Hungara Muzeo pri Metia Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara Muzeo pri Metia Arto
Iparművészeti Múzeum
museum of decorative arts
Lando Hungario vd
Situo Ferencváros
Adreso Üllői út 33-37.
Situanta sur Üllői út
Konstrustilo(j) Secesio • secesia arkitekturo vd
Arkitekto(j) Ödön Lechner • Gyula Pártos vd
Estiĝo 1896
Koordinatoj 47° 29′ 10″ N, 19° 4′ 6″ O (mapo)47.4861111119.06833333Koordinatoj: 47° 29′ 10″ N, 19° 4′ 6″ O (mapo)
Hungara Muzeo pri Metia Arto (Budapeŝto)
Hungara Muzeo pri Metia Arto (Budapeŝto)
DEC
Hungara Muzeo pri Metia Arto
Hungara Muzeo pri Metia Arto
Situo de Hungara Muzeo pri Metia Arto
Map
Hungara Muzeo pri Metia Arto
Parto de Ödön Lechner’s independent pre-modern architecture vd
Retpaĝo http://www.imm.hu/
vdr
La muzea konstruaĵo

La Hungara Muzeo pri Metia Arto (hungare Magyar Iparművészeti Múzeum) estas muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas artajn verkojn iam destinitajn por praktika ornama celo ("aplikata arto"). Ĝia hungara nomo laŭvorte signifas hungara industri-arta muzeo. La konstruaĵo estas historia monumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo estis fondita en 1873, kiam dum la Monda Ekspozicio en Vieno Hungario akiris, laŭ parlamenta decido el 1872, objektojn de aplikata arto je 50.000 forintoj. La unua ekspoziciejo por tiuj objektoj kaj pliaj akiraĵoj estis ŝtuparejo de la Hungara Nacia Galerio, poste la Malnova Galerio de Artoj. Propran konstruaĵon la muzeo ricevis en 1896; ĝin konstruis, pro gajno en konkurso, Ödön Lechner kaj Gyula Pártos. La inaŭguro okazis la daton 25-an de oktobro 1896. Dum la 2-a mondmilito kaj Hungara revolucio de 1956 la muzeo ricevis multe da pafoj. Interne trovis lokon ankaŭ Hungara Reĝa Desegnista Edukejo ĝis 1954.

En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ĝia biblioteko ampleksas 50.000 volumojn kaj troviĝas en la unua etaĝo.

Elektitaj membroj[redakti | redakti fonton]

La muzeo situas en la 9-a distrikto de Budapeŝto (Ferencváros (distrikto), strato Üllői 33–37).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]