Humura Esperantista Libera Aranĝo
El Vikipedio
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Nomo | Humura Esperantista Libera Aranĝo | |||
| Regiono | Pollando | |||
| Periodo | Komence de majo | |||
| Organizanto | PEJ, Varsovia Vento | |||
| Ekzistas ekde | 2000 | |||
| Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
| Informa retpaĝo | HELA-paĝo | |||
| Fota retpaĝo | fotopaĝo pri HELA 2006 | |||
Humura Esperantista Libera Aranĝo (HELA) estas Esperanto-renkontiĝo organizita de la Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Ĝi okazas ĉiu-jare komence de majo en urbo Hel, je duoninsulo Hel en Pollando.
Filmkonkurso [redakti]
Dum HELA grupoj de partoprenantoj realigas amatorajn filmojn. La lastan vesperon de aranĝo okazas filmkonkurso. La premioj, kiujn ĉiujare atribuas la Hela Akademio de Amatoraj Filmoj, estas Hellenoj en kvar kategorioj: Humura, Esperantista, Libera kaj Aranĝa. Krome ekzistas premio de publiko, kiu nomiĝas Ora Kuniklo.
2006 [redakti]
Ĉeestis 24 esperantistoj el 4 landoj.
| Filmo | Ĉefo de grupo | Kategorioj | Ligilo |
| Kaŝita vizaĝo de HELA | Veerle Swartebroekx | Humura, Libera | (Google Video) |
| Ŝia ruĝa sekreto | Aleksej Korĵenkov | Aranĝa, Ora Kuniklo | (Google Video) |
| La hela :) baleno | Yves Nevelsteen | Esperantista |
Ekster la konkurso estis kreita filmo Rememoro (Google Video)
