Hujer (filma figuro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hujer
filma rolulo
Verko Marečku, podejte mi pero!
Informoj
Sekso vira
vdr

Viktor Hujer estas legenda figuro de vespera studento el filmo "Marečku, podejte mi pero!" (Marĉjo, donu al mi krajonon!)

Li estas arketipo de studento, kiu estas premsonĝo de ĉiuj instruistoj. Zdeněk Svěrák, kiu estas kunaŭtoro de scenario, fekundigis siajn spertojn de sia devena instruista profesio kaj la karakteron de Hujer li priskribis tiel trafe, ke en la markigo Hujerhujerismo pase de la tempo fariĝis en Ĉeĥio kutima markigo de homo, kies ecoj aŭ agado estas similaj al tio, kion Hujer faris en la filmo.

Karaktero de la rolulo Hujer[redakti | redakti fonton]

La baza eco de Hujer, kiun korpigis Václav Lohniský, estas troigita ambico, servileco kaj klopodemo, iam ŝanĝiĝanta en arogantecon. Hujer estas ja bona studento, sed per sia konduto kaj la klopodo esti senĉese la "unua" li provokas kaj siajn kunlernantojn kaj la instruistojn, kiuj tro ne ŝatas lin pro tio. Kion Hujer verŝajne entute ne konscias.

Agadoj de Hujer[redakti | redakti fonton]

  • Unu el la kulminaj agadoj de Hujer en la filmo estas "Sinjoro instruisto, estas tempo" (ĉeĥe: "Pane učiteli, už je čas"), kiam Hujer estas veninta al la klasinstruisto en ĉambron de instruistaro, por ke li rememorigu al li, ke finiĝas paŭzo. Lia frazo "Sinjoro instruisto, estas tempo!", frapetado sur la brakhorloĝo, plaĉiga esprimo kaj sekva impulsiga reago de la instruisto (kiun rolas Josef Abrhám) - la tuta tiu ĉi sceno dum kelke da sekundoj absolute karakterize priskribas la personecon de Hujer kaj la kaŭzojn, kial la ĉirkaŭaĵo ne ŝatas lin.
  • Estas bezone aldoni, ke la impulsigon de la instruisto en "Sinjoro instruisto, estas tempo" estis propre dolĉa venĝo de kunlernantoj Tuček kaj Šlajs, kiuj intence mensogis al Hujer, ke la sinjoro instruisto mesaĝas al li, ke li ĉiam unu minuto antaŭ fino de la paŭzo venu atentigi lin en la kabineton.
  • Unu el legendaj parolaĵoj estas ankaŭ diraĵo "Hujer, metelescu blescu", kio estas diraĵo dum vizito de kamaradoj en rumana delegitaro. Temas pri "rumana traduko" de frazo "Hujer, jděte si po svých." (esperante: "Hujer, zorgu pri la via.") (noto: Sed ĝusta ĉeĥo-rumana traduko de la frazo estas: "Hujer, du-te pe drum!")

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]