Hundofekaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hundofekaĵo estas la ekskremento de hundoj, kiu kaŭzas en multaj urboj akrajn disputojn.

La hundotenado en la urboj evoluis al socia problemo pro la poluado de trotuaroj kaj stratoj. La eligitaj ekskrementoj de la hundoj kiel fekaĵo kaj urino sur la trotuaroj, promenejoj, parkoj povas kaŭzi ne nur ĉagrenon sed ankaŭ infekton. La hundofekaĵo (kaj aliaj enurbaj bestaj fekaĵoj, kiel tiu de kolombo) povas esti infektaj fontoj de salmoneloj, hundovermoj, hokvermoj kaj platvermoj. Ili povas kaŭzi diversajn okulajn, hepatajn, pulmajn kaj cerbajn malsanojn.

La hundofeko ofte diseriĝas post sekiĝo (per dispremo, dispaŝo) kaj iĝas pulvoro. La aŭtoj, vento, paŝado venigas la pulvorojn en la aeron, kiun oni enspiras.

La hundofekaĵo ofte naŭzas eksterlandajn turistojn, vizitantajn la internajn urbopartojn de iu bela urbo. Tiel ilia malinterisiĝo pri la urbo pro la enesto de naŭzaĵoj povas kaŭzi ekonomiajn perdojn por la koncernaj urbo kaj lando.

Pro la infekta, ekonomia kaj pureca kaŭzoj, oni punas en diversaj landoj la mastrojn de la bestoj, kiuj forlasis fekaĵojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]