Humboldt-Universitato en Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Humboldt-Universitato en Berlino
Humboldt-Universität zu Berlin
emblemo
fondodato 1810
speco ŝtata
urbo Berlino, Germanio
gvidanto Jan-Hendrik Olbertz
nombro de studentoj 33.500 (vintra semestro 2012/14) (kun la medicinaj studantoj de la universitara klinikaro Charité, kuna institucio de la Libera kaj la Humboldt-Universitatoj)[1]
nombro de kunlaborantoj 4 479 (2013, sen la universitara klinikaro Charité)
el tio profesoroj 426 (2013)
jara budĝeto 338,4 Mio. € (2013, sen la universitara klinikaro Charité)
retejo www.hu-berlin.de
v  d  r
Information icon.svg

La Humboldt-Universitato en Berlinogermane Humboldt-Universität zu Berlin aŭ mallonge HU Berlin (HUB) - estas la plej aĝa kaj plej granda el la kvar universitatoj en Berlino kaj unu el la plej grandaj en Germanio. Ĝi havas sian sidejon en la urbocentra bulvardo Unter den Linden en la urbokvartalo Berlin-Dorotheenstadt en la centra distrikto de Berlino. La institucio konsideriĝas esti inter la plej renomaj universitatoj tutmonde[2] kaj inter alie edukis 29 nobel-premiitojn.[3]

La universitato konsideriĝas daŭriganto de la unua berlina universitato, (Alma Mater Berolinensis), kiu komencis funkcii dum la jaro 1810.

monumento pri Wilhelm von Humboldt, kreita de la skulptisto Paul Otto, antaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato fondiĝis la 16-an de aŭgusto 1809 laŭ iniciato de la liberala prusa eduka reformisto kaj lingvisto Wilhelm von Humboldt, dum la sekva jaro 1810 ĝi praktike ekfunkciis. Inter la jaroj 1828 kaj 1946 ĝi havis la nomon Friedrich-Wilhelms-Universität, honore al la prusa reĝo Friedrich Wilhelm la 3-a, kiu subtenis la fondon. Post la Dua Mondmilito la universitato apartenis al la parto de Berlino administrata de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, kaj ekde la jaro 1949 al la socialisma ŝtato GDR. La politika premo de la komunismaj regantoj pli kaj pli influis la universitatan vivon, kaj reage la 4-an de decembro 1948 en okcidenta Berlino fondiĝis nova, ne komunisme influita berlina universitato, kiu donis al si la nomon Libera Universitato Berlino.

Nur dum la jaro 1949 la historia universitato en la berlina urbocentro ricevis sian nunan nomon, kiu celis honorigi kaj la lingviston Wilhelm von Humboldt kaj lian fraton, la naturscienciston Alexander von Humboldt. Tiu nomo restis oficiala ankaŭ post la kolapso de la ŝtato GDR kaj la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990. Atentindas ke la nomo intence enhavas la germanan vorteton "zu", kiu korespondas ĉi-kontekste al la esperanta vorteto "en" – la universitataj nomdonantoj substrekis ke la institucio ne estu la posedaĵo "de Berlino", sed nur havu sian lokon "en Berlino".

La epoko de GDR[redakti | redakti fonton]

la universitata ĉefkonstruaĵo dum 1964

Per la referenco de ambaŭ kleruloj – Wilhelm kaj Alexander von Humboldt – la universitato en la epoko de la Malvarma Milito kaj de forta politika premo ene de la naskiĝanta socialisma ŝtato GDR, celis substreki la idealon kaj tradicion de humanismo kaj de la libera disvolviĝo de la sciencoj. Malgraŭ tio, dum la sekvaj jaroj la studaj enhavoj, la universitata administrado kaj la esploraj kondiĉoj forte orientiĝis laŭ la politika fundamento de la samjare fondita socialisma ŝtato GDR, firme ligita al Sovetunio. Dum la komenciĝanta epoko de politika malstreĉiĝo dum la 1970-aj jaroj en Eŭropo la universitato en iuj fakoj povis replekti internaciajn kontaktojn kaj firmigi ilin per mondaj kunlaboraj projektoj. Menciindas la longtempaj kaj intensaj esploraj kaj interŝanĝaj rilatoj al aliaj universitatoj en meza kaj orienta Eŭropo, aparte kun tiuj en Sovetunio, sed ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ kun universitatoj en Japanio kaj Usono, kaj kun industrie evoluiĝantaj ŝtatoj en Azio, Afriko kaj Latinameriko.

