Hungara Nacia Galerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara Nacia Galerio
Magyar Nemzeti Galéria
arta muzeo • nacia muzeo
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Adreso Szent György tér 2.
Estiĝo 1957
Koordinatoj 47° 29′ 46″ N, 19° 2′ 23″ O (mapo)47.496228319.0397733Koordinatoj: 47° 29′ 46″ N, 19° 2′ 23″ O (mapo)
Hungara Nacia Galerio (Budapeŝto)
Hungara Nacia Galerio (Budapeŝto)
DEC
Hungara Nacia Galerio
Hungara Nacia Galerio
Situo de Hungara Nacia Galerio
Map
Hungara Nacia Galerio
Retpaĝo http://www.mng.hu
vdr
Eldonaĵo pri Hungara Nacia Galerio; Budapeŝto, 1966

Hungara Nacia Galerio (hungare Magyar Nemzeti Galéria) estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ ĝin oni nomas Palaco de Fortikaĵo "Buda".

La konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis la reĝo IV. Béla, por defendi sin kontraŭ la eventula plua atako de tataroj. En 1255 jam staris tie fortikaĵo, cirkaŭigita per muroj, defendanta ankaŭ la domaron de civitanoj. Dum la regado de luksemburga Zsigmond paŝo post la paŝo la fortikaĵo iĝis la reĝa sidejo. Tion pruvas ankaŭ la novkonstruitaj partoj de la 14-a jarcento, 15-a jarcento. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (prononcu: friŝŝ).

La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Hunyadi Mátyás (pr: Hunjadi Ma'tja'ŝ) en la dua duono de la 15-a jarcento. Eĉ la tiutempaj historiistoj rakontis mirigite pri la admirindaj haloj, mebloj kaj garnituroj de lia palaco. Post la ruinigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.

Dum la regado de la habsburga imperiestrino Mária Terézia oni pligrandigis la kastelon kaj transformis ĝin je palaco. Poste – sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj – ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Ybl Miklós (fama hungara arkitekturo) kaj finis ĝin Hauszmann Alajos en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.

En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Muzeo pri Historio de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, Muzeo pri Laborista Movado kaj en la lastaj jaroj ankaŭ la Landa Biblioteko Széchenyi.

La plej fruaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, el la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo - fondita en 1802, Belarta Muzeo kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de Muzeo pri Etnografio.

En la jaro 1974 transportitaj ĉi tien ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skluptaĵoj el la Belarta Muzeo kaj krome ene de Hungara Nacia Galerio fondiĝis la kolekto pri afiŝoj. Ĉi momente la muzeo gardas preskaŭ 55 mil artobjektojn, sed en la ekspozici-haloj estas videblaj nur parto de tiu kolekto.

En la konstantaj ekspozicioj la artobjektoj sekvas unu la alian laŭ naskiĝjaro de la teretaĝo ĝis la tria. Sur la teretaĝo en la Lapidario estas videblaj la mezepokaj ŝtonmemoraĵoj kaj artaĵoj de romantika kaj gotika epokoj.

La hungaran belarton el la 14-a kaj 15-a jarcentoj reprezentas gotikaj lignoskulptaĵoj kaj grandaj pentraĵoj el la iama Nordhungario, ekzemple: Slatvina Madono, Madono el Toporco, Doroteo el Barka, Pentraĵoj de majstro, M. S. kaj P.N. altaroj el la vilaĝo Jánosrét. En la iama tron-salono sin prezentas malnovgotikaj triptikoj.

Konstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ en la unua etaĝo: malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj inter 1550-1800-aj jaroj, hungaraj portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Bogdány Jakab, Mányoki Ádám, Maulbertsch kaj liaj samepokanoj.

La malfrubarokan historian pikturon el la 18-a jarcento reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj.

En la halo sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj.

La pikturon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de famaj hungaraj pentristoj: la pli aĝa Markó Károly, Barabás Miklós, Borsos József, Mészöly Géza, Lotz Károly, Székely Bertalan, Szinyei-Merse Pál. En la traira koridoro inter la kupolo-halo kaj la parto B - kaj en la balan salonon - estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj de Kiss Bálint, Madarász Viktor, Székely Bertalan, Than Mór, Benczur Gyula, Orlai-Petrich Soma. Flanke de la rivero Danubo en la vico de klimatizitaj salonoj videblas la pentraĵoj de Munkácsi Mihály kaj Paál László.

La skulptaĵoj de Izsó Miklós, Stróbl Alajos, Zala György, János Fadrusz kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 19-a-jarcenta pikturo kaj en la turniĝareoj de la ŝtuparo.

La ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belarton de la jarcentŝanĝo kaj de la 20-a jarcento. Ĉi tie oni povas rigardi - inter aliaj - la pentraĵojn de la t.n. "metiejo Nagybánya".

En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj: verkoj de reprezentantoj de la adeptoj de la metiejo de Nagybánya, de Vedres, prezentinta la renesancan mondkoncepton, de la unike lirike konstruktivisma Egry, kaj de diversaj novstilaj artistoj.

