Humanisma komedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La humanisma komedio estas literatura ĝenro de eduka tipo. Ĝi naskiĝis dum la humanismo pro pedagogiaj celoj. La humanisma komedio verkiĝis en latina, la lingvo de humanismo dum la Renesanco.

Tiu ĝenro startis en la 15a jarcento kaj kultiviĝis en la limoj inter la Mezepoko kaj la Renesanco.

Temas pri dialogaj verkoj en prozo, pensitaj por legado (ĉu laŭte kaj grupe, ĉu sole), sed ne por la teatra ludado, kiuj ptitraktas aktualajn temojn, kun ĉefa intereso pri malalataj sociaj tavoloj kaj pro tio pintoreska el la ĉiutaga vivo. Ili uzas la dialogon, kiu estas la ŝlosila strukturo, per bonkvalita literatura tekniko kaj riĉo de literaturaj resursoj.

La intrigo estas simpla kaj disvolviĝas malrapide el la dialogo kun malmultaj aŭ nulaj reĝisoraj indikoj. La uzado de la tempo kaj de la spaco estas tre fleksebla, ĉar tiuj verkoj ne estis destinitaj al ludado.

Ili havas, kiel ĉe la latina komedio, feliĉan kaj agrablan finon por la publiko, kongrue kun la eduka celo. Nehazarde la antaŭaĵojn de tia humanisma komedio oni serĉu ĉe la latinaj komedioj de Plaŭto kaj Terentio.

Vidu ankaŭ