, 1635
  • De origine gentium Americanarum dissertatio (Dissertation über die Herkunft der amerikanischen Völker, Disertaĵo pri la origino de la amerikaj popoloj) - Paris 1642
  • Via ad pacem ecclesiasticam (Der Weg zu religiösem Frieden, La Vojo al Religia Paco) - Paris, 1642
  • Annotationes in Vetus Testamentum (Anmerkungen zum Alten Testament, Notoj pri la Malnova Testamento) - Amsterdam, 1644
  • Annotationes in Novum Testamentum (Anmerkungen zum Neuen Testament) - Amsterdam und Paris, 1641-50
  • De fato (Über das Schicksal) - Paris, 1648

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas H. Aure: "Der säkularisierte und subjektivierte Naturrechtsbegriff bei Hugo Grotius", in: Forum Historiae Iuris 13. Februar 2008 (Plena teksto)
  • Christian Gizewski: Hugo Grotius und das antike Völkerrecht, in: Der Staat, 32 Jg. 1993, Heft 3, S. 325–355 (Plena teksto)
  • Stephan Meder: Rechtsgeschichte. Boehlau Verlag, Köln u. a. 2005, ISBN 3-412-21105-2, S. 243ff.
  • Florian Mühlegger: Hugo Grotius. Ein christlicher Humanist in politischer Verantwortung. (= Arbeiten zur Kirchengeschichte; Bd. 103). De Gruyter, Berlin und New York 2007, ISBN 978-3-11-019956-7 (zugl. Dissertation, LMU München 2004)
  • Christoph A. Stumpf: The Grotian Theology of International Law. Hugo Grotius and the Moral Foundations of International Relations. De Gruyter, Berlin und New York 2006, ISBN 3-11-019120-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich Hilgendorf, in: Juristische Schulung 2008, S. 761 (764).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]