Ĉe la Humboldt-Universitato, la plej granda altlernejo de GDR, inter la jaroj 1949 kaj 1990 edukiĝis preskaŭ 150.000 studentoj. Internacie agnoskitaj esploristoj lekciis en la universitato. Multaj el ili post la reunuiĝo de Germanio povis konservi sian renomon inter la internacia sciencistaro.

La universitato nuntempe[redakti | redakti fonton]

la Humboldt-Universitato nuntempe, dekstre monumento pri Alexander von Humboldt de la skulptisto Reinhold Begas
fronta fasado de la universitato

La enhava renovigo de la universitataj strukturoj post la disfalo de la ŝtato GDR signifis grandan ŝanĝon de kunlaborantoj. Inter la jaroj 1989 kaj 1994 la universitaton forlasis preskaŭ 3000 sciencistoj, parte pro alta aĝo, sed pligrandparte pro politikaj aŭ strukturaj kialoj. Aŭtonomie, per strukturigaj kaj dungaj komisionoj, helpe de multaj ekspertizoj kaj rekomendoj de eksteraj fakuloj, la universitato kreis por si novan sciencan strukturon: esploraj kaj edukaj enhavoj trarigardiĝis, ŝanĝiĝis kaj novdefiniĝis.

Ekde la reunuiĝo de Germanio la urbo Berlino havas kvar universitatojn, kiuj provas kunordigi siajn studajn programojn. Tradiciaj studaj fakoj kadre de universitata reformo restrukturiĝis, esploraj programoj novaranĝitaj kaj fortigitaj, kaj la eduka oferto adaptita al moderna kaj internacie komparebla bazo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kampuso urbocentra[redakti | redakti fonton]

La Humboldt-Universitato ne havas unuecan kampuson. La plejparto de la institutoj situas en la historia urbocentro de Berlino, ĉirkaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo. Tiu konstruaĵo situas ĉe la bulvardo Unter den Linden kaj origine konstruiĝis kiel princa palaco inter alie de la Johann Boumann. Por centra universitata biblioteko ĝis la fino de 2009 estu konstruita nova konstruaĵo proksime de la urbocentra fervoja linio. La jura fakultato uzas la eksan "Reĝan Bibliotekon" (la tiel nomatan "komodon"), la teologia fakultato ĝis la jaro 2006 havis prelegejojn en la katedralo de Berlino.

Kampuso norda[redakti | redakti fonton]

Kune kun la universitata klinikaro Charité, la konstruaĵoj ĉe la stratoj Luisen-, Philipp- kaj Invalidenstraße konsistigas la kampuson nordan. Ĉi-tie unuavice troviĝas la agrikulturaj kaj ĝardenosciencaj institutoj kaj la muzeo pri naturscienco.

Kampuso Adlershof[redakti | redakti fonton]

La matematikaj-natursciencaj fakultatoj escepte de tiu pri biologio troviĝas sur la malpli centra kampuso en la urboparto Berlin-Adlershof en la sudoriento de la urbo.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

la eksan "Reĝan Bibliotekon" (la tiel nomatan "komodon"), nun uzas la jura fakultato

