Huis clos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Huis Clos (Sen eliro) estas franca, ekzistencialisma teatraĵo de Jean-Paul Sartre, verkita en 1944. En la franca, la nomo signifas "Fermata Aperturo," sed en angla, tre ofta traduko "No Exit" signifas "Sen Elirejo." Nur kvar personoj rolas en tiu teatraĵo; kaj unu el ili estas tie dum nelonge.

La teatraĵo komenciĝas kun iu kiu gvidas viron nomatan Garcin en grandegan hotelon. Tiu hotelo estas Infero; kaj la aŭdantaro baldaŭ konsciiĝos pri tio. Ili eniras en ĉambron. La ĉambro havas neniujn fenestrojn; kaj ekzistas en ĝi nur unu pordo. Eniras baldaŭ ankaŭ du virinoj, kiuj nomiĝas Inès kaj Estelle. Ili atendas torturiston; sed la torturisto neniam venas. Ili do ekkonscias, ke ili estas tie por torturi unu la aliajn. Fine, oni diras la faman frazon, "la inferon konsistigas la aliuloj!"

En esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Sartre, Jean-Paul: Sen eliro; La respektema p... (trad. Roger Bernard. - Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1964. - 111 p.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]