Humuro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Humuro estas komika esprimmaniero, vekanta gajon kaj ridemon. Ofte ĝi baziĝas sur ironio, ŝajnigante seriozecon ĉe absurdaĵoj, sur kontrasto inter laŭdaj kaj mallaŭdaj esprimoj, preskaŭ ĉiam ĝi efikas per surprizo. Humuron utiligas satiroj, anekdotoj, komedioj, amuzaj libroj kaj filmoj, ŝercoj. Humuro povas esti akre sarkasma, sed ne noce malica.

La vorto devenas el la latina "humor" (= humido), ĉar la antikvuloj kredis, ke la korpaj sukoj kaŭzas agrablan kaj malagrablan staton de la menso, do bonan kaj malbonan humoron.

Konataj estas la humuro de Mark Twain, la nigra humuro de Jonathan Swift, la angla humuro, la humuro de la gabrovanoj, ktp.

Enhavo

[redakti] Atentinda lingva noto

Atentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn.

[redakti] Nigra humuro

Oni nomas 'nigra humuro' tian humuron, kiu baziĝas sur normale neridindaj faktoj aŭ situacioj, kiel morto, malsano, senlaboreco, labora ekspluatado, misfortuno ktp. Se ĝi ne malrespektas kruele aliajn personojn (kiel en la okazo de rasismajmasklismaj ŝercoj), nigra humuro povas esti eĉ tre bona maniero psike sin defendi kontraŭ deprimiĝo, depresio kaj eventuale ankaŭ sinmortigo.

Ekzemple, en la kebekia filmo "La barbaraj invadoj", de Denys Arcand, la ĉefrolulo, malsana je kancero, kuŝante sur la lito de hospitala skanilo diras al sia filo:

"Sur skanon kristnaske, en tombon paske" (france: "Noël au scanner, Pâques au cimetière")

[redakti] Festivaloj

[redakti] Komparu kun

humoro, spritaĵo, rido, ŝerco, ironio, satiro, moko, parodio, karikaturo, ciniko

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://humurino.retejo.info/
Ekstera ligilo  http://hjem.get2net.dk/mathias/humorist.htm
Ekstera ligilo  http://hjem.get2net.dk/jegu/Filosofi.htm
Ekstera ligilo  http://www.humorlinks.com
Ekstera ligilo  http://www.eeggs.com
Ekstera ligilo  http://www.packmass.com
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj