Humoro
Humoro estas kutima aŭ okaza stato de la temperamento aŭ de la spirito (animstato).
En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri humoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Li estas en acida humoro. ” „ Kontraŭ doloro helpas bona humoro. ” „ Kiam kreskas honoro, kreskas humoro. ”