Hugó Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LUKÁCS Hugó [pr.luka:ĉ] estis hungara kuracisto, neŭrologo naskiĝinta en Budapeŝto 1874 kaj mortinta en Parizo la 23-an de aprilo 1939. Li estis la edzo de la pentristino Ilma Bernáth.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En la komenco de 1900-aj jaroj Lukács estis universitata asistanto en Koloĵvaro en la kliniko pri neŭrologio kaj cerbmalsano. Kiel prezidanto de la Bolyai Társaság ‎estis unu el gvidantoj de la radikala intelektularo. Al lia amika rondo apartenis ankaŭ poeto Endre Ady, kiun li kuracis en junio 1909. Ady loĝis longtempe ĉe lia familio kaj tiel li konatiĝis kun Lipót Fejér kaj Bódog Somló. Ekde aŭgusto 1909 li estis ĉefkuracisto de laborista asekurado. En 1919 li estis kunlaboranto de la registaro (Népjóléti Népbiztosság). Post la falo de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis kune kun sia edzino, pentristino Ilma Bernáth en Vienon, poste en Parizon. Li memmortigis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az izmok és idegek villamos ingerlékenysége curara hatás alatt (kun Gy. Donáth Gy., Bp., 1900);
  • A trigeminus facialis reflexekről (Bp., 1901);
  • Enkephalopathia infantilis esete (Bp., 1901);
  • A korlátozott beszámíthatóságról (Bp., 1903);
  • A szemtükri lelet jelentősége elmebetegeknél (kun I. Markbreiter, Bp., 1906);
  • A beteg Ady Endre (Esztendő, 1919, 2. sz.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • MAGYAR ORVOSÉLETRAJZI LEXIKON[1]