Hungaria Esperanto-Asocio

El Vikipedio
(Alidirektita el Hungara Esperanto-Asocio)
Saltu al: navigado, serĉo

La Hungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: MESZ, Magyarországi Eszperantó Szövetség) estis fondita en 1960, kiel la posteulo de la unua Hungaria Esperanto-asocio, fondita en 1902. – La asocio nomiĝis de 1960 ĝis 1991 kiel Magyar Eszperantó Szövetség ("Hungara...", anstataŭ "Hungaria...").

Enhavo

[redakti] antaŭuloj

La 18-an de septembro 1955 kadre de packunveno fondiĝis en Budapeŝto (placo Engels, nun placo Erzsébet) la Hungara Esperanto-Konsulta Komitato. Poste la nomo ŝanĝiĝis je Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (HEK). Oni elektis Julion Baghy prezidanto. En la Prezidantaro estis inter aliaj: Kolomano Kalocsay, Lajos Marton, Paŭlo Balkányi, Lajos Domokos. Ili ricevis diversajn postenojn. La ĉefajn organizajn laborojn faros Lajos Marton, kiel ĝenerala sekretario. HEK kunsidis ĉiumonate en la ĉefurbo.

En Hungario tiam jam funkciis multaj grupoj en Budapeŝto kaj en la provincaj urboj. HEK intencis helpi, gvidi, organizi la movadon. HEK eldonis sian modestan, multobligitan Bultenon, faritan per "stencila" metodo. La Estraro ne nur skribe, sed ankaŭ persone faris siajn kontaktojn kun la landa esperantistaro, kaj reprezentis ilin ĉe la hungaraj instancoj.

HEK funkciis ĝis septembro de 1960, kiam fondiĝis Hungara Esperanto-Asocio.

[redakti] Ĉefaj celoj

  • disvastigi Esperanton kiel internacian lingvon en Hungario, subteni ĝian aplikadon kaj uzadon, protekti la interesojn de la parolantoj;
  • protekti la lingvan egalrajtecon, batali kontraŭ lingva diskriminacio.

[redakti] Membroj

[redakti] Estraro

Kovrilpaĝo de Helena kaj Jozefo Mikulás: Esperanto - por ni, porinfana lernolibro de HEA

La 15-an de novembro 2008 la Asembleo de HEA elektis novajn prezidanton kaj estraron.

La nova prezidanto estas S-ro Imre SZABÓ.

La 29-an de marto kaj la 28-an de novembro la Asembleo de HEA elektis du novajn estraranojn.

La nunaj estraranoj estas:

  • S-ino Anna BARTEK,
  • S-ro József ESZÉNYI,
  • S-ro Ferenc HARNYOS,
  • S-ino Edit LINDWURM,
  • S-ro János NAGY,
  • S-ino Enikő ZENGŐ SEREGHYNÉ.

[redakti] Eldona agado de HEA

[redakti] Ligiloj


[redakti] Notoj kaj referencoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj