Humea filoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Humea filoskopo
Humea filoskopo
Humea filoskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. humei'
Phylloscopus humei
(Brooks, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

Phylloscopus humei humei (Brooks, 1878)
Phylloscopus humei mandellii (but see text)

Sinonimoj

Phylloscopus inornatus humei (Brooks, 1878)
Phylloscopus inornatus mandellii (but see text)
Phylloscopus mandellii (but see text)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Humea filoskopoOkcidenta humea filoskopo (Phylloscopus humei) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi reproduktiĝas en la montoj de interna Azio. Tiu filoskopo estas migranta kaj vintras ĉefe en Barato.

Tiu birdo ricevas siajn nomojn laŭ Allan Octavian Hume.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Humea filoskopo estas unu el la plej malgrandaj filoskopoj. Kiel plej parto de filoskopoj, ankaŭ tiu havas verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn. Pro ties longa kaj markata superokula strio, helbruna kronostrio inter du malhelbrunaj flankaj strioj kaj flavabordaj triarangaj flugilplumoj, ĝi estas tre simila al la proksima parenco Flavbrova filoskopo (P. inornatus). Tamen, ĝi havas nur unu elstaran helan flugilstrion, ĝuste malforta spuro de la dua pli mallonga flugilstrio, kaj ĝenerale pli senbrilaj koloroj. Ĝi havas ankaŭ malhelajn suban makzelon kaj krurojn.

Ties kanto estas zuma kaj altatona. La plej certa distingilo el la Flavbrova filoskopo estas la pli dusilaba alvoko. Dum la Orienta kaj Okcidenta humeaj filoskopoj jam montras notindajn diferencojn laŭ sekvencoj de DNA kaj alvokoj, ties kantoj ne diferenciĝas; ili estas reprodukte izolataj nur pro alopatrio kaj ne kutime konsiderataj separataj specioj.[1]

Ekologio kaj evoluado[redakti | redakti fonton]

Tiu estas komuna birdo de montararbaroj je altitudoj de ĝis 3,500 m super marnivelo. Ili loĝas el Hindukuŝo kaj Karakorumo orienten kaj norden al Tianŝan en Ĉinio kaj Altajo en Mongolio. La kompleta alopatria subspecio mandellii (Mandela filoskopoOrienta humea filoskopo) -foje separata kiel plena specio, kiukaze la nomiga subspecio estas nomata Okcidenta humea filoskopo- loĝas en oriento de la Tibeta Altebenaĵo[2]. Ambaŭ populacioj migras super Himalajo por vintri en Barato kaj apudaj regionoj.

Manĝante en subkreskaĵaro en Distrikto Kulu, Himaĉal-Pradeŝo (Barato)

Ĉefe dum la aŭtuna migrado, tiu eta filoskopo pretas vaganteci tiom malproksime kiom ĝis okcidenta Eŭropo, spite la distanco de 3,000 km el ties reproduktaj teritorioj. Ili estas rara vaganto fine de aŭtuno kaj vintro en Britio. Nereproduktaj plenkreskuloj povas disiĝi iomete somere, kiam la Mandela filoskopo estas komunaj someraj vizitantoj de subtropikaj kaj moderklimataj humidaj montararbaroj de Butano, ĉirkaŭ 2,000-3,500 m super marnivelo kaj kie hegemonias la Butana abio (Abies densa) aŭ la Himalaja cugo (Tsuga dumosa) kaj Rododendroj, kvankam la subspecio ne estas regula reproduktanto en tiu lando[3].

Tiu birdo ne estas timida, kvankam ties arborema vivostilo kaj kamuflaj koloroj malfaciligas ties observadon. Ĝi estas konstante moviĝanta. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserina birdo estas insektovora. La nesto estas konstruita surgrunde.

Komuna palearktisa specio en plej parto de sia ampleksa teritorio, la Humea filoskopo ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[4]

Ĝi ĵus disiĝis el la Flavbrova filoskopo (Phylloscopus inornatus), baze sur diferencoj en morfologio, bioakustiko kaj molekulaj karakteroj. La teritorio de la Okcidenta humea filoskopo koincidas kun tiu de la Flavbrova filoskopo okcidente de la Montoj Sajanoj, sed tiuj specioj ŝajne ne hibridiĝas. La diverĝo inter la du specioj estis ĉirkaŭkalkulata je antaŭ 2,5 milionoj da jaroj (Ma), kaj inter P. h. humei kaj P. h. mandelli je ĉirkaŭ 1 ma.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Irwin et al. (2001)
  2. Alström (2006)
  3. Inskipp et al. (2000)
  4. BLI (2008)
  5. Alström & Olsson (1988), Shirihai & Madge (1993), Ernst (1996), Irwin et al. (2001), Sangster et al. (2002)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alström, Per (2006): Species concepts and their application: insights from the genera Seicercus and Phylloscopus. Acta Zoologica Sinica 52(Supplement): 429-434. PDF plena teksto
  • Alström, Per & Olsson, U. (1988): Taxonomy of Yellow-browed Warblers. British Birds 81: 656–657.
  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 150680, Phylloscopus humei, 6an de Junio de 2009.
  • Ernst, S. (1996): Zweiter Beitrag zur Vogelwelt des Östlichen Altai ["Second contribution regarding the avifauna of the Sayan Mountains"]. Mitteilungen aus dem Zoologischen Museum Berlin 72, Suppl. Ann. Ornithol. 20: 123–180 [Artikolo en germana].
  • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. Forktail 14: 147-162. PDF plena teksto
  • Irwin, D.E.; Alström, Per; Olsson, U. & Benowitz-Fredericks, Z.M. (2001): Cryptic species in the genus Phylloscopus (Old World leaf warblers). Ibis 143(2): 233–247. doi 10.1111/j.1474-919X.2001.tb04479.x PDF plena teksto
  • Price, Trevor & Jamdar, N. (1991): Breeding biology of the Yellow-browed leaf warbler Phylloscopus inornatus (humei) in Kashmir. Journal of the Bombay Natural History Society 88(1): 1–19.
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. DOI 10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x (HTML resumo)
  • Shirihai, H. & Madge, S. (1993): Identification of Hume's Yellow-browed Warbler. Birding World 6: 439–443.