En la tria etaĝo estas videblaj la medaloj kaj malgrandaj skulptaĵoj de la artistoj de la 19-a 20-a jarcentoj, krome la grafikaj ekspozicioj elektitaj el la kolektaĵo de la Hungara Nacia Galerio. En la ekspozici-halo "Metiejo" prezentas sin la nuntempaj eksperimentemaj artistoj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Lignoskulptaĵoj, pentraĵoj kaj triptikaj altaroj de la mezepoka Hungario 1480-1540.[redakti | redakti fonton]

Ŝtonmemoraĵoj de hungara renesanco[redakti | redakti fonton]

La Epoko de reĝoj Mátyás kaj László la 2-a: Madono el urbo Diósgyőr, lignoornamaĵoj de la renesanca urbocentra preĝejo de Budapeŝto.

Malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj inter 1550-1800-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Hungaraj portretoj: Bogdány Jakab, Mányoki Ádám, Maulbertsch kaj liaj samepokanoj, hungaraj barokaj artaĵoj, portretoj kaj artaĵoj de klerismo. Malfrubarokaj historiaj pentraĵoj: Dorfmeister kaj la pentristoj de hungaraj historiaj temoj en la lasta triono de la 18-a jarcento. En la kupolo-halo: barokaj monunentaj skulptaĵoj.

Hungara pentrado en la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de la pliaĝa Markó Károly, Barabás Miklós, Borsos József, Mészöly Géza, Lotz Károly, Székely Bertalan, Szinyei-Merse Pál, kaj en la areo de kupolo al la parto B kaj en la bala salono estas videblaj elstaraj historiaj pentraĵoj de Kiss Bálint, Madarász Viktor, Székely Bertalan, Than Mór, Benczúr Gyula, Orlai-Petrich Soma. Flanke de la rivero Danubo en la vico de klimatizitaj haloj videblas la pentraĵoj de Munkácsi Mihály (prononcu: Munka'ĉi) kaj Paál László.

Unua etaĝo - barokaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ sur la unua etaĝo. Malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj el ja jaroj inter 1550 kaj 1800, portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Jakab Bogdány, Ádám Mányoki, Maulbertsch kaj siaj samepokanoj.

La malfrubarokan historian pentradon el la 18-a jarcento reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj.

Sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj.

La pentradon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de la pliaĝa Károly Markó, Miklós Barabás, József Borsos, Géza Mészöly, Károly Lotz, Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj en la koridoro trairanta el la kupalo-halo al la parto B kaj en la halon estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj hungaraj de Bálint Kiss, Viktor Madarász, Bertalan Székely, Mór Than, Gyula Benczur, Soma Orlai Petrich. Flanke de Danubo en la vico de klimatizitaj haloj videblas la pentraĵoj de Mihály Munkácsi (munkaĉi) kaj László Pál.

La skulptaĵoj de Miklós Izsó, Alajos Stróbl, György Zala, János Fadrusz kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 18-a jarcenta pentrado kaj en la turniĝareo de ŝtuparo inter la unua etaĝo kaj la dua.

Hungara skulpturo en la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵoj de Izsó Miklós, Stróbl Alajos, Zala György, Fadrusz János kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 19-a jarcenta pikturo kaj en la turnigareo de ŝtuparo inter la unua kaj dua etaĝoj.

Mezepoka lapidario[redakti | redakti fonton]

Ŝtoneroj de konstruaĵoj kaj skulptaĵoj, freskoj kaj akvarelkopioj de komencoj de la fondiĝo de la ŝtato.

Artaĵoj de la epokoj romanika kaj gotika[redakti | redakti fonton]

Gotikaj lignoskulptaĵoj kaj pentraĵoj el la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Madonoj el Slatvin, Toporc, pentraĵoj de majstroj MS kaj PN, altaroj el Jánosrét.

Skulptaĵoj el la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

István Ferenczy kaj la majstroj de la hungara klasicismo.

Intermitaj ekspozicioj, porokaraj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La programo estas legebla en la monata programkajero.

Artaĵo de la monato[redakti | redakti fonton]

La ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belartojn de la jarcentŝanĝiĝo kaj de la 20-a jarcento. Ĉi tie oni povas rigardi - interalie - la pentraĵojn de la metiejo Nagybánya.

En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj; la reprezentantoj de la metiejo Nagybánya, de Vedres, kiu prezentis la renesancan mondkoncepton , de la lirike konstruktivisma Egry kaj de diversaj novstilaj artistoj.

Pikturo dun la jarcentturniĝo. Hollósy Simon, Thorma János, Réti József kaj Ferenczy Károly.

Skulptaĵoj en la 20-a jarcento En la turniĝareo de la ŝtuparo inter la dua kag tria etaĝo, kaj en la kupolo-halo. Bildoj de Medgyessy Ferenc, Mészáros László, Pátzay Pál, Borsos Miklós, Ö. Beck Fülöp.

Skulptaĵoj kaj pentraĵoj el la 20-a jarcento.

Tria etaĝo - medaloj kaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la tria etaĝo estas videblaj la medaloj kaj malgrandaj skulptaĵoj de la artistoj de la 19-a 20-a jarcentoj, krome la grafikaj ekspozicioj elektitaj el la kolektaĵo de la Hungara Nacia Galerio. En la ekspozicio-halo "Metiejo" sin prezentas la nuntempaj eksperimentemaj artistoj.

Eksposicioj de grafikaĵoj Grafikaĵoj elektitaj el la kolektaĵo de Hungara Nacia Galerio - ŝanĝitaj po kvaronjaroj.

Nuntempaj belartoj

Intermitaj ekspozicioj

Metiejo Serio de la nuntempaj belartistoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]