Hungara Heroldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-H

Hungara Heroldo. Gazeto movada, aperanta en Budapest, fondita en januaro 1928 de Lajos Kökény, kiu redaktis kaj eldonis ĝin ĝis decembro 1930. La programo de Hungara Heroldo en tiu unua periodo estis 1. Disvastigo de Esperanto 2. Kunlaboro de la Esperanto-Societoj. 3. Servo por la paco kaj progreso. 4. La eksterlanda konatigo de la hungara kulturo. 5. Akcelo de la hungara fremdultrafiko kaj de la Budapesta Internacia Foiro. 1928-30 aperis 28 kajeroj kun 360 paĝoj. De 1931 Hungara Heroldo aperas nur kvaronjare, ĝin eldonis HES. Redaktoro de 1931 ĝis oktobro 1932 Jozsef Miĥalik, de tiam doktoro J. Takacs. Formato 15x 23 cm.