Hui, Dui kaj Lui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hui, Dui kaj Lui
fikciaj gefratoj • fictional trio • male trio • triplets
Kreita de Al Taliaferro
Verko DuckTales
Informoj
Specio antropomorfa anaso
vdr
Hui (antaŭe), Dui (maldekstre) kaj Lui (dekstre) kun sia praonklo Skruĝo, tiel kiel ili aperas en la serio "Anasaj Rakontoj" (angle Duck Tales)

Hui, Dui kaj Lui Anaso, angle Huey, Dewey and Louie Duck, alilingve vidu sube, estas fikcia triopo da antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Ili estas identaj trinaskitaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck). Laŭ pasporto iliaj plenaj nomoj cetere estus "Hubert, Deuteronomy and Louis Duck", sed tiel neniu nomas ilin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi ilin Huĉjo, Duĉjo kaj Luĉjo -. La tri anasidoj estis inventitaj kaj unuafoje desegnitaj fare de Ted Osborne kaj Al Taliaferro, kaj unuafoje aperis en gazeta komikso la 17-an de oktobro 1937. En animacia filmo ili unua foje aperis la 15-an de aprilo 1938.

Hui, Dui kaj Lui estas la filoj de Della, la fratino de Donaldo. En la unuaj animaciaj filmoj, ili estis senditaj al sia onklo Donaldo nur por unu tago, laŭ la unuaj komiksoj, por pli longa tempo, ĝis ilia patro revenu el hospitalo - la tri knaboj kaŭzis lian enhospitaliĝon, fajrigante piroteĥnikaĵon sub lia seĝo. Kaj en la animaciaj filmoj kaj en la komiksoj, la knaboj neniam plu aŭdas pri siaj gepatroj, kaj restas ĉe la onklo, en dometo posedata de la onklo de Donaldo, Skruĝo MekAnaso (angle Scrooge McDuck), en la fikcia komunumo Anasurbo (angle Duckburg) de la same fikcia usona ŝtato Kalisoto (angle Calisota - klarigo pri ties nomo troveblas en la artikolo pri Anasurbo).

La knaboj aspektas same kaj vestiĝas preskaŭ idente, nur ke la ĉapo de unu anasido estas nigra-ruĝa (Hui, la plej saĝa[mankas fonto]), de la dua nigra-blua (Dui) kaj de la tria nigra-verda (Lui). Ankaŭ la agoj estas tre similaj, la fratoj ofte interkonsentas kaj multfoje iu el ili komencas frazon, la dua diras la mezan parton kaj la tria finas ĝin, por demonstri ke la tri fratoj pensas la samon kaj scias, kion la aliaj du knaboj volas diri. En la fruaj animaciaj filmoj, la tri ofte malbonkondutas kaj venĝas sin ĉe Donaldo kompense al iu malbona ŝerco, kiun la onklo celis al ili. En la fruaj komiksoj tamen, desegnitaj de Al Taliaferro kaj Carl Barks, la knaboj agas pli bonkondute, ofte helpante sian onklon Donaldo kaj la pra-onklon Skruĝo, kaj brilante pro enciklopediaj scioj, kiun ili ĉerpas el gvidlibro de sia skolta organizo. Komence ankoraŭ iom sovaĝetaj kaj spitemaj, la konduto de la knaboj daŭre pliboniĝas pro la bona efiko same de la skoltado kaj de la praavino Elvira Coot, kiun ĉiu karesnome vokas "Avino Anaso" (angle Grandma Duck).

Hui, Dui kaj Lui en decembro 1947

En la komiksoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la komiksoj pri Anasurbo, Hui, Dui kaj Lui kutime havas ŝosilan rolon en la historioj de sia onklo Donaldo aŭ la pra-onklo Skruĝo. Laŭ indikoj de la desegnisto Don Rosa, la tri naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1940 en Anasurbo.

En la komikso Some heir over the rainbow ("Heredanto trans la ĉielarko"), Hui, Dui kaj Lui, kune kun la onklo Donaldo kaj ties kuzo Feliĉulo Ansero (angle Gladstone Gander), estas testataj fare de Skruĝo, kiu volas trovi heredanto(j)n por sia ekonomia imperio. Rakontante la legendon pri oro ĉe la fino de ĉielarko, la riĉulo sekrete disdonas 3000 dolarojn - 1000 al la tri knaboj, 1000 al Feliĉulo kaj 1000 al Donaldo. Donaldo per la mono pagas parton de la prezo de aŭto, kaj restas ŝuldanto de la resta prezo; Feliĉulo - konsiderante sin tro feliĉa por ke li bezonus iun monon - kaŝas la monon por pli posta tempo, kaj Skruĝo jam pensas nomumi ilin heredanto pro la zorga mon-depono. La tri knaboj tamen donas sian monon al nekonata viro, kiu bezonas ĝin por ekipi sin cele al serĉado de trezoro. Unue, Skruĝo estas ŝokita pro tiu senrespondeca fordonacemo, sed tiam la viro vere trovas la trezoron kaj pli ol repagas sian ŝuldon al la tri anasidoj. Tial do Hui, Dui kaj Lui iĝas la heredantoj de la riĉega pra-onklo.

Nomoj de la triopo en diversaj naciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Hui, Dui kaj Lui en aprilo 1948
  • Angle : Huey, Dewey and Louie
  • Arabe : سوسو, لولو, توتو (Swsw, Lwlw, Twtw)
  • Ĉeĥe : Kulík, Bubík a Dulík
  • Dane : Rip, Rap og Rup
  • Estone : Hups, Tups ja Lups
  • Finne : Hupu, Tupu ja Lupu
  • France : Riri, Fifi et Loulou (en la franca lingvo, vortoj de infaneta lingvaĵo aparte sisteme formiĝas per identa duobligo de la unua silabo)
  • Germane : Tick, Trick und Track
  • Greke : Χιούι, Ντιούι και Λιούι (Ĥjui, Djui ke Ljui)
  • Hispane : Hugo, Paco y Luis
  • Hungare : Tiki, Niki és Viki
  • Islande : Ripp, Rapp og Rupp
  • Indonezie : Kwak, Kwik dan Kwek
  • Itale : Qui, Quo e Qua
  • Japane : ヒューイ・デューイ・ルーイ (Hjūi・Djūi・Rūi)
  • Litove : Bilis, Vilis ir Dilis
  • Nederlande : Kwik, Kwek en Kwak
  • Norvege : Ole, Dole og Doffen
  • Pole : Hyzio, Dyzio i Zyzio
  • Portugale : Huguinho, Zezinho e Luizinho
  • Serba : Raja, Gaja i Vlaja
  • Svede : Knatte, Fnatte och Tjatte
  • Ruse : Билли, Вилли и Дилли (Billi, Villi i Dilli)

(Noto: Ekzistas diversaj nomoj en la hispana lingvo pro tio ke la komiksoj sendepende tradukiĝas, helpe de malsamaj gvidlinioj, en Hispanio, Meksiko, Kolombio kaj Ĉilio.)