La komence ankaŭ de la studentoj uzita Reĝa Biblioteko jam baldaŭ ne plu sufiĉis por la bezonoj de universitata biblioteka centro. Dum la jaro 1831 konstruiĝis komplete nova universitata biblioteko, kiu sekvajare ekfunkciis kun komence 1668 libroj. Unue ĝi gastis en salono de la unua etaĝo de la Reĝa Biblioteko. Sekvis du translokiĝoj: dum 1839 en salonegon de la adreso Unter den Linden 76 kaj dum 1854 al la adreso Taubenstraße 29. Jam dum la jaro 1835 la klasicisma arkitekto Karl Friedrich Schinkel proponis projekton de nova biblioteka konstruaĵo, kiu tamen ne realiĝis pro financaj problemoj. Nur inter la jaroj 1871 kaj 1874 realiĝis la propono de la arkitekto Paul Emanuel Spieker en la adreso Dorotheenstraße 28. Ekestis modesta brika konstruaĵo kun arka fasado. Nuntempe en tiu konstruaĵo laboras la seminario pri arta historio. Ekde la jaro 1910 la biblioteko translokiĝis al salonoj de la Ŝtata Biblioteko en Berlino en ties konstruaĵo ĉe la bulvardo Unter den Linden, rekte apud la universitata ĉefkonstruaĵo, kaj danke al pluraj esceptaj donacoj ĝi komence de la 20-a jarcento povis kompletigi sian libraron ĝis science kontentiga nivelo.

Dum la tempo de la Vajmara Respubliko la biblioteko havis 831.934 librojn (1930) kaj estis inter la plej grandaj universitataj bibliotekoj de Germanlingvio. La legejo havis 36.000 libere alireblajn volumojn, kaj pli ol 200.000 volumoj kutime estis luprenitaj de studentoj.

Kiam post la ekrego de la nazioj dum la jaro 1933 ĉie en Germanio demonstracie estis forbruligitaj multaj libroj malplaĉaj al la faŝismaj regantoj, la libroj de la universitata biblioteko ne estis tuŝitaj, kaj ankaŭ la bomboj de la Dua Mondmilito malmulte damaĝis la bibliotekan libraron, kvankam la libroj restis en la urbocentro de Berlino kaj multaj urbocentraj konstruaĵoj ĉirkaŭ la bibliotekejo ĝisfunde detruiĝis. Tial la biblioteka libroprovizo restis kompare homogena.

Dum la tempo de GDR multaj branĉaj institutaj bibliotekoj centraliĝis, kaj post la jaro 1989 per signifaj investoj multaj gravaj internaciaj sciencaj verkoj ne aĉetitaj dum la pasintaj 40 jaroj estis ankoraŭ akiritaj. Dum la jaro 2003 la kunigo de la branĉaj bibliotekoj de la fakultatoj pri matematiko, fiziko, informatiko, kemio, geografio kaj psikologio rezultis en kreo de naturscienca centra biblioteko sur la kampuso Adlershof.

Nun la biblioteko disponas pri iom pli ol 6,5 milionoj da libroj kaj pli-malpli 9000 daŭre abonitaj sciencaj ĵurnaloj.

Muzeoj de la Humboldt-Universitato[redakti | redakti fonton]

dinosaŭra skeleto en la muzeo pri naturscienco

La sciencaj kolektoj de la universitato kun pli ol 35 milionoj da objektoj konsideriĝas inter la plej signifaj en Germanlingvio. Ili parte fontas el la jaro 1700 kaj iom poste – tiujare fondiĝis la Prusa Akademio de Sciencoj. Post la kreo de la universitato dum 1810 partoj de tiu kaj de aliaj sciencaj kolektoj estis integrigitaj en la universitaton.

Inter la plej konataj el la pli ol 100 kolektoj, kaj senkonkurence la plej granda, estas la dum la jaro 1889 fondita muzeo pri naturscienco, kiu arigas pli ol 30 milionojn da objektoj. Inter ili estas la tutmonde plej granda starigita skeleto de brakiosaŭro, kiu altas 13,27 metrojn, la plej bone konservita fosilio de la "prabirdo" arkeopterigo kaj la mineralogia kolekto kun la germanie plej granda kolekto da meteoritoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.