Humanae vitae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Humanae Vitae (la grava devo transdoni la homan vivon) estas la titolo de Encikliko de la papo Paŭlo la 6-a publikigita en 1968: ĝi celas ekspliki kaj rekonfirmi la doktrinon pri la kristana geedziĝo jam difinita en la Dua Vatikana Koncilio kaj en antaŭaj ekleziaj Instruadoj. En la dokumento estas reinsistita la nedisigebla kunligo inter la unuiga signifo kaj tiu naskiga de la geedziĝa seksago; estas reasertata la nelicecon de iuj metodoj por la naskoregulado (aborto, steriligo, kontraŭkoncipo), kaj sugestitaj tiuj licaj laŭkristana vidpunkto, nome kiuj respektas la naturan fekundecon de la homa seksago.

La enciklikaj temoj[redakti | redakti fonton]

Paŭlo la 6-a ne flankenlasis la problemon, inter katolika sciencularo kaj teologaro multe diskutatan kun malsamaj solvoj: fakte neeta porcio de la Katolika Eklezio premis por ke la supera aŭtoritato rekonu la licecon de la modernaj kontraŭkoncipiloj pro la danĝera granda plimultiĝo de homoj sur la planedo kaj sanaj kaj ekonomiaj malfacilaĵoj. La papo unue rezervis al sia juĝo la lastan solvan vorton koncerne la problemon pro la gravaj moralaj implikaĵoj interplektitaj, due decidis utiligi la helpon de Studkomisiono, antaŭe establita de papo Johano Paŭlo la 2-a, kiun li nombre pliigis kaj teme precizigis.

Tiu decido ne kontentigis katolikan eron kritikantan, kiu opiniis ke la Eklezio ne havas rajton instrue kaj dogme interveni en aferojn nestrikte ligitajn al la kreda doktrino. Tamen plurfoje la papo ne mankis rimarkigi, antaŭ tiaj avertoj, ke la Instruada Tasko de la Eklezio havas rajton kaj devon oficiale instrui, krom pri la evangelia morala leĝo, ankaŭ pri natura morala leĝo; eĉ la Eklezio nepre devis ĉi-rilate konkrete alpreni pozicion.

Rimarkinda ero de la studkomisiono sin deklaris favora al la “katolika pilolo” (kiel oni ĝin kromnomis en ĵurnaloj), do favora al uzo de kontraŭkoncipilo, alia rimarkinda ero kontraŭis al tiu elekto taksante la uzon de kontraŭkoncipiloj fendo en la morala leĝo, ĉar, per tiu utiligo la geedza paro apartigas la unuigan dimension el tiu naskiga. Papo Paŭlo la 6-a apogis tiun lastan sintenon kaj, konfirmante kion jam diris Papo Pio la 11-a en la Casti Conubii, rekonis kiel malmoralan, por la katolikaj geedzoj, utiligon de kontraŭkoncipiloj perkimie faritaj aŭ ĉiu-maniere artifikaj. Kaj li reproponis la moralan koncepton pri responsa patreco.

Tiu papa decido malplaĉis al diversaj sektoroj de la katolika mondo kvazaŭ ĝi estus aŭtoritata troeco, aŭ, ĉe nekatolikoj, esprimo de krueleco kaj cinikismo aŭ, malpli malĝentile, manko de progresema kuraĝo. En la sama enkiklito, tamen, elstaras respondo al tiuj kritikoj kiam ekdiratas: “Rilate la kondiĉojn fizikajn, ekonomiajn, psikologiajn kaj sociajn, la responsa patreco celas, aŭ per pripensita kaj altruista decido kreskigi multnombran familion, aŭ per decido, grave motivita kaj respektanta la moralan leĝon, eviti dumtempe... novan naskon”. En tiu fina propozicio estas implicite rekonata la liceco de la kalkulo pri la virinaj nefekundaj tagoj inter unu monataĵo kaj alia, en kiuj geedzece seksagadi kaj samtempe eviti, pro gravaj malfacilaĵoj, koncipiĝon.

Ankaŭ tiu encikliko, kiel la aliaj papaj encicklikoj, havas certe gravan Instruadan valoron sed ankoraŭ ne atingas, por kredantoj, la dogman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]