Huiĉoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La huiĉoloj estas indiana tribo en Meksiko. Ili vivas en la senvojaj montaraj regionoj de norda centra Meksiko, en la federacia ŝtato Jalisco kaj Nayarit. La tribo havas ĉ. 18.000 anojn. Por ili estas permesita la - por ritaj celoj - konsumado de pejotlo-kakto (kies konsumado estas malpermesita por aliaj loĝantoj pro ties psiĥotropa enteno).

En la pasintaj jardekoj, la tribo estis vizitita multfoje fare de antropologoj, kiuj observis kaj dokumentis ties vivmanieron kaj kulturon. La okcidenta mondo interesiĝis - danke al la movado New Age - precipe pri la originala ŝamanismo de la tribo same pri la artaĵoj, kreitaj dum viziaj sonĝoj de la tribanoj.