Hungara Fervojista Esperanto-Asocio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hungara Fervojista Esperanto-Asocio (HFEA) , landa asocio de IFEF

1. Hungaroj inter la unuaj pioniroj

En la jaro 1898 Lajos JAKAB, fervoja ĉefkontrolisto en Szeged, aperigis artikolojn pri Esperanto en la tiama hungara gazeto Vasuti lapok = "Fervojaj folioj", el kiuj la plej gravan prezentis "Hungara Fervojista Mondo" en 1980. Oni jam tiam aplikis similan devizon kiel estas la nuntempa de IFEF "LA RELOJ KUNLIGAS LANDOJN, ESPERANTO LA POPOLOJN".

Konciza historio de la Hungara Fervojista Esperanto Movado

Periodo 1896 - 1915

Estas historiaj faktoj, ke tuj post la apero de la Internacia Lingvo Esperanto ankau la hungaroj interesigis pri gi kaj sekvis la zamenhofa ideo. Oni komencis lerni la Internacian Lingvon, ec faris propagandon pri la Internacia Lingvo. Kelkaj hungaraj fervojistoj kaptis la eblecon lerni la lingvon kaj opiniis, ke pere de tio estos pli facila fari kontakton kun alilandaj kolegoj, ec gi povos farigi lingvo de la fervoja komunikado. La plej malnova, vaste konata kaj rekonata pioniro estis Lajos Jakab (1859-1929) en la sudorienta urbo Szeged, pli poste Budapest. Li estis ne nur la plej unua, entuziasma instruisto, propagandisto, sed li akcelis enkonduki gin en la ciutaga vivo. Lia nomo kaj logadreso troveblas inter la abonantoj de la tiama unusola Esperanto-revuo: Lingvo Internacia. En 1898 tre gravaj artikolo kaj informoj aperis en tiu revuo sub titolo „Pri Esperanto parolis”. Artikolo - sub la titolo „Mondlingvo ce la fervojoj” - emfazas la bezonon de neutrala Internacia Lingvo ce la europaj fervojoj kaj precipe en la Austra - Hungara Monarkio, pro gia „babilona” diverslingveco. Por tiu celo la verkisto s-ro Lajos Jakab rekomendis la lingvon Esperanto. Alia artikolo admonas la homojn konatigi kun tiu lingvo, ec donas necesajn konsilojn je la rimedoj por alproprigi gin. En alia numero de „Vasúti Lapok” aperis artikolserio de Lajos Jakab sub la titolo „La Zamenhofa Esperanto”, en kiu li konigis la gramatikon de la mondlingvo lau la unua gramatiko por hungaroj, verkita de Ábel Barabás. Lajos Jakab ne nur informis la fervojistaron pri la grava rolo de Esperanto, sed multflanke aktivis kiel internacie konata stenografisto. Jam dum lia vivo la bone konata kaj fama hungara „Granda Leksikono Révai” aperigis detalajn notojn pri li. Bedaurinde, la unua mondmilito interrompis ankau lian valoran aktivadon, kaj en jaro 1929 li mortis en Budapest. Oni disponigis por li honoran tombon en la budapesta panteono, en la t.n. „Kerepesi temető” (tombejo Kerepesi). Sen troigo la rezultohava laboro de la hungaraj fervojistaj esperantistoj, aliparte tiu de la hungaraj landaj Esperanto organizajoj dum longaj jaroj bazigis sur la faroj de nia karmemora kolego. Ili jam dekomence grave partoprenis la fondadon de la Hungarlanda Esperanto-Societo (HES-1911), kaj de la Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL 1913). Inter ili la plej elstaraj estis launome la sekvaj: Teodor Kovács fervoja inspektoro; (1879-1961), kiu instruis Esperanton jam antau la unua mondmilito en Fiume (nun Rijeka en Slovenio). Li verkis detalan historion de MÁV, gi aperis en”Almanako” en Vieno 1925. István Stojnics fervoja oficisto (1887-1963) akiris diplomon en la Fervoja Oficistokleriga Instituto Budapest, kaj dejoris ce la funkciservo de MÁV en diversaj fervojstacioj. Post la unua mondmilito li translokigis kaj repatrujigis al Jugoslavio. Entuziasme li partoprenis la fervojistan Esperanto-Movadon ec internacie. Mihály Zsámboky (1885-1957) laboris en la Budapesta Keleti-pályaudvar (Orienta Stacidomo) de MÁV. Poste li estis en la centro, kiam oni fondis la Fervojistan Sindikaton. Tie li okupigis pri pensiaj aferoj kaj multe agadis por la fervojista Esperanto-Movado. Dr-o Rezső Rajczy (1886 - 1920), fervoja oficisto estis lerta organizanto. Liaj verkoj ofte aperis en la revuo „Verda Standardo”. Li estis oficiala delegito, kaj bonsukcese prelegis en la 9a Universala Kongreso de Esperanto en (Bern 1911). Li havis gravajn rolojn ankau dum la unua Hungara Esperanto Kongreso en Budapest (1912). Li akiris, ke dum la kongreso kelkaj fervojistoj pritraktu fakajn aferojn. Tial oni tenas tiun ci kunvenon la unua fervojista kunveno en Hungario.

Periodo 1915 - 1962

Dum la unua mondmilito stagnis la movado, multaj fervojistaj esperantistoj devis soldatigi; el inter ili kelkaj militkaptigis, vundigis, ec mortis. En la militkaptejo Julio Baghy (1891-1967) organizis Esperanto-kursojn. Post liberigo ili korespondadis unu kun la alia. Tuj post la dolorigaj militaj jaroj en 1918 startis la gazeto „Hungara Esperantisto”, kiun redaktis kaj eldonis (gis 1924) nia kolego Péter Turzó (1870-1934), fervoja cefinspektoro en Szeged. En la faka revuo sub titolo „La Fervojisto” aperis raporto pri Esperanto-kurso ce la Regiona Fervojdirekcio en Szeged, gvidata de la kolego Emil Löbl (? - ?). La 21a Universala Kongreso de Esperanto estis elstara okazintajo en Budapest (1929); 1200 ceestanoj el 50 landoj partoprenis gin. La fervojistaj esperantistoj rezultohave kunlaboris kaj en LKK kaj en la dumkongresaj programoj. La hungara kolego Emil Löbl gvidis la dumkongresan fakan kunvenon de la tiam kunlaboranta Internacia Asocio de Esperantistoj Fervojistoj (IAEF). En j. 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto (en du vastaj volumoj, eldonita de Literatura Mondo Budapest). Gi estas valora trezoro, fonto de informoj pri la gis tiama Esperanto-Movado, ankau pri fakaj - ekzemple fervojistaj - agadoj. Ses hungaraj esperantistoj kunlaboris la redaktadon (Pál Balkányi, Imre Baranyai, György Karczag, d-ro Ferenc Szilágyi, d-ro József Takács, Lajos Totsche), krome kvin hungaroj verkis artikolojn (Julio Baghy, d-ro Miklós Bánó, Ferenc Csutak, László Halka, József Mihalik) au donis valorajn konsilojn, repektive donis koncizajn informojn pri 101 hungaraj esperantistaj aktivuloj. La dua mondmilito eksplodis en septembro de 1939, kaj post ties dolorigaj jaroj ankau en Hungario perdigis multaj pli fruaj rezultoj de Esperanto. Okaze de multaj homaj migradoj, de tago al tago oni sentis la mankon de la internacia lingvo, car oni kredis, ke la lingva kompreno alportas la komprenon ankau inter la diverslingvaj homoj. Pro tio, denove komencigis la reorganiza laboro de Esperanto-Movado. Lingvaj kursoj komencigis en la fervojaj nodoj, ankau en la cefurbo kaj ankau en aliaj urboj. Efektivigis la unua fervojista amika renkontigo en Orosháza (1946), kies motoro estis Lajos Korsós (1902-1990), kaj poste ciujare okazis renkontigoj escepte kiam en Hungario okazis la IFEF Kongreso. La renkontigoj ciam okazis varie en diversaj urboj, partoprenante gin hungaroj ec eksterlandanoj. La rekontigoj ciam havas laborkunsidon kaj interesan kultur-programon, fakan au plezurigan ekskurson. En la menciita grava laboro laudinde partoprenis Dr-o István Bácskai (1908-1996), ing László Boronkay (1907-1989), Lajos Ákos (1890-1978), Márton Hollai, Lajos Takács (1898-1963), Simon Csóra (1904-1968), Lajos Korsós (1902-1990), ktp. Dum la unua hungarlanda Esperanto-kongreso en 1946 okazis fervojista landa renkontigo, kiun partoprenis ec la vicdirektoro de la Regiona Fervojdirekcio de Budapest, kaj la reprezentanto de la Generaldirekcio de MÁV. Signifoplena, ec eksterordinare grava evento estis por nia faka movado, la - tiutempe apenau imagebla - ebleco: oficiale partopreni la 27an Universalan Kongreson de Esperanto en Bern (1947). D-ro István Bácskai gvidis la kvar-membran delegacion, en kiu partoprenis ankau la reprezentantoj de la tiutempe organizita Hungara Fervojista Sindikato. Cefa rezulto estis la rekta kontakto kun samideanoj el landoj de „trans la ferkurteno”, kaj cefe kun gvidpersonoj de la „naskiganta” IFEF, nome kun - nun jam karmemoraj - Jan Lok (?-1978), Walig Stapel (1897-1963), Harmen Hoen (?-?) kaj Otto Walder (1912-1988). Post la ripetitaj priparoloj estis decidita, ke ankau la hungaraj fervojistaj esperantistoj partoprenos la internacian fakan movadon kaj aligos al IFEF post la akiro de la konsento de la kompetentaj hungaraj autoritatoj. Post la dua mondmilito la unua internacia Esperanto renkontigo en Hungario estis Danubvala Esperanto Konferenco en 1948. La imponan programon - arangitan en la tielnomata „Verda Marmorsalonego” de la budapesta Parlamentejo - partoprenis fervojistaj esperantistoj el Austrio, Bulgario kaj Cehoslovakio. Dum la 33a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö (1948) pere de reprezentanto D-ro István Bácskai sukcesis realigi kontakton ankau kun la nordaj fervojistaj esperantistoj, post kiam pli frue jam gi okazis kun la okcidentaj landaj gekolegoj. En la kadro de la Hungara Esperanto Kongreso (urbo Gyula 1949) efektivigis fervojista renkontigo. Giaj partoprenantoj sukcesis pritrakti la laborplanon de hungaraj fervojistaj esperantistoj. La celo estis plifortigi la internacian lingvon inter la fervojistoj, formigi grupojn en la grandaj kaj gravaj fervojnodoj. La fervojista eperantistaro speciale festis kolektive la tiel nomatan „Fervojistan Tagon”. Dum jardekoj preskau ciujare unu semajnon antau la statlega „Fervojista tago” organizis kaj arangis dutagan renkontigon por la fervojistaj esperantistoj sub la nomo „Landa Amika Renkontigo”. Tiuj renkontigoj okazis kun abundaj kaj altnivelaj kulturaj kaj turismaj programoj. La estraro de la landa asocio laustatute ciujare arangas jaran kunsidon por la deputitoj de la fakgrupoj, kaj prezentas raporton pri la rezultoj, budgedo kaj formulas laborplanon. De la jaro 1950 la politika potenco bedaurinde malpermesis laagadon de la Esperanto-movado. En la jaro 1956 la politika situacio mildigis, kaj en Budapest oni sukcesis fondi organizajon, la „Hungara Esperanto-Konsilantaro”-n. Gia prezidanto farigis la mondkonata esperantista poeto-verkisto Julio Baghy (1891-1967) kaj denove komencis funkcii ankau fervojistaj esperantistaj grupoj, aperis multobligita periodajo „Verda Vojo” por informi fervojistajn esperantistojn. Tiun redaktis István Temesi kaj eldonis en la Fervoja Fiparejo de Miskolc. Post longa kaj persista laboro en 1956 oni sukcesis fondi memstaran fervojistan Esperanto Grupon en urbo Debrecen. En tiu granda laboro kiel fondintoj trovigis Lajos Takács fervoja inspektoro, tuj post la fondigo de IFEF li aligis al tiu kiel individua hungara membro , Ambrus Tóth (1899-1993), László Orgován (1911-?), József Mátyás (1923-1995), Lajos Szabó (?-?). Ekzemplodone kaj entuziasme ili organizis kaj gismorte partoprenis la enlandan kaj internacian poresperantan laboron. Post la fondigo de la fervojista Esperanto Grupo Debrecen, ce la fervojistoj rapide disvastigis Esperanto, kaj gia rezulto sekvis la fondigon de pluraj fervojistaj grupoj. En tiu organiza laboro multaj elstaris;. inter ili Béla Anka, D-ro Imre Pethes, János Jurányi (1900-1974), Lajos Dér (1910-1974), Szilárd Bálint (1909-1996), Lajos Korsós, István Temesi, István Pál, Ferenc Egry (1896-1985), Lajos Kapitány (1911-1988), Ferenc Nagy (?-1995) ktp. Malgrau tio, ke jam en la jaro 1898 kolego Lajos Jakab okupigis pri Esperanto kaj multaj fervojistoj farigis esperantistoj, formis, fondis esperantistajn grupojn, societojn, tamen la hungaraj fervojistaj esperantistoj ne havis propran organizajon, nur laulege ekde la jaro 1957, kiam la Kultura Ministerio aprobis estigi la „Hungara Esperanto Konsilantaro”-n (HEK), kaj en gia kadro la „Fervojista Sekcio”-n. Tiel ekde la jaro 1957 laulege funkcias la Fervojista Esperanto Movado en Hungario, dankante gin al la karmemora fondinto D-ro István Bácskai. Eksterordinare grava paso de nia faka movado estis la partopreno de la 9a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) en Rijeka (1957). La landa delegito, D-ro István Bácskai sukcesis restartigi la rektan internacian kontakton, kun la reelekita estraro de IFEF. En la jaro 1957 aperis la unua ekzemplero de la ilustrita kvaronjara faka revuo la Hungara Fervojista Mondo HFM), ec nuntempe gi regule aperas. La fondinto kaj responda eldonanto, respektive redaktoro estis D-ro István Bácskai. En la redaktado sekvis lin Simon Csóra (1904-1968), Pál Kistek (1920-1993), Ferenc Phersy la juna, János Patay, kaj dipl. Ing. István Gulyás. En 1984 Ing. István Gulyás transprenis la respondecan redaktadon. De la jaro1959 Pál Kristek estis la redaktoro de HFM. Krome li diligente partoprenis kaj organizis en-, kaj eksterlandajn Esperanto-arangajojn. Post ok jaroj li abdikis pri siaj funkcioj pro la grava malsano de lia edzino, sed post la morto de la edzino li denove aktivigis gismorte. D-ro Imre Ferenczy estas elstara individuo de la fervojista Espranto-Movado, kiu komencis labori jam kiel juna kuracisto. Li solvis multajn taskojn sur la tereno de la enlanda kaj internacia Esperanto-Movado. Nun li estas la prezidanto, de la Universala Medicina Esperanto Asocio (UMEA), kaj gvidanto de la radioamatora sekcio de la fervojistoj, krome delonge li estas la estrarano de nia hungara organizajo. Kelkaj internacie famaj esperantistoj nefervojistaj kontribuis al la faka laboro. Inter ili oni nepre devas mencii la proferosojn Alfonz Pechan [1902-1994] kaj D-ro Ferenc Jáki per gvido de lingvokursoj, ekzameni kursantojn, per verkado de artikoloj por HFM, lingva reviziado de HFM, ec per valoraj prelegoj (krom ili ankau Lajos Kökény [1897-1985], D-ro István Szerdahelyi [1924-1987], Éva Farkas/Tatár kaj aliaj) en fervojistaj kluboj. Dum la kvindekaj jaroj, la hungara fervojista Esperanto-movado rapide disvastigis, de tempo al tempo havis sufican forton, rezultojn kaj akiris reputacion en- kaj eksterlande. Pro tio alvenis tempo organizi IFEF Kongreson ankau en Hungario. La kolego Simon Csóra estis unu el la plej aktivaj esperantistoj, redaktoro de Hungara Fervojista Mondo, komitatano de HEA, kursgvidanto, dum longaj jaroj motoro de nia movado, entuziasma propagandisto de Esperanto. Por inviti la IFEF Kongreson al Hungario, tri-membra delegitaro (D-ro István Bácskai, Béla Anka, D-ro Imre Pethes) vojagis partopreni la 12an IFEF Kongreson en Helsinki, kaj - havante la bezonatan oficialan permeson kaj registaran skriban invitleteron - invitis la 14an IFEF Kongreson, organizi por jaro 1962 en Budapest. Ili prezentis koloran filmon pri la Hungara Pionirfervojo kun klariga teksto en Esperanto. La invito unuanime estis akceptita. En la jaro 1961 la klarigoj de la oficiala fervoja horarlibro krom kelkaj fremdlandaj lingvoj aperis en Esperanto gis la jaro 2003.

Periodo 1962 - 1982

En la jaro 1962 inter la 5a kaj 11a de majo okazis la 14a IEF Kongreso en Budapest. La Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj la helpantoj havis grandan zorgon kaj neimageble multan laboron, car la kongreso - lau la sentenco de IFEF estraro - estis planita por 500 - 600 partoprenantoj, sed fakte aligis 1061 (!) el 20 landoj; kaj partoprenis gin 1004 esperantistoj el 17 landoj. La cefprotektanto estis István Kossa (1904-1966), la ministro de trafiko kaj posto (jam antaue delonge esperantisto); pliaj protektantoj estis: la Fervojista Sindikato, Generala Direkcio de MÁV, pluraj Regionaj Direkcioj. LKK konsistis el la sekvaj: D-ro István Bácskai (prezidanto), D-ro Imre Pethes (sekretario), Simon Csóra (Cora; cicerono), Lajos Kapitány (vicprezidanto), D-ro András Tarnay, Béla Anka, Pál Garamszegi (1909-1990), Szilárd Bálint (1990-1995) respondeculoj kun konkretaj taskoj. Okaze de la Kongreso, jam ce la landlimo esperantistaj helpantoj akceptis la trajne alvenantajn kongresanojn por helpi, informi ilin pri la aktualaj novajoj kaj farontajoj. Per lautparoliloj oni esperantlingve bonvenigis la alvenintajn kongresanojn ce landlimaj kaj budapestaj stacidomoj. Kaj la landlimaj kaj la budapestaj stacidomoj, respektive la impona, novkonstruita kongresejo kaj la fervojaj oficejoj estis ornamitaj, dekoraciitaj per la kongresa emblemo, hungaraj kaj esperantaj flagoj, kun aktualaj sloganoj: „La reloj kunligas la landojn, Esperanto la popolojn”; „Per Esperanto por paco”; „Esperanto estas simpla, bela, aktuala, moderna lingvo por moderna homo”. La alvenintaj kongresanoj ricevis rican kongresan pakajon enhavante, la kongresan dokumentaron, prospektojn, kongresan libron, tekston de fakprelego, informojn pri la kongresaj arangoj, gramafon-diskon (Himno de Esperanto, orkestra muziko, hungaraj popolkantoj esperantlingve), porokazan postmarkon kaj ceterajn memorajojn pri Hungario. Aperis porokaza postkarto, surloke funkciis postoficejo uzanta specialan stampilon. Ciu kongresano ricevis senpagan vojagbileton por tutlanda reto de MÁV (validan por la 1-a klaso), ec gi validis por ciuspecaj urbaj publikaj veturiloj (krom taksio). Elstara programo de la Kongreso estis la Amika Renkontigo por la junularo, kiam estis elektita la Internacia Komitato de Junuloj por helpi, organizi la venontajn junularajn arangajojn, agadojn. Gia prezidanto farigis D-ro Imre Ferenczy, liaj kunlaborantoj József Cziboly, István Gulyás kaj Lajos Csonka (1928-2006). La kongresanoj amase partoprenis la laborkunsidojn. Tiuj okazis kun granda interesigo, same la fakprelego sub titolo „Evoluo de longrelaj kaj senbracaj trakoj en Hungario". Dum la solena fermo la prezidanto de IFEF aludante al sia malferma festparolo akcentis: „Nun venis por mi la plej malfacila momento de la tuta kongreso: por fermi la gis nun plej grandnombran, bonsukcesan IFEF-kongreson, kaj en la nomo de la partoprenantoj esprimi varmkorajn dankojn al ciuj, kiuj laboris por la kongreso kaj helpis, apogis gian sukceson”. Li konstatis, tiu kongreso farigis „Kongreso de la entuziasmo”. La 14a Kongreso de IFEF donis novan energion al la hungaraj fervojistaj esperantistoj, kiu en-, kaj eksterlande efektivigis multan laboron kaj ricevis honorojn. Inter la 1965-1980-aj jaroj HEA laueble ciujare arangis simpozion en urbo Gyula sub la nomo „Somera Esperanto-Universitato”. Multaj interesigantoj partoprenis gin ec el eksterlandoj, ja altkvalifikaj eminentaj esperantistoj, universitataj profesoroj prelegis, inter ili ankau kelkaj hungaraj fervojistaj esperantistoj. La asembleo de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) por la 1963-1965jara periodo elektis al si cefsekretario nian kolegon Lajos Kapitány, fervoja ingeniero. Li bonege plenumis tiun taskon kaj akiris grandan reputacion al hungaraj fervojistaj esperantistoj. Tiutempe en Budapest ekfunkciis speciala fervojista Esperanto-Klubo. Dum longaj jardekoj gi estis fama ec eksterlande, ja gi daure havis altnivelajn programojn, altrangaj personoj prelegis, ekz. D-ro Kálmán Kalocsay (1891-1976), Julio Baghy, Lajos Kökény (1897-1985), Alfonz Pechan (1902-1994), krome multaj eksterlandaj famuloj, ekz. W. Bormann el Germanio, Petro Poliscuk (?-?) el Uzbegio, ec la prezidanto de UEA Ivo Lapenna (1909-1987), generala sekretario de UEA D-rino Flóra Szabó-Felső, kaj multaj ceteraj. Ciusemajne 60-100 interesigantoj vizitis la klubon. La Klubo havas rican, c. 1200 voluman bibliotekon kun valoraj literaturaj, historiaj, lingvaj kaj ceteraj verkoj. La fervojistaj esperantistaj grupoj tre aktive laboris. D-ro Mihály Szegedi (1925-2000) multe helpis, antauenigis la propagandon pri Esperanto per arangoj de altnivelaj ekspozicioj dise en la lando (Budapest, Balatonfüred, Győr, Kiskunhalas, Miskolc, Pécs Szeged, Szolnok, Szombathely, Tatabánya ktp.). Tamen lia plej grava labortereno estis la terminara laboro, li direktis la hungaran subkomisionon de IFEF. La hungara terminara grupo ciam prenis al si la plej grandan taskon kaj ciam akurate, je la fiksita limdato plenumis la taskojn, ec plurfoje transprenis taskojn de aliaj membrolandoj. En la Fervojista Esperanto-Movado en tiu periodo aperis János Patay, kiu senlace laboris kiel sekretario de nia sekcio (dum 25 jaroj), redaktoro de HFM (dum ok jaroj), komitatano de IFEF (dum 15 jaroj). Li gvidis multajn lingvokursojn, prelegis en multaj kluboj, verkis artikolojn, kaze de arangajoj li ofte ciceronis. La fervojistaj esperantistoj ciam povis kaj ankorau povas trovi lin se ie, iam, ion oni devas labori. Intertempe kreskis la nombroj de la grupoj je pli ol 20, kaj la Fervojista Fako de Hungara Esperanto Asocio (HEA) igis la plej granda kun mil membroj, sed ne nur nombre, ec aktive. Por akceli la movadan laboron kaj plialtigi la rezultojn dise en la lando, la estraro de la Fervojista Fako de HEA kunlabore kun la Fervojista Sindikato, ekde jaro 1969 dum multaj jaroj arangis t.n. pliperfektigan kurson por la aktivuloj de esperanto-grupoj, ec ne nur por fervojistoj, sed ankau tiuj de nefervojistaj grupoj. Tiuj okazis en fervojaj cebalatonaj ripozejoj de Zánka, Balatonkenese, krome en loko Gárdony; kaj dauris unu semajnon. La temoj estis: movadaj labormetodoj, movadhistorio, pliperfektigo en lingvoscio, pliprecizigi la movad-financajn farendajojn, intersangi la labormetodojn. En ciu temo prelegis eminentaj fakaj gvidantoj de la landa movado, kion ciam sekvis konsultado. En jaro 1968 la jarkunsido de nia organizajo elektis Szilárd Bálint kiel dua komitatano de la landa asocio ce IFEF. Cetere li estis vaste konata prezidanto de la fervojista Esperanto grupo ce la Regiona Fervojdirekcio de MÁV en Budapest, li gvidis multajn lingvokursojn, organizis turismajn grupojn al eksterlandoj; verkis multajn artikolojn, ec aktive kunredaktis la revuon de HEA „Hungara Vivo”. En la terminara laboro de IFEF ankau la hungaroj partoprenis. En la jaro 1968 jam sukcesis eldoni la postforman Fervojan terminareton kun konciza gramatiko (en variantoj hungara-Esperanto kaj Esperanto-hungara, en mil ekzempleroj). La hungara terminara grupo dekomence partoprenis ankau la internacian terminaran laboron de IFEF por traduki la seslingvan UIC leksikonon (UIC = Union Internacionale de Chemins de fer - Internacia Fervoja Unio). Cetere tiu laboro seninterrompe dauras, nuntempe jam gi estas dekunu lingva (inter ili ankau en Esperanto) kaj aperadas lau la plej moderna sistemo per disko CD-ROM. Nepre estas menciinda la unika entrepreno de D-ro István Bácskai kaj Sarolta (karesnome: Sári) Fülöp (? - ?) por finredakti kaj tajpe pretigi notojn de Komerca Vortaro kun var-nomaro Hungara-Esperanto verkite de profesoro Károly Endre (1885-1969). Gi enhavas trezoron de fakaj terminoj por komercistoj kaj transportistoj sur 2400 tajpitaj pagoj. Unu kompleta kopio de tiu estas transdonita al IFEF estraro. La landa asocio havas hungaran sekcion de Terminara Komisiono de IFEF, kiu seninterrompe kunlaboris kun tiu de IFEF. Li okupigis pri la taskoj, ricevitaj de Terminrara Komisiono de IFEF. La dua eldono de RailLexic CD-ROM pri „Fervoja Terminaro en Esperanto” estas tradukita al Esperanto/13 naciaj lingvoj kaj inverse. Pere de HFEA MÁV eldonis gian libroforman varianton. La klariga teksto de la 16-voluma Telefonlibro de la Hungara Telekomunikada AS aperas ankau en Esperanto krom ceteraj fremdaj lingvoj. Nian rezultohavan kunlaboron kun IFEF pruvis la elekto en Avignon (1969) kaj la reelekto en Tarragona (1974) de d-ro István Bácskai kiel komitatano de UEA (Universala Esperanto-Asocio komitatano „A” por IFEF). En tiu funkcio D-ro Ferenc Phersy sekvis lin (1976) sed pro lia grava malsano ekde 1980 dipl. Ing István Gulyás transprenis de li tiun respondoplenan kaj honorigan postenon. La fervojista sekcio ciujare organizis kaj arangis landan amikan renkontigon kun altnivelaj programoj. Intertempe ankau nefervojistoj, ec kelkaj eksterlandanoj partoprenis gin kun familianoj. La nombro de la partoprenantoj varias inter 50-200. Dekomence ciujare okazas laborkunsidoj; la estraro raportas al la delegitoj de la fakgrupoj pri la faritaj laboroj, rezultoj, movadaj problemoj, budgeto, laborplano. La laborplano harmonias kun tiuj de HEA, IFEF kaj UEA. Vidante la forton de la movado - la delegitoj proponis inviti la IFEF Kongreson al Hungario. Károly Rödönyi (1902-1995), ministro de trafiko kaj posto - pli frue li estis la generaldirektoro de MÁV, prezidanto de UIC - ciam estis helpema subtenanto de Esperanto. En Maribor (1971) li estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de IFEF.

Periodo 1982 - 2000

La jaro 1982 estis granda kaj grava mejlostono de la hungara fervojista Esperanto-movada historio, car post dudek jaroj de la bonsukcesa 14a IFEF Kongreso la hungaraj fervojistoj ricevis la honoran taskon, organizi kaj arangi IFEF Kongreson en Hungario. Largskale tre preciza preparlaboro anticipis la kongreson. LKK estigis intensajn lingvokursojn por la helpantoj kaj kunlaborantoj por klerigi ilin je perfekta lingvoscio, perfekte labori sur ciu tereno de la kongreso. Tiutempe proksimume 40 organizantoj, kunlaborantoj, helpantoj faris supergradan statan ekzamenon pri Esperanto, kompletigitan kun fervoja fako. La 34a IFEF Kongreso okazis inter la 2a kaj la 8a de majo, en la cebalatona fama kuracloko Balatonfüred. La kongreso rezidis en la plej moderna kaj belega Instrua Centro de la Landa Konsilantaro de Sindikatoj (SZOT Szakszervezetek Országos Tanácsa). Speciala honoro estis por la kongreso, ke la konstruajo mem komencis funkcii per la arango de tiu ci kongreso. La estraranoj de IFEF kaj honoraj membroj kun familianoj jam pli frue alvenis, car la estraro de SZOT invitis ilin al la ceftribuno spektakli la majan marson de milionoj da hungaroj. Post la parado la honorigitaj gastoj per aparta buso vojagis al la kongresurbo. La estraro de IFEF, la komitatanoj de IFEF kaj la plej rezulte laborantaj eksterlandaj movadanoj ricevis senpagan fervojbileton de MÁV. La kongresanoj veturis al Balatonfüred per speciala trajno, konsistanta el elegantaj, 1-a klasaj vagonoj, respektive per specialaj autobusoj inter la stacidomo kaj kongresejo. La kongresanoj sen tumulto tre rapide povis okupi la hotelcambron, rezulte de la lerta oganizo de LKK malgrau tio, ke la nombro de la partoprenantoj estis 605 el 23 landoj. LKK enkondukis specialan iniciaton: propagandocele unu junulo (sub 30 jaroj) de ciu lando senpage partoprenis la tutan kongreson (inkluzive tranoktadon, provizadon, ekskursojn), por allogi junulojn al la movado. La programoj de la kongreso okazis lauplane, cio estis bone arangita, pro tio en la solena fermo la prezidanto de IFEF povis konstati: „La sukcesinta kongreso meritis la titolon: Kongreso de bonkoreco”. Per plantado de memorarbo (nome tiliido, en la parko de la kongresejo) oni finis la kongreson. Dum la 47-a kongreso en 1982 D-ro Erwin Semmelrath, reprezentanto de FISAIC parolis pri la ekzemplodona agado de D-ro Bácskai, kaj transdonis al li la plej altan honorigon de FISAIC: la oran medalon. Li estis honorigita per pluraj altaj distingoj: en la jaro 1973 li ricevis la distingon Ora medalo por Sindikata Laboro, en 1976 li farigis Honora Membro de IFEF, en 1989 li ricevis la plej altan distingon de HEA „Pro Esperanto”, li estis Honora Membro de UEA, Honora prezidanto de HEA, Honora prezidanto de la fervojista Fako de HEA. Tiu ci kongreso donis utilajn spertojn por ke la fervojistaj esprantistoj grandparte kontribuu al la sukceso de la sekvajara, 68a Universala Kongreso de Esperanto en Budapest. István Gulyás havis gvidan rolon kiel prezidanto de LKK kaj de la 34a IFK (1982, Balatonfüred), kaj de la 47a IFK (1985, Pécs). La membraro elektis lin prezidanto de la Fervojista Fako de Hungara Esperanto-Asocio (1985), pli frue li estis vicprezidanto de tiu. Li estigis komitatano „A” de UEA por IFEF (1980), poste, paralele IFEF-Komitato en 1988 elektis lin vicprezidanto de IFEF. Ekde 1975 li gvidas la internaciajn kontaktojn en la Fervojista Fako de HEA. En pluraj jaroj li estis ponto inter UIC (Union Internacionale des Chemins de fer - Inernacia Fervoja Unio) kaj IFEF en la terminara laboro. D-ro József Halász dum multaj jaroj gvidis la Fakan Komisionon de IFEF, kaj direktis la laboron de la hungara fervoja fakterminaro de IFEF. La fervojista fako de HEA havas la meriton por ekfunkciigi la Hungaran Sekcion de FISAIC (Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots - Internacia Fervojista Federacio por Kulturo kaj Libertempo). Dum longaj jaroj nia landa organizajo sole estis Hungarlanda Sekcio de FISAIC, sed per nia interveno pli poste jam ok hungaraj fervojistaj organizajoj aligis al FISAIC. Je la efiko de ambau kongresoj (IFK kaj UEA) kaj la landa kaj la fervojista Esperanto-Movado vigligis en Hungario, la membronombro stabiligis, kreskis la kunlaboremo en la internacia movado. Krom la fervojista fako la landa Esperanto-organizajo havis ec ceterajn fakajn sekciojn. Inter ili trovigis la Postista Sekcio. La 1989jara regimsango tutlande portis generalan ekonomian dekadencon, kio ciam pli negative efikis je la movada vivo, ja rezultis malkreskon de la membraro. Pro tio en la jaro 1991 la Postista Sekcio de HEA unuigis kun la Fervojista Sekcio Nia landa organizajo plurfoje donis hejmon al IFEF-estraro (en Budapest dufoje, Győr, Pécs, Sopron, Mezőkövesd unu-unufoje) por arangi estrarkunsidon inkluzive ec kulturan au turisman programon post kiam, nia prezidanto ing. István Gulyás farigis estrarano de IFEF. Post la refondigo de la Rumana Fervojista Esperanto-Asocio la landa organizajo kontribuis al ilia plifirmigo per per valoraj konsiloj kaj donaco de lernolibroj. Malgrau la malfacilajoj la fakgrupoj havas multajn internaciajn kontaktojn kaj aktivan klubvivon. Multaj fakgrupoj estigis gemelajn kontaktojn kun eksterlandaj grupoj, kaj ili reciproke vizitas unu la alian, ili rezulte kunlaboras je prospero. En tiu ci rilato elstaras la grupo de Tata. La regimsango (1989) kreis novan legon pri la societoj. Lau tiu lego ekde la jaro 1996 ankau nia oranizajo transformigis, kaj funkcias jure memstara asocio sub la nomo „Hungara Fervojista Esperanto Asocio” (HFEA) por ke nia organizajo transvivu la intertempe aperintan ekonomian krizon. Tamen nia asocio kiel sendependa de HEA kunlaboras kun HEA, ec ni fiksis la kunlaboron per „Kunlabora kontrakto”. Post la organiza transformigo nia asocio laboras kun sama entuziasmo kiel antaue. Sed bedaurinde la nombroj de la asocio malkreskis - same kiel en aliaj landoj - mankas la junuloj. La landa organizajo tre aktive kaj rezulte partoprenas en la internacia laboro. Tion pruvas la honoro de IFEF, ja gi komisiis nian organizajon arangi la 1995-jaran Kongreson de IFEF. Post dujara tre preciza preparlaboro inter la 20a kaj la 26a de majo 1995 okazis la 47a Internacia Fervojista Kongreso en la historia urbo Pécs, kies motoro estis la geedza paro Moró. La Kongreson sekvis postkongreso (inter la 27a kaj la 30a de majo) en urboj Kecskemét, Budapest, Szentendre, Visegrád. Originale la organizantoj volis alkroci la 47an IFK-on al la 1100-jara jubileo de la patrujokupo de la hungaroj en 1996, sed pro la manko de anonco por 1995, ni rezignis pri la originala plano kaj entreprenis tiun efektivigi en la jaro 1995. Dum la Kongreso okazis komitatkunsidoj; sep interesaj fakprelegoj. La titolo de la cefa fakprelego estis: „La evoluo de la hungara trafiko gis la 1100-jara datreveno de la patrujokupado” - fare de D-ro József Halász. La temo estis aktuala en Hungario, ec flanke de kongresanoj. Dum la interesa, atendita programero sub titolo „movadaj aferoj” la partoprenintoj interalie ricevis utilajn informojn pri la lingva aplikado en fakaj aferoj, pri la uzado de komputiloj, propagando de Esperanto. Tiuj estas bone uzeblaj dum kaj en la sekvontaj agadoj. En la radiostacio de fervojistaj radioamatoroj grandsukcese kolektis 4000 kontaktojn dise el la mondo. Multaj kongresanoj gojis al la filatelaj novajoj kaj porokaza postostampado. Dum la solena fermo la IFEF- prezidanto konstatis, ke la Kongreso plenumis sian celon, kaj gi farigis: „Kongreso de la komprenemo”!

Periodo 2000 -

Konsidere je la „Kampanjo 2000” ni ekiras antauen por venki la malfacilajojn, efektivigi la zamenhofan ideon, ene de gi la celdifinojn de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kaj per la disvastigado de internaciaj amikecoj, helpi la evoluon de la tutmonda daura, firma paco. La 21a jarcento kaj la miljara jubilea jaro de Hungario portis multan interesajon kaj taskon por HFEA kaj ankau por la fervojistaj esperantistoj. Unue la plej grava estis organizi la 52an IFEF kongreson en jaro 2000 en Budapest. Tiu honora kaj grava tasko estis bonega ebleco por evoluigi, prosperigi la movadan vivon kaj prilabori specialan laborplanon por la aktuala jaro. La asembleo konstatis, ke la asocio malgrau multaj generalaj problemoj atingis rezultojn; unuanime akceptis la raportojn kaj la laborplanon. La asembleo kun granda interesigo auskultis la raporton de LKK (konsistante el: István Gulyás prezidanto, Mária Balogh kasistino, Alfonz Moró vicprezidanto, János Patay sekretario, D-ro József Halász respondulo de fakaj aferoj) pri la prepara laboro de la 52a IFEF Kongreso, unuanime akceptis la koncernan laborplanon; firmigis la sloganon de la kongreso: „Europo bezonas fervojon”. La aktivuloj de HFEA, ciuj movadanoj klopodis helpi al LKK por la sukceso. En tiu ci kongreso János Patay estis honorita per distingo „Honora membro de IFEF”. Krom la generalaj taskoj, dum la 2003jara asembleo traktis la preparlaboron de la 56-a IFEF-Kongreso arangota komune kun la austraj gekolegoj. La asembleo akceptis la proponitajn membrojn de LKK kaj la laborplanon de tiu IFK. La 56a IEF-Kongreso okazis en la Europa-premia urbo Sopron en j. 2004. Elstaraj okazintajoj de la Kongreso estis: Gábor Pál, la gvidanto de VOKE (la hungarlanda sekcio de FISAIC) farigis „Honora Membro de IFEF”, La partoprenantoj vizitis la lokon de iama Paneuropa Pikniko”, kie en jaro 1989 la hungaroj malfermis la landlimon, kaj 10-15 mil personoj - interalie multaj civitanoj de la tiama GDR - povis libere povis trapasi la landlimon al Austrio, Ja, en la historio de IFEF unuafoje arangis kongreson du landaj IFEF-sekcioj, ankau la nacia vespero estis dulanda, vere internacia. El la raportoj de landaj sekcioj oni konstatis, ke la averga ago de la membraro altigas, kaj ciam pli multe da junuloj mankas el la movado. La IFEF-estraro kvalifikis la 56an IFEF-Kongreson: „Kongreso de la Amikeco”. Sajnas, la kongreso denove havis bonan efikon en la hejmlanda Esperantista agado. La 2004a jara asembleo de HFEA konstatis, ke la membroj, grupoj, prezidantaro de HFEA plenumis la taskojn, rezulthave agadis por la celoj de la movado. La asembleo konstatis, ke la organizajoj portis rekonon por la asocio. La taksado konstatis, ke inter la senlace laborintaj membroj elstaris: István Gulyás, Alfonz Moró, János Patay, József Cziboly, D-ro Imre Ferenczy, D-ro József Halász, Mária Balogh, Ferenc Phersy, D-ro Imre Pethes, geedzparo Kapcsándi. Kelkaj membroj de HFEA de pli jardekoj havas gravajn postenojn ce diversaj Esperanto-asocioj: István Gulyás (vicprez. de IFEF, komitatano „A” por IFEF ce UEA), D-ro Imre Ferenczy (prezidanto de UMEA, gvidanto de fervojistaj radioamartoroj), D-ro Imre Pethes (prezidanto de MEM). La prezidantaro de HFEA gis la lasta tempo havis bonan kontakton kun la superaj fakaj estroj de MÁV. Lastatempe la Sindikato de Fervojistoj de tempo al tempo pli neglektis la fervojistan Esperanto-Movadon, fine gi tute cesigis la interkontakton. Pro tio nia asocio sercis novan vojon kaj kreis striktan kunlaboron kun la Landa Kultura kaj Libertempa Asocio de Fervojistoj en Hungario (VOKE), nome landa sekcio de FISAIC. Nia Landa Asocio ricevas multajn moralajn kaj financajn helpojn, subtenojn de VOKE. Nia Landa Asocio havas bonan kontakton kun Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Mondpaca Esperantista Movado (MEM), Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA), „Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay”, kies celo estas vivteni la memoron de Kalocsay konigi kaj disvastigi liajn medicinajn kaj literaturajn agadojn; aperigi liajn postrestitajn manuskriptojn, helpi interesitojn per informoj, dokumentoj, zorgadi pri liaj memorajoj. Konsidere je la „Kampanjo 2000” HFEA iris antauen por venki la malfacilajojn, efektivigi la Zamenhofan ideon, ene de gi la celdifinojn de IFEF, kaj per la disvastigo de internaciaj amikecoj, helpi la evoluon de la tutmonda daura firma paco. La hungara fervojista Esperanto-movado dekomence entenas neimageble multan laboron, grandajn rezultojn kaj ankau fiaskojn. Oni ne povas denombri konatajn kaj nekonatajn „soldatojn” de la movado, kiuj senlace, altruisme konstruis, evoluigis la movadon, kreis la rezultojn dum la menciitaj jaroj. En jaro 1996 okazis la plej granda doloro por nia enlanda kaj internacia movado, car je la 23an de januaro 1996 mortis la motoro de nia fervojista Esperanto-Movado - ec unu de la tuta Esperanto Movado - D-ro István Bácskai (Ocjo Pista), la fondinto de la postmilita hungara Fervojista Esperanto Movado, la fondinto de nia faka revuo Hungara Fervojista Mondo (HFM), kio seninterrompe aperas kvaronjare kun bela eksterajo kaj nivela enhavo, altnivelaj fakaj, kulturaj movadaj kaj ceteraj artikoloj. En la jaro 1997 krom la hungaraj fervojistaj esperantistoj multaj legantoj de HFM prirememoris la 40an jaran datrevenon de la revuo, kaj okaze de tiu jubileo HFEA arangis festan jarkunsidon. Okaze de tiu jubileo la vivantaj ses fondintaj membroj ricevis honordiplomon, estis eldonita katalogo de HFM pri giaj 40 jaroj. Dank’ al la senlaca agado de fervojista esperantistaro iom progresas la membronombro de HFEA gis la fino de la jaro 1999, inter ili trovigas ankau junuloj (sub 30 jarago); renovigis la fakgrupo en Szombathely. Nuntempe funkcias 11 fakgrupoj. Inter ili Kiskunhalas/Kelebia, Miskolc kaj Tata daure elstaras per siaj altaj rezultoj. De jaro al jaro la fakgrupoj arangas lingvokursojn, la nombro de la auskultantoj varias jare inter 70 - 120 personoj.

La Hungara Fervojista Esperanto-Asocio en sia jarkunsido ciujare formulas jaran laborplanon, en kiu gi difinas la plej gravajn taskojn, farendajojn. Inter ili estu menciata kelkaj jene: efektivigi la konkretajn taskojn de „Kampanjo 2000”, kreskigi la membronombron laueble per junuloj, altigi la nivelon de la lingvoscio de la membraro, regule aperigi nian fakan revuon HFM altnivele, vigligi la kluban vivon, propagandcele arangi ekspoziciojn, aperigi sciigojn pri la movada vivo al ekstera publiko per lokaj gazetoj, radio-kaj televid-stacioj, formigi kaj pli aktivigi la gemelurbajn kontaktojn enlande kaj internacie.

Niaj fakgrupoj bone kontaktas kaj kunlaboras kun la lokaj estroj de MÁV, ec kun ceteraj enlandaj kaj eksterlandaj fervojistaj Esperanto-fakgrupoj. Nia estraro ciam pretas akcepti bonintencajn kritikon. Klare ni vidas ankau niajn mankhavojn, kiuj direktas nian atenton al la pli preciza laboro. Tiel ni povas plej firme prepari nin por la morgau, se ni faros niajn ciutagajn taskojn per nia plena kapablo, sago kaj entuziasmo. Krom la generalaj jaraj taskoj okaze de la Kongreso estis kunvokita la asembleo - cetere kio laustatute ciujare okazas - de HFEA. La delegitoj de la fakgrupoj krom la kutimaj raportoj, el kiuj ili ricevas informojn pri la movadaj aferoj, antau-jara laboro de la estraro, fakgrupoj, financa budgeta situacio kaj pritraktas la formulitan laborplanon. Post la bonsukcesa kongreso, la movado renovigis, la movadanoj kun nova energio plenumis la agadon por la celdifinoj kaj ciutagaj taskoj. Por plenumi ci tiujn, la estraro de la asocio kun la fakgrupoj kaj movadanoj faris bonan kontakton kun IFEF akordigante al gia laborplano por jaroj 2002 - 2010. HFEA jam kelkjare havas rezultohavan kunlaboron kun la landa sekcio de FISAIC (Landa Kultura kaj Libertempa Asocio de Fervojistoj VOKE), nome, de kiu la asocio daure ricevas multflankan helpon. Sekve de la kunlaboro ni kune rememoris la 50-jaran datrevenon de FISAIC. HFEA havas rezultoplenan kontakton kun diversaj esperantistaj organizajoj. Tiel, kun la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), helpante gin, ke ekzistu unueca Esperanto-Movado en nia lando. HFEA havas rekonatajn daurajn kontaktojn - krom la efikaj personaj kunlaboroj - ec kun ceteraj internaciaj movadoj, organizajoj, ekzemple kun Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Mondpaca Esperantista Movado (MEM), Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA). La movadanoj de la asocio helpas la agadon de Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay, kies celo estas vivteni la memoron de Kalocsay. La membroj de HFEA regule partoprenas la kongresojn de IFEF kaj UEA, ec ciam informas nian tutan kolegaron pri iliaj kongresaj impresoj, spertoj kaj pri la aktualaj internaciaj movadaj aferoj. Jam delonge ekzistas kontaktoj - kiuj bone servas la komunan agadon, la amikigon havigi utilajn konojn - inter la Hungara kaj alilandaj IFEF sekcioj, regule vizitas reciproke unu la aliajn, landajn kongresojn, konferencojn, renkontigojn. La fakgrupoj de HFEA havas bonegajn kaj evoluantajn kontaktojn kun eksterlandaj fervojistaj fakgrupoj, same kolegoj kun kolegoj. Ekzistas gemelurbaj kontaktoj, renkontigoj, en kiuj havas elstarajn rezulton la fakgrupo de Tata kun nederlanda kaj germana urboj, kaj la fakgrupo Zalaegerszeg kun slovenaj urboj. La refondita fakgrupo en Szombathely regule partoprenas en la agado de ALP-ADRIA. La fakgrupo de Miskolc sub nomo „Miskolca Societo de Fervojistaj Esperantistoj” jam de multaj jaroj ciujare organizas karavanajn ekskursojn al diversaj landoj, bone servante la amikecon, interesigon kaj sferon de homoj. La postistaj esperantistoj - kiuj grupe apartenas al HFEA - kunlaboris por aperigi esperantlingvan informtekston de la enlandaj telefon-libroj; plurfoje ili verkis posto-fakajn artikolojn por HFM. La fakgrupoj havas utilajn kontaktojn kun la lokaj fevojistoj kaj aliaj stataj dejorejoj, iliaj estroj, kulturaj, sportaj grupoj, ec kun nefervojistaj esperantistaj grupoj. De jaro al jaro ili arangas lingvokursojn, la nombro de la auskultantoj varias jare cirkau 100 kursanoj. HFEA kaj la fakgrupoj klopodas propagandcele aperigi flugfoliojn kaj uzi ciujn eblecojn ce la lokaj gazetoj, televid- kaj radiostacioj. En tiu grava afero elstaras la fakgrupoj en Győr, Kiskunhalas, Zalaegerszeg, Miskolc kaj Tata. Fare de Germana Esperanto-Asocio estis fondita Esperanto Kleriga Centro en la urbo Herzberg (Germanio), kie la eksprezidanto de IFEF, Joachim Giessner vivis, kaj laboris. Ni fieras, ke en la centro de tiu laboras ec hungara instruistino. La menciita asembleo krom la taskoj de la kongreso, taksante la tutan agadon, determinis la sekvajn: • Venki la malfacilajojn, • efektivigi la sloganon de IFEF: „la reloj kunligas la landojn, Esperanto la popolojn”, • atingi la rezultojn de la ciutagaj taskoj de fervojistaj esperantistoj, • realigi la rekonon de Esperanto, • kreskigi la membronombron de HFEA, • helpi la rekonon de FISAIC, • efektivigi la celojn de la fervojista, generala esperantista kaj humanisma, paca movadoj, • pere de ili, helpi la evoluon de la homaro, la internacian amikigon, la daure firman pacon. Taksante tiujn, 51 elstaraj aktivuloj ricevis diversgradajn distingojn. Inter la distingitoj kelkaj ricevis du, ec pli distingojn. Estu permesata mencii kelkajn indikojn pri la distingoj sen la mencio de la koncernaj nomoj: „Pro Esperanto” entute dekunu membroj, „Honorinsigno de HEA” entute 41 membroj, „UMEA - premio” unu membro, „Zamenhof memormedalo” unu membro, „Pro Sindikata Laboro - ora grado” entute kvin membroj, „Pro Sindikata Laboro - argenta grado” unu membro, „Honorinsigno de MEM” kvar membroj, „Pro Internacia Paco”- n unu membro, „Pro Socialisma Kulturo”-n unu membroj, „Ora medalo de FISAIC”- on unu membro,, „Bronza Memormedalo”-n unu membro, „Homorinsigno de Esperanto Asocio de GDR” unu membro, „Honora Membro de IFEF” unu membro, „Honora Membro de UEA” unu membro. Bedaurinde inter ili jam pluraj ne vivas. Dum la pasintaj kvindek jaroj de HFEA ni rikoltis ne nur sukcesojn, sed ankau gravaj perdoj plagis nian movadon. El nia membraro proksimume cent mortis; inter ili multaj, kiuj estas granda perdo ne nur por la enlanda movado, ec internacie. Kun granda estimo ni klinas kapon antau la memoro de niaj mortintoj, pietate ni memoras pri ili kaj ni konservas ilian memoron. Sajnas, ke la agado de HFEA rezultohave formigos, la personaj vizitoj de la estraranoj ce la grupoj evoluigas la movadon.


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Magyar Vasutas Eszperantó Egyesület - Hungara Fervojista Esperanto-Asocio, Esperanto, hungare